Keinohrhasen estas germanlingva romantika filma komedio de la reĝisoro, produktisto kaj aktoro Til Schweiger, kiu ludas en unu el la du ĉefaj filmaj roloj. La filmo publikiĝis la 20-an de decembro 2007 kaj ene de ok semajnoj post la kineja prezento en Germanio vidiĝis per pli ol 5 milionoj da spektantoj, do estis eksterordinare sukcesa.

Senorelaj leporoj
filmo
Originala titolo Keinohrhasen
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 20-a de decembro 2007
Daŭro 115 minutoj
Ĝenro romantika filma komedio
Kameraado Christof Wahl
Reĝisoro(j) Til Schweiger
Produktisto(j) Til Schweiger
Scenaro Til Schweiger • Anika Decker
Filmita en Germanio (urbo Berlino)
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Stefan Hansen • Dirk Reichardt
Ĉefrolantoj
  • Til Schweiger: Ludo Decker
  • Nora Tschirner: Anna Gotzlowski
  • Matthias Schweighöfer: ĵurnalista kolego Moritz
  • Alwara Höfels: vartistina kolegino Miriam Steinfeld
  • Barbara Rudnik: teatra aktorino kaj patrino Lilli
  • Emma Tiger Schweiger: knabineto Cheyenne-Blue
  • Lilli Camille Schweiger: knabino Sacha
  • Luna Marie Schweiger: Anna kiel 8-jarulino
  • Valentin Florian Schweiger: Ludo kiel infano
  • Jürgen Vogel: ludanta sin mem
  • Vladimir Kliĉko: ludanta sin mem
  • Yvonne Catterfeld: ludanta sin mem
  • Christian Tramitz: stresita kuracisto
  • Wolfgang Stumph: fia taksiisto
  • Rick Kavanian: gazeta ĉefredaktoro
  • Armin Rohde: infanmuzika komikisto Bello
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr
sceno el la filmo


Enhava skizo redakti

Temas pri stereoripe memfida, aroganta kaj bonaspekta juna ĵurnalisto de sensacia gazeto, kiu provas trompi iujn stelulojn kaj enpuŝiĝi en ilian privatan vivon, por kolekti materialon por sia gazeto. Post kiam unu el tiaj kampanjoj fiaske kaj hontige malsukcesas, malamuzita juĝistino kondamnas lin je 300 horoj da sensalajra laboro en urba infanvartejo, por akiri almenaŭ minimumon da socia respondeco. En la infanĝardeno li rerenkontas knabinon, kiun li dum la infanaĝo terure ridindigis kaj kiu nun havas ŝancon venĝi sin. Ŝi reprezenatas malan tipon: junan virinon sen ajna moda pretendo, sen memfido, timida kaj tre svelta intelektulino kun fortaj okulvitroj, kvankam malgraŭ ĉio neniel malbela. Dum la fluo de la filmo aperas pluaj karikature troigitaj kaj tamen iusence tre realismaj plenkreskulaj roluloj, kaj centran rolon ankaŭ havas la infanoj de la infanvartejo, kiuj ravas per junula ĉarmo kaj per tio ankaŭ ŝanĝas la arogantan ĉefrolulon. Krome impresa nombro de multaj naciaj kaj internaciaj filmaj steluloj partoprenas, kaj la senskrupula laboro de skandala gazeto bone satire prezentiĝas. Finfine la heroo plimaturiĝas, kaj la filma fino estas tute romantika.

 
"Anna" kaj iuj el la infanvartejaj idoj


Fonaj notoj redakti

Kvankam la baza historio de la filmo - aroganta belulo konfrontiĝas kun ŝajne malbela timidulino, li iĝas kavalira princo kaj ŝi amata belulino - ŝajnas estis ne aparte nova materialo konata el multaj aliaj fabeloj kaj romantikaj filmoj, la realigo de la filmo estas tre sprita, la roluloj karikature trafe karakterizitaj kaj krome la etoso de la metropolo Berlino bone kaptita. Nelaste elstaras la infanaj aktoroj, kaj el ili ĉiuj kvar infanoj de Til Schweiger, kiuj - de la 12-jara knabo Valentin ĝis la 5-jara knabino Emma - havas brilajn rolojn. La filmo gajnis plurajn altrangajn kinejajn premiojn.

Kion signifas la stranga filma titolo "senorelaj leporoj", ne malkaŝiĝu ĉi tie - regante la germanan lingvon, indas mem vidi la filmon kaj tie kapti la detalojn.

Eksteraj ligiloj redakti