Emma Schweiger

germana aktorino

Emma Tiger SCHWEIGER (naskiĝis la  26-an de oktobro 2002(nun 2002-10-26) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, do nun 21-jara[1]) estas germana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.

Emma Schweiger
Emma Schweiger en la filmo Kokowääh de 2011
Emma Schweiger en la filmo Kokowääh de 2011
Persona informo
Emma Schweiger
Naskonomo Emma Tiger Schweiger
Naskiĝo la  26-an de oktobro 2002(nun 2002-10-26) (21‑jara)
en en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hamburgo vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Malibu High School vd
Familio
Patro Til Schweiger vd
Patrino Dana Schweiger vd
Gefratoj Valentin Florian SchweigerLilli SchweigerLuna Schweiger vd
Profesio
Okupo filmaktoro • infana aktoro • voĉaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 2007– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Emma Schweiger estas la plej juna filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Lilli Schweiger (fratinoj).

En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de kvin jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj") ŝi ravis en la rolo de la knabineto Cheyenne-Blue [ĉajen blu]. Ankaŭ en la daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) ŝi havas tiun rolon. En la filmo Männerherzen ("viraj koroj") de la sama jaro ŝi videblas en flanka rolo apud sia patro kaj la aktoro Christian Ulmen.

Sian unuan ĉefan rolon la knabino havis en 2011 en la kineja filmo Kokowääh, denove flanke de sia patro - la filmo esence profitas de ŝia infana ĉarmo kaj memfido. En somero 2011 ŝi ĉefrolis en la televida filma komedio Und weg bist du ("Kaj for estas vi"). Same ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").

En 2011 ŝi nomumiĝis por la infana kina premio Nickelodeon Kids' Choice Awards pro sia rolo en la filmo Kokowääh.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. informo pri Emma Schweiger en la retejo zelluloid.de (germane). Arkivita el la originalo je 2011-02-09. Alirita 2012-01-06.