Maio

(Alidirektita el Maja)

Maia estas filino de titano Atlaso kaj Oceanidino Plejono. Ŝi estis patrino de dio Hermeso. Kiel lian patrinon oni ankaŭ iam prezentas Aitron, filinon de Titano Oceano.

Maio
Plejadoj
Informoj
Sekso ina
Patro Atlaso
Patrino Plejono
Kunulo Zeŭso
Infanoj Hermeso
vdr

Partopreno en historietoj redakti

Hermo redakti

Ŝi vivis en Arkadio en groto sur monto Kileno, tie malkovris ŝin Zeŭso kaj uzurpis ŝin kontraŭ ŝia volo. Maia naskis al li filon Hermeson, kiu pli poste fariĝis kuriero de dioj.

Arkado kaj Kalisto redakti

Oni prezentas, ke Maia vartis kaj edukis Arkadon, filon de la plej alta dio Zeŭso kaj nimfo Kalisto. Ĵaluzema Hero, edzino de Zeŭso, nome transformis Kaliston en ursinon. Kiam post kelkaj jaroj intencis ĉasanto Arkado la ursinon mortigi, Zeŭso malebligis tion kaj sian filon kaj lian patrinon prenis sur ĉielon en konstelaciojn Malgranda Ursino kaj Granda Ursino.

Plejadoj redakti

Maia estis la plej maljuna kaj onidire la plej bela el sep filinoj de Atlanto. Ĉiuj sep fratinoj estis fine levitaj ĉielen kaj kreis stelaron Plejadoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Máia en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti