Nora Tschirner

germana aktorino

Nora Marie TSCHIRNER [ĉirna] (naskiĝis la 12-an de junio 1981 en Berlino) estas germana aktorino kaj televida moderatorino.

Nora Tschirner
Nora Tschirner (2017)
Nora Tschirner (2017)
Persona informo
Naskonomo Nora Marie Tschirner
Naskiĝo 12-an de junio 1981 (1981-06-12) (42-jaraĝa)
en Orienta Berlino,  Germana Demokratia Respubliko
Lingvoj germanaanglahispanarusa
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Rosa-Luxemburg-Gymnasium
Familio
Patro Joachim Tschirner
Infano 1
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • voĉaktoro • kantisto • filmaktoro • radio-prezentisto • filmreĝisoroscenaristo
vdr

Familio kaj infaneco redakti

Nora Tschirner naskiĝis en la ŝtato GDR - la patro estis reĝisoro de dokumentaj filmoj kaj la patrino radio-ĵurnalistino. Kune kun du pli aĝaj fratoj ŝi kreskis en la urboparto Pankow en la nordoriento de Berlino. Post la elementa lernejo ŝi unue vizitis gimnazion en la berlina urbocentra distrikto Mitte kaj poste en la hejma urboparto Pankow, lerneje engaĝiĝis en pluraj teatraj grupoj, interalie aktore partoprenis en pluraj naciaj lernejaj teatrofestivaloj, kaj finis la lernejon per abituro. Dum la jaro 1997, 16-jara, ŝi unuafoje havis televidan rolon en la porinfana serio Achterbahn.

Moderatora kariero redakti

Dum la jaro 2001 ŝi sukcese kandidatiĝis kiel moderatoro de la germanlingva branĉo de la muzika kaj tendence porjunulara televida kanalo MTV, kie ŝi ekde aprilo 2001 estas moderatorino. Ekde la komenco de la jaro 2004 ŝi krome de tempo al tempo estas radia moderatorino en la kanalo Radio Fritz (Radio Berlino-Brandenburgio, RBB).

Aktora kariero redakti

Sian aktorinan karieron Nora Tschirner komencis per flanka rolo en la filmo Wie Feuer kaj Flamme (2001) kaj la centra rolo de la televida serio Sternenfänger (2002). Dum 2003 ŝi flanke de la aktoro Matthias Schweighöfer ludis centran rolon en la filmo "Soloalbum", filma adapto de la samnoma, tre atentata libro de la juna verkisto Benjamin von Stuckrad-Barre, kaj dum 2005 havis rolon en la filmo Kebab Connection. Krom pluraj roloj en televidaj serioj ŝi sekve dum la sama jaro havis centran rolon en la kineja filmo FC Venus. Dum 2006 ŝi rolis en la scienc-fikcia televida serio Ijon Tichy: Raumpilot, filma adapto de la libraro Stelaj taglibroj (pole dzienniki gwiazdowe) de Stanisław Lem (ekzempla novelo el tiu ciklo cetere aperis sub la nomo "El la rememoroj de Ijon Tichy" en traduko de Zbigniew Sienkiewicz en la esperantlingva libra serio "Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto"). Dum 2007 ŝi elstaris flanke de la aktoro Til Schweiger en la romantika kineja komedio Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"), kiu ekprezentiĝis fine de decembro 2007.

Krom en filmoj Nora Tschirner ankaŭ aktoras en teatraj kaj iuj muzikaj projektoj.

Nora Tschirner forte engaĝiĝas por ekonomia helpa kunlaboro kun ŝtatoj de la tiel nomata Tria Mondo kaj en pluraj varmaj filmetoj de kampanjoj kontraŭ malsato kaj malriĉeco alvokis al pli da socia engaĝiĝo. Krom germane, ŝi flue parolas la anglan, rusan kaj hispanan lingvojn.

Filmografio redakti

Televido redakti

  • 2002: Sternenfänger (televida serio)
  • 2004: Sicherheitsstufe 1, Ein starkes Team
  • 2004: Ulmens Auftrag
  • 2005: Nichts geht mehr (13th Street)
 
sceno el la filmo Keinohrhasen de decembro 2007
  • 2006: ProSieben Märchenstunde, Hans im Glück
  • 2007: Ijon Tichy: Raumpilot (6-parta scienc-fikcia serio)
  • 2007: Das letzte Stück Himmel

Kino redakti

  • 2001: Wie Feuer kaj Flamme
  • 2003: Soloalbum
  • 2005: Kebab Connection
  • 2006: FC Venus – Elf Paare müsst ihr sein
  • 2006: The Conclave
  • 2007: Mord estas mein Geschäft, Liebling
  • 2007: Keinohrhasen
  • 2007: La noche que dejó de llover

Eksteraj ligiloj redakti