Yvonne Catterfeld (naskiĝis la 2-an de decembro 1979 en Erfurt) estas germana kantistino, aktorino, muzikistino kaj eventa prezentistino. Laŭ la stato de januaro 2012 ŝi vendis pli ol 765 000 muzikajn albumojn kaj unuopaĵojn.[1][2]

Yvonne Catterfeld
Persona informo
Yvonne Catterfeld
Naskiĝo 2-an de decembro 1979 (1979-12-02) (44-jaraĝa)
en Erfurto, Erfurt District,  Germana Demokratia Respubliko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Albert-Schweitzer-gimnazioAltlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko vd
Familio
Edz(in)o Oliver Wnuk vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro • kantistokantoverkisto • filmaktoro vd
Aktiva dum 2001– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ekde sia 15-a vivjaro Yvonne Catterfeld prenis leciojojn de piano, gitaro, kantado, baleto kaj danco. Post la fino de la lernejaj jaroj per abitura ekzemno en Erfurt, ŝi prenis jaron da paŭzo kaj poste du jarojn studis en la Altlernejo pri Muziko kaj Teatro en Lepsiko. Post la studo ŝi partoprenis en la kantista konkurso Stimme 2000, ricevis la duan rangon kaj sekve ekhavis kontrakton de profesia muzikistino. En la sekvaj jaroj produktiĝis kvar unuopaĵoj, per kiuj ŝi iom post iom plikonatiĝis. Ekde printempo 2002 ŝi havis rolon en la televida serio Gute Zeiten, schlechte Zeiten de la germanlingva televida kanalo RTL - per tiu rolo ŝi draste plikonatiĝis.

Per la kanto "Für dich" ŝi en 2003 havis unuan grandan muzikan sukceson, kaj la unuopaĵo plurajn semajnojn havis la unuan rangon en naciaj listoj pri unuopaĵoj. Jaron poste per la kanto "Du hast mein Herz gebrochen". Sian unuan prezentan oficon ŝi havis en la televida muzika programo Lucky Star, en kiu la germanlingva pop-rok-muzika grupo Silbermond unuafoje muzikis televide. Krome ŝi perzentis televidajn muzikajn eventojn kiel The Dome kaj en 2003 la programon Deutschland sucht den Superstar.

La 17-an de decembro 2004 ŝi havis sian lastan filman tagon en la televida serio Gute Zeiten, schlechte Zeiten. Publike ŝi deklaris ke la serio ne plu donis al ŝi eblecojn aktore kreski, kaj ke ŝi intencus koncentriĝi pri la muzika kariero. En printempo 2005 sekvis la tria muzika albumo, titolita Unterwegs ("survoje").

Ekde la 8-a de novembro 2005 ŝi havis ĉefrolon en la televida novelo Sophie – Braut wider Willen de la publikjura televidkanalo ARD, ĝis la serio finiĝis la 9-an de marto 2006. Sekvis pliaj roloj en televidaj kaj kinejaj filmoj, kaj pliaj kanzonoj.

 
Yvonne Catterfeld kun sia partnero en la premiero de la kineja filmo Keinohrhasen en decembro 2007

Interalie ŝi videblis en la kinejaj filmoj Keinohrhasen de 2007 kaj Zweiohrküken de 2009, en kiuj ĉefrolis interalie la aktoro Til Schweiger kaj ties infanoj, aparte la eta filino Emma Schweiger.

La 14-an de oktobro 2011 ŝi publikigis la kompilon The Best of, Von Anfang bis jetzt kun ĉiuj ĝisnunaj unuopajaj muzikaĵoj de ŝi. La 10-an de novembro 2011 ŝi malfermis la celebraĵon pri la plej grava germania amaskomunikila premio Bambi - per Beautiful Day, variiga interpreto de samnoma kanto de la grupo U2.

Listo de filmoj (elekto) redakti

 
Yvonne Catterfeld kun la aktoraj kolegoj Meret Becker, Dani Levy

kaj Markus Hering en la aŭstria premiero de la filmo Das Leben ist zu lang (2010)

  • 2005: Hallo Robbie!
  • 2007: Wenn Liebe doch so einfach wär'
  • 2007: Keinohrhasen
  • 2008: U-900
  • 2008: Das Geheimnis des Königssees
  • 2009: Vulkan
  • 2009: Schatten der Gerechtigkeit
  • 2009: Engel sucht Liebe
  • 2009: Zweiohrküken
  • 2010: Die Frau des Schläfers
  • 2010: Das Leben ist zu lang
  • 2011: Am Ende der Hoffnung
  • 2011: Das Mädchen auf dem Meeresgrund

Televidaj serioj redakti

  • 2001–2005: Gute Zeiten, schlechte Zeiten
  • 2005: krimfilma serio Tatort – epizodo Der Name der Orchidee
  • 2005–2006: Sophie – Braut wider Willen
  • 2007: krimfilma serio SOKO 5113
  • 2010–2011: The Promise
  • 2011: Nils Holgerssons wunderbare Reise

Voĉaj roloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti