Malfermi la ĉefan menuon
Festplaco kun fontano kaj ĉefa ekspozicia halo (foto historia)

La Erfurta Ĝardenekspozicioegaparko en Erfurto apartenas kun sia areo de 36 ha al la grandaj ĝarden- kaj libertempa parkoj de Germanio. La parka areo situas sur 265 m alta Cyriaksberg en la sudokcidenta parto de Erfurto. Origine la areo estis urba fortikajo kiu transformiĝis ekde 1885 al publika parko. Post la unua Germana Ĝardenekspozicio okazis tie ekde 1961 regulaj „Internaciaj Ĝardenekspozicioj de la socialistaj landoj“ (germane: Internationalen Gartenbauausstellung der Sozialistischen Länder) (iga).

La tutjara malfermata parko kunigas diversaj ekspoziciaj haloj, plantfomoj kaj temsj ĝardenoj. La eniro estas pagenda. La ĉefaj atrakcioj en la parko estas la 6000 m² granda florbedo, la plej granda en Eŭropo, la elrigardturo kaj la stelobservejo. Krome troviĝas tie la plej granda ludejo de Turingio kaj la sola Germana Hortikultura Muzeo.

La koncepto de la parko estis unu el la ĉefverkoj de pejzaĝarĥitekto Reinhold Lingner. Ekde 1992 la parko estas monumentprotektata publika ĝardeno. La ĝardenekspozicia areo de vizitis de 1961 ĝis hodiaŭ (2013) pli ol 45 milionoj da homoj. La parko reprezentas la longan hortikulturan kaj ĝardenkulturan tradicion de Erfurto. Kun averaĝe 450.000 vizitantoj po jaro la „egaparko“ estas – apud la Wartburg –la plej ofte vizitata turista atrakcio en Turingio.

Enhavo

HistorioRedakti

EkestoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Citadelo Cyriaksburg.

Sekve de la fondo de la Germana Regno en la jaro 1871 la urbo nuligis sian defendkarakteron en 1873. La citadelo Cyriaksburg perdis sian signifon. La militara utiligado iĝis limigita kaj partoj de la fortikaĵo estis ŝlifataj paŝo post paŝo. La restantaj konstruaĵoj tamen daŭre estas uzata por la tranoktado de trupoj kaj por stoki materialon.

 
Mapo de la Citadelo Cyriaksburg ĉirkaŭ 1870
 
hodiaŭa stato (elaera foto de 2007)

La en 1841 fondita Erfurta Plibeliga Societo sukcesis liberigon de la rekte ĉirkaŭanta arealo. Sub ĝia reĝisorado la unua plantado okazis somere de 1885. Ĉefe financata de donacoj la societo zorgis pri tenado kaj plivstigado de la parko.

Per la fino de la unua mondmilito en 1918 ĉesas provizore la militara utiligado de la fortikaĵo. Tiam je la 24a de aprilo 1924 la urbo Erfurto aĉetis de prusa ŝtato kontraŭ 200.000 oraj markoj la kompletan montonn de Cyriaksberg. La urbo sindevigas sin konservi la fortikaĵon kaj utiligi ĝin favore al la civitanoj. Kun la celo krei distriĝejon por la urba enloĝantaro en 1925 la laboroj komenciĝis. Tiu transformiĝo al parko estis komplika, ekzemple pro la netaŭga grundkavalito. La laboroj prokrastiĝis kaj fariĝis pli kaj pli kostaj. Krome oni ŝlifis pliaj fortikaĵajn konstruaĵojn, ekzemple la turreduiton, ambaŭ angulajn bateriojn kaj la nordan kaponieron. La elkonstruo okazis parte kadre de programo por senlaboruloj en 1926/27.

Post finkonstruo de la ĝardenkulturaj laboroj en majo 1928 oni falfermis la urbajn verdaĵojn al la publiko. La 3,2 ha parko entenas la unuajn rozan kaj ŝtaŭdan ĝardenojn. Dum mallonga tempo instaliĝis en domo de la fortikaĵo junulargastejo. La suda iama kanonturon oni alikonstruas al elrigardturo en 1935. La ankoraŭ hodiaŭ vizitebla izatida muelejo oni rekonstruis. La pliajn planadojn por Germana Ĝardeneksozicio en 1942 okaze de la 1200-jara urba jubileo nuligis la komenco de la milito. [1] La areon oni denove uzis por militaraj celoj. Ekde 1943 la Wehrmacht stacionigis ĉi-tie soldatojn, starigis kontraŭaviadilajn kanonojn kaj malfermis la volbaĵojn de la fortikaĵo kiel protektejo al la civila loĝantaro La stato de la arealo post le milito estas malbonega.

1950 ĝis 1960 kulturparko CyriaksburgRedakti

Nur kvar monatoj post la fino de la milito la unua regiona ĝardenekspozicio okazis de la 29a septembro ĝis la 14a de oktobro 1945 en la turingia halo, die erste regionale Gartenschau der Nachkriegszeit in Erfurt statt. Sub la devizo Batalo kontraŭ la malsato, ĝi estis parto de la samtempa ĉefa ekspozicio Erfurt – Ekonomio en konstruo. Same en la posta evento Krei pli da nutraĵoj kultivaj metodoj por plibonigi la nutrada situaciode la loĝantraro staris centre de la ekspozicioj Ambaŭ eventoj okazis sub gvido de la pejzaĝarĥitekto Gustav Allinger[2] Dum la rekonstruado la urba konsilantaro decidis je la 29a de jnauaro 1948 konstruon de la araealo ĉirkaŭ Cyriaksburg cele al permanenta ekspoziciejo [3] Sen ŝtata rekono kaj subvenciado la unuaj konstruoj komenciĝis printempe de 1949. [4] Por la konceptio respondecis la Potsdama pejzaĝarĥitekto Walter Funcke (1907-1987) . La koncepto orientiĝis parte al la arĥitekturaj principoj de la ĝardenekspozicio de 1939 [5] La arĥitekto Funcke konservis la bazan strukturon de antaŭ la milito kaj nur aldonis pli funkciantan vojreton. Estiĝis kvar ekspoziciaj haloj, kvin modelĝardenetoj, diversaj vidĝardenoj kaj unu Miĉurin -Ĝardeno. Oni konstruiĝis kiel formadelementoj ankaŭ pavilonon kaj kvar fontanoj. La du fortikaĵturoj estas integritaj en la tuta koncepto. Je la 6a de julio 1950 okais la malfermon de la unua ĝardenekspozicio. Partoprenis la malfermon pli ol cent ekspoziciantoj sur areo de 35 ha. La slagono estis „Erfurto ekfloras“[6] Dum la ekspozicio funkciis 1600 m longa Erfurta Florekspreso- De la 13a ĝis la 24a de septembro okazis paralele en Markkleeberg la 1a Hortultura Ekspozicio de GDR. Tamen la regiona evento en Erfurto estis granda sukceso. Vizitis ĝin 551.000 homoj.

 
Enirejo al la kulturparko Cyriaksburg 1953
 
Rigardo de la elrigarda turo 1953

Tiel la instalaĵo restis kaj okazis kun ŝanĝanta aranĝo ekspozicio kun permanenta instru kaj florekspozicio. Unu jaro post komenciĝis la laboroj por krei kulturan parkon. Oni konstruis, parte kun volontuloj senpagataj, 40 ha grandan ripozparkon kun gastejo bestejoj, infanludejoj kaj liberaera scenejo, kiu malfermiĝis la unuan de majo 1953 sub la nomo Kulturpark Cyriaksburg. La samjaraj "Erfurtaj Flortagoj" altiris 455.000 homoj. La unua „semeksporta ekspozicio kaj Ĝardenekspozicio de la GDR“ okazis de la 20a de aŭgusto ĝis la 18a de septembro 1955. Ĝi estis la unua ŝtate subvenciata prezentado kiu daŭrigas la de Christian Reichart fondita semkultura kaj semeksporta tradicio de la urbo. Post la dua mondmilito la Erfurtaj sempoduktistoj devis serĉi novajn internaciajn kontaktojn. Por tio eldoniĝas i.a. 5-lingva eksportkatalogo, kiu ofertis 1900 specioj de semaĵo. Sur intertempe 45 hektara ekspoziciaj areo akceptiĝis dum nur unu monato 510.000 gastoj, parte el eksterlando.

La respondeca ministerio pri agrikulturo kaj forstkulturo de GDR decidis tial okazigi la la ekspozicion ĉiun duan jaron. Kun la celo krei socialistan kontraŭon al la ĝisnuna Internacia Ĝardenekspozicio (germane: Internationale Gartenschau IGA en la hamburga parko Planten un Blomen (platdiĉe por „Plantoj kaj floroj“) kaj la federacia ĝardenekspozicio (germane: „Bundesgartenschau) kunvenis la 30an de julio 1957 la laborgrupon por agrikulturaj ekspozicioj de la KREH. La ŝtata komunumo donis la taskon okazigi ĝardenekspozicion de la socialistaj landoj al GDR.

Pro la longa ĝardentradicio la urbo Erfurto ricevis tiun taskon de la centra komitato de la SUP. La fondado de la „Internacia Ĝardenekspozicio de la GDR“ (germane Internationalen Gartenbauausstellung der DDR) okazis la 26an de aŭgusto 1958 en Erfurto. Per tiu decido la ekspozicio okazis nur en Erfurto. La ĝisnuna eventloko Markkleeberg okazigas plu agrikulturan ekspozicion. Ĝi okazis la unuan fojon 1958. Poste ĝi ricevis la nomon agra-Markkleeberg.

1961 ĝis 1990 igaRedakti

Estis granda defio por la urbo Erfurto organizi la unuan Ĝardenekspozicio de la socialistaj landoj en 1961. Oni komisiis pri la planado kaj gvidado de la okazigo Reinhold Lingner, unu el lagvidaj ĝarden- kaj pejzaĝarĥitektoj de GDR. Ligner translokiĝis de Berlino al Erfurto kaj eklaboris tie ekde 1958. Ankaŭ la pejzagarĥitekto Walter Funcke, kies planoj de 1950 estis prilaboritaj, ĉeestis. [7]

Por la senperaj preparoj kaj ekkonstruo de la iga la kadra plano de 1958 de la ministerio por agrikulturo kaj forstkulturo estis decida. Baze de tiu kadra plano Reinhold Lingner faris sian konkretajn planadojn. Ekde la dua jarduono de 1958 okazis la elkonstrulaborj de tiu 57 hektara areo. Laboris tie 36 konstruentreprenoj, 6 pejzagistaj entreprenoj kaj 79 metiistaj entreprenoj. Por fini ĝustatempe la urbanoj estis petitaj en marto 1959 al libervola laboro. En la sekvaj du jaroj ĉefe moviĝis pli ol 100.000 kubmetroj da tero sur ĝis nun uzata agrolando. 18,3 km da stratoj kaj vojoj estis konstruataj kaj 42 km da kurentkablo metataj. Krome estis konstruataj 13 ekspozici-haloj kun kompleta surfaco de 9300 m², 1200 m² vitrodoma surfaco kaj 9 pli malgrandaj povilonoj, krome diversaj akvosurfacoj kaj fontanoj kaj pluraj etarĥitekturĵoj. Ankaŭ la verdaĵoj fariĝis maltekostaj: oni enplantis multajn, parte plujaraĝajn arbojn kaj oni kreis razenan bedan surfacon de 10 hektaroj [8][9] La ekspozicio estis ĝustatempe preta.

La Unuan internacian Ĝardenekspozicion de la socialistaj landoj“ (iga) malfermiĝis solene la 28an de aprilo 1961 fare de la agrikultura ministro Hans Reichelt. Apud la gastiga lando GDR, ekspoziciis en Erfurto Sovetunio, Rumanio, Bulgario, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. Samtempe malfermiĝis la Germana Hortikultura Muzeo kaj filio de la urba kaj distrikta biblioeko de Erfurto. [10] Post duona jaro oni nombris je la fino de la ekspozicio 3,5 milionoj de vizitantoj. Dum la sekvaj jaroj okazis diversaj ekspozicioj, porintruaj kaj produktivecaj ekspozicioj, plejparte kun nacia karaktero. Oni ŝanĝis la daton de la ĉefa ekspozicio al septembro pro la akordiĝi la tempon kun la Lepsika Foiro [11] En la jaro 1966 unuafoje partoprenantoj el nesocialistaj ekonomiaj regionoj rajtis partopreni.[12]

 
Rigardo al la instalaĵoj de la ĝardenekspozicio 1973
 
En 1974 la 15aj laboristaj ludoj okazis en „iga“

En 1966 estis inter la 1100 ekspoziciantoj ankaŭ kelkaj el FRG, Nederlando kaj Danio por la unua fojo. Oficiale 2,3 milionoj da homoj el 76 ŝtatoj vizitis tiun ekspozicion. Krome partoprenis al la espozicioj, vendoeventoj kaj eksportfoiroj de la jaroj 1967 ĝis 1972 ekspoziciantoj el Belgio, Aŭstrio kaj Svisio.

Ĝis 1971 la areo estis plivastigita al 104 hektaroj. Aldoniĝis areo por liberaera legomkultivado, vitrodomoj kaj arbida areo. Krom la okzigo de naciaj kaj internaciaj ĝardenekspozicioj okazis gazetaraj festoj de la loka ĵurnaloThüringer Allgemeine . Fine de la sezono la Erfurta Lumfesto altiras 10 000 homojn.

In Vorbereitung der 15. Arbeiterfestspiele, die vom 7. bis 9. Juni 1974 in der Hauptsache auf der iga stattfanden, wurde ein modernes, mehr als 3 Hektar messendes Freizeitzentrum übergeben. Im selben Jahr wurde die erste Quadriennale des Kunsthandwerks sozialistischer Länder, die zwischen 1974 und 1986 veranstaltet wurden, eröffnet. Im Jahr 1976 konnte der 20-millionste Gast begrüßt werden. Da unter den Besuchern verständlicherweise schon immer viele Kleingärtner vertreten waren, präsentierte sich auch der VKSK ab 1980 mit einer eigenen Ausstellungshalle.

Komence de la 1980aj jaroj finiĝis la konstrulaboroj por 4 hektara rozĝardeno en la okcidenta parto de la areo. Oni komencis konstrui la unuan plantekspozicia vitrodomo. Ekde la mezo de la 1980a jaroj ekonomiaj problemoj evitas pliajn modernigaj laboroj. Inter 1961 kaj 1989 ĉirkaŭ 37 milionoj da gastoj vizitis la preskaŭ 700 ĝardenajn kaj specialajn eskspoziciojn.

1991 ĝis 2005 egaRedakti

Post la Germana Reunuiĝo la iga ne nur perdis sian mondonanton, la GDR-ministerio pri Agrikulturo kaj forstkulturo, sed ankaŭ la plejparton de la vizitantoj. La nova federacia lando Turingio fondis la 27an de novembro 1991 la societon Erfurter Garten- und Ausstellungs GmbH (ega). Tiu societo transprenis la respondecon kaj financis la kurantan funkciadon. Komenciĝis ŝanĝkonstruoj.

2006 egapark ĝis hodiaŭRedakti

Post la transpreno de 94 procento de la societa kapitalo fare de la Stadtwerke Erfurt (=urba fabriko Erfurto) la nomo ŝanĝiĝis al ega (t.e. Erfurta Gartenaustellung) kaj en 2006 komenciĝis pliaj ŝanĝkonstruoj. La nova egapark daŭigis la ekspozician tradicion. Aldoniĝis tropika vitrodomo kaj skultaxĝardeno.

Oni planis kanditatiĝon por okazigi BUGAn (federacia ĝardenekspozicio) por 2021.

2021 ejo por BUGARedakti

Jam 1993 kaj 1998 la urbo diskutis la kanditatiĝon por okazigi la BUGAn. Sed la tiamaj reguloj ne permesis tion. Nun, post la ŝanĝiĝo de la reguloj eblas. Tial en 2011 oni decidis konditatiĝi por la BUGA en 2021. [13]

Ekspoziciaj HalojRedakti

En la jaro 1958 konstruiĝis 13 ekspoziciaj haloj kun entute 9300 kvadtataj metroj en ligna kaj ŝtala konstrumaniero. Ili estas en arĥitektone unueca senornamaj formoj kaj aranĝitaj ĉirkaŭ granda libera areo. La interno de la haloj estas senapogila kaj sen firmaplanko. Grandarea vitra surfaco zorgas pri granda tralaso de sunlumo. Post 1990 la konstruaĵoj perdis ilian signifon kaj oni decidis malkonstrui naŭ halojn..

Hodiaŭ troviĝas vidalvide de la ĉefa enirejo la arĥitektone dominanta ĉefa halo. Ĝi formas la finon de la festplaco.

Centra FlorbedoRedakti

La laŭ la ĉefa akso etendiĝanta, 370 metroj longa kaj pli ol 6000 kvadrataj metroj granda nepermanenta florbedo estas la plej grandaflorbedo en Eŭropo. Ĉi tie estas plantitaj dufoje po sezono ĉirkaŭ 150.000 florplantoj. La plantoj ŝanĝiĝis de jaro al jaro kaj sekvas certan temaron. [14] La aranĝado de la unua plantado konsistis el 100.000 tulipoj kaj 120.000 violoj. Planis ĝin la fotistino kaj artistino Alice Lingner (1903-1969), la edzino de la ĉefa arĥitekto[15]

Ludo - kaj Libertempa PartoRedakti

  • Infanludejo
 
Rigardo al la ludejo kaj bieno

La nova koncepto de la lud- kaj sporteblecoj estis el la jaro 1974. Estis konstruata ĉirkaŭ 35.000 kvadratmetra granda areo. Apud areo por Sporto kaj ludoj ekestis 600 kvadratmetra akvoludejo. Ekde la 1990aj jaroj okazis la renovigado. Hodiaŭ ĉi-tie troviĝas la plej moderna ludejo de Turingio.

  • Infana Bieno

La en stilo de la Turinga Triflanka Bieno estis konstruitaj kampara domo, fojnejo kaj ŝtaloj. Vivas ĉi tie hejmaj dombestoj kiel azeno, kaproj, sŝafoj, anasoj kaj kokoj. Apudas An den Hof grenzen ein Nutriagehege und ein Bauerngarten an.

  • Pavillona Rondkonstruaĵo
 
Atestanto el la GDR-tempo: arĥitekta moderno el la fruaj 1970aj jaroj en GDR

Samtempe kun la novkonstruo de la libertempa areo ekestis multfunkcia event-pavilonon. La de arĥitekto Klaus Thiele desegnita konstruaĵo havas imponan poligonan formon. Krome la vitra surfaco donas la la konstruaĵo filigranan impreson.

Aro da plantmontrodomojRedakti

La kompleto konsistas le 5 interligataj plantdomoj kaj estas dividita en jenaj temareoj:

La unua daŭre malfermata plantdomoj malfermiĝis en 1983. Jam tiam atendas vasta kolekto de tropika vegetaĵoj.Post preskau du jardeka kresko la plantdomo atendas sian limon. Ankaŭ teknikaj instalaĵoj atingas sian limon. Tiel ĉe la alikonstruo la planka ebeno estas plimalaltiĝis. Tio kaŭzas i.a pli da spaco por la palmoj.

La novkonstruita tropika plantdomo malfermiĝis por la publiko la 31an de oktobro 2007. Sur areo de 600 kvadrataj metroj estas montrata mezamerika praarbara pejzaĝo, ornamita kun lagetoj, akvofluejoj kaj piramidoj laŭ la Maja-Kulturo En la centro staras lamezamerika praarbara pejzaĝo kune kun ekzotikaj besto kiel Leguan kaj multaj ruĝvangaj testudoj. Ankaŭ la utilplantojn de la regiono oni kutivas ĉi-tie, ekzemple kakao,bananoj, papajo, vanilo kaj kafo.

 
Rigardo en la kaktodomon
  • Kaktodomo

En la hejmurbo de la plej aĝa kaktoĝardenejo falfermiĝis montrodomon por ekspozicii kaktojn kaj aliajn sukulentojn en la jaro 1985. La kolekto havas 3200 Kaktojn kaj und Sukulentojn en ĉirkaŭ 800 specioj.

  • Orkidacdomo

En la vitrodomo kreskas ĉirkaŭ 300 genrojn kaj speciojn el la der plantfamilio de orkidacoj. Apud tropikaj akompanplantoj hejmiĝas ĉi tie ankaŭ paro da kalitriksoj.

  • papilia domo

En la jaro 1997 malfermiĝis la unua papilia domo de Turingio. Inter tropikaj plantoj loĝas ĉirkaŭ 300 ekzempleroj el 25 tropikaj papilispecioj. La vizitanto povas rekte sperti la bestetojn sur areo de 360 kvadratmetroj.

  • Viktorio-domo

La viktorio-domo malfermiĝis en septembro 1998. Ĝi havas la nomon de la tie kreskanta Nimfeacoj, la specio viktorio. La tuta plantensemblo formas ĝangalan pejzaĝon. El vulkanŝtonoj estas aranĝita rok- kaj akvopejzaĝo. Apud granda akvario, kiu entenas 14.000 litroj da akvo ekzistas en tiu domo kroma akvobaseno kun kelkaj nigraj kolosomoj.

Historia parkzono ĉirkaŭ CyriaksburgRedakti

Tiun areon karakterizas la restantaj konstruaĵoj de la iama urba fortikaĵo. La ekspozicia areo estiĝis ekde 1948 surbaze de unuaj planoj el la 1920-jaroj. La planoj estis de la pejzaĝarĥitekto Walter Funcke. Male al la koncepto de Reinhold Lingners Funcke evitas plej ofte rigardaksojn, dominantojn kaj striktajn formojn, sed enplektas la cirkaŭaĵon kaj antaŭ ĉio la rigardon al la urbo.

AkvoaksoRedakti

 
Akvoakso kun stelobservejo fone

Jam en la unua ĝardenekspozicio Erfurto floras en 1950 estis kvar fontanaj basenoj, kiuj oni nomiĝis „ akvotasoj“, centre en la de la areo. La pejzaĝarĥitekto. Walter Funckeankau planis por la iga en 1961 ensemblon de akvopejzaĝojn kun marĉaj kaj akvobordaj zonoj.

RozoĝardenoRedakti

La ŝtupare al suden klinanta rozĝardeno malfermiĝis je la 7an de majo 2000. En 8 temaj sferoj troviĝas la „Reĝino de la floroj“ kun ĉirkaŭ 500 specioj kaj kulturvarioj kej diversaj kreskoformoj. Integrita estas ankaŭ nimfeo-lageto.

Pliaj temaj ĝardenojRedakti

 
sudtalusa altplataĵo kun apudaj temĝardenoj
  • Irida ĝardeno

Samtempe kun la kreo de la suda enirejo en 1964 oni konstruis la Iridan ĝardenon,, Ĉi tie kreskas 180 kulturvario kaj specioj de iridoj.

  • Liliĝardeno

La 150 kulturvarioj kaj specioj de la genro Lilio kreskas en tiu parto de la parko. Du fontanaj basenoj allogas la vizitantojn

elrigardturoRedakti

 
elrigardturo kaj iam kanona turo

Ambaŭ en la jaro 1528 konstruitaj turoj de la fortikaĵo origine havis keglotegmentoj. En 1827 oni forigas la tegmentojn por meti tien kanonojn. [16]

StelobservejoRedakti

 
Stelobservejo


ReferencojRedakti

  1. Kristina Vagt: Zwischen Systemkonkurrenz und Freizeitvergnügen. In: Martin Baumann, Steffen Raßloff (Hrsg.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Sutton Verlag, Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-812-6, Seite 342
  2. Jürgen Zerull: Entwicklung der Erfurter Gartenschauen. In: Martin Baumann, Steffen Raßloff (Hrsg.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Sutton Verlag, Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-812-6, Seite 220/221
  3. Nicole Richter: Meisterleistung in 30 Monaten. In: Thüringische Landeszeitung. Ausgabe 25.März 2008
  4. Susanne Karn: Die Gartenschau in Erfurt - von der harmonischen Kulturlandschaft zur mustergültigen Lehrschau. In: Martin Baumann, Steffen Raßloff (Hrsg.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Sutton Verlag, Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-812-6, Seite 294
  5. Susanne Karn: Freiflächen- und Landschaftsplanung in der DDR - Am Beispiel von Werken des Landschaftsarchitekten Walter Funcke (1907-87). LIT Verlag, Münster 2004, Seite 120
  6. Heinz Glade: Blumen für die Welt. Buchverlag Der Morgen, 1. Auflage, Berlin 1967, Seite 116
  7. Susanne Karn: Freiflächen- und Landschaftsplanung in der DDR - Am Beispiel von Werken des Landschaftsarchitekten Walter Funcke (1907-87). LIT Verlag, Münster 2004, Seite 43
  8. Heinz Glade: Blumen für die Welt. Buchverlag Der Morgen, 1. Auflage, Berlin 1967, Seite 156
  9. Nicole Richter: Meisterleistung in 30 Monaten. In: Thüringische Landeszeitung. Ausgabe 25. März 2008
  10. Andrea Herz: Erste Internationale Gartenbauausstellung 1961 im politischen Kontext. In: Blätter zur Landeskunde Thüringer Landeszentrale für politische Bildung 2011
  11. Alice von Plato: Gartenkunst und Blütenzauber. In: Inszenierte Einigkeit. Adelheid von Saldern (Bandhrsg.) Franz Steiner Verlag 2003, ISBN 978-3-515-08301-0, Seite 203
  12. Alice von Plato: Gartenkunst und Blütenzauber. In: Inszenierte Einigkeit. Adelheid von Saldern (Bandhrsg.) Franz Steiner Verlag 2003, ISBN 978-3-515-08301-0, Seite 203
  13. BUGA 2021 kommt nach Thüringen. Meldung bei T-Online.de vom 22. Dezember 2011.
  14. Alice von Plato: Gartenkunst und Blütenzauber. In: Inszenierte Einigkeit. Adelheid von Saldern (Bandhrsg.) Franz Steiner Verlag 2003, ISBN 978-3-515-08301-0, Seite 204
  15. Rüdiger Paul Kirsten: Konflikte, Courage und Kollektivplan. In: Martin Baumann, Steffen Raßloff (Hrsg.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Sutton Verlag, Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-812-6, Seite 358
  16. Willibald Gutsche: Die Geschichte des Kulturparks Cyriaksburg. In: Der Kulturpark Cyriaksburg in Erfurt und seine Geschichte. Aus der Schriftenreihe: Aus der Vergangenheit der Stadt Erfurt. 3. Auflage, Erfurt 1956