Artmetilernejo de Erfurto

La Artmetilernejo de Erfurto (germane: Kunstgewerbeschule Erfurt; ankaŭ nomita: Hügelschule) estis artmetia edukejo en Erfurto, Am Hügel nr. 2. Hodiaŭ ĝi estas parto de la Universitato de Erfurto kaj funkcias kiel artscienca parto de la pedagogia fakultato.

La konstruaĵo lerneja.

Historio redakti

La lernejo fonditis en la 31-a de oktobro 1889 pro iniciativo de la urbo kaj la prusa registaro. Unue ĝi estis en la Tal-strato nr. 20 a kaj ricevis en 1904 propran konstruaĵon (inaŭguro en la 18-a de majo; komenco de la kursoj en la 1-a de julio). Ĝin planis Paul Peters, Max Brockert kaj Otto Linne laŭ la secesi-stilo. En 1944 la konstruaĵo ege damaĝitis (precipe la riĉa fasada ornamaĵo, kiun oni jam ne remuntis poste).

En la 1946-a jaro ĝi iĝis parto de la Faklernejo pri aplikitaj artoj; tiu lernejo siavice en 1955 iĝis parto de la Pegagogia altlernejo (kiu en la 2001-a jaro kunfandiĝis kun la universitato). De 1997-2012 estis en la konstruaĵo de ĉe Hügel ankaŭ la Max-Weber-kolegio, kiu translokitis proksimen de la kampuso universitata en 2012.

Lernintoj kaj lernigintoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti