Sciencfikcio
Sciencfikcio aŭ estas literaturo aŭ kinarto pri okazaĵoj en iugrade probabla mondo, plej ofte estonteco aŭ malproksima pasinteco, sed foje ankaŭ en la nuno (aŭ en paralela mondo aŭ eĉ en ĉi tiu). Ofte ĝi prifilozofiumas aŭ kritikas hodiaŭan socion. (Male al fantasto, kiu ne postulas tian logikon, sciencfikcio estu bazita sur faktoj - ofte almenaŭ sur fikcioj kiuj aspektas kiel faktoj.)
La termino devenas de la anglalingva science fiction [SAJens FIKŝn], origine scientifiction [sajENTifikŝn]; la termino lanĉita de Hugo Gernsback en sia revuo Amazing Stories en 1926. Internacie, la anglalingva termino "science fiction" disvastiĝis en multajn lingvojn; en la itala, tamen, oni diras fantascienza, kaj la Esperanto-poeto William Auld proponis en Esperanto la analogan vorton fantascienco, kiu tamen ne enradikiĝis.
Sciencfikcio ekestis kiel reago al la socia ŝanĝo efikita de la scienco kaj teĥniko de industria revolucio dum la 19-a jarcento. La romano Frankenstein de la anglino Mary Shelley, publikigita en 1818, estas foje rigardata kiel la unua vere sciencfikcia romano, kaj fine de la jarcento transprenis la taskon unue la franco Jules Verne kaj poste la anglo H. G. Wells. Aŭtoroj eksterpolis onten la principojn kies efikon ili spertis. Ili ankaŭ priskribas imagajn sociojn (utopioj kaj distopioj) rezultintaj el malsamaj kondiĉoj.
Subĝenro temas pri kosmoesplorado. En tiu fariĝas tre okulfraba kaj solvenda la problemo pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj. Ofte oni sendeviĝas de ĝi enkondukante iun formon de universala tradukilo.
La limoj de la ĝenro ne estas klaraj. Foje verkaĵoj markitaj "scienc-fikciaj" estas vere aventuraĵoj en pli ekzotika ejo aŭ filozofiaj eseoj perrakontigitaj.
Sciencfikcio kaj EsperantoRedakti
Ĉar Esperanto estas artefarita lingvo kaj ankaŭ alternativo al la nuna lingvosistemo, pro ambaŭ tialoj estas logike ke Esperanto interesiĝu pri fikciaj realaĵoj kaj pri alternativaj socioj. Tiele ekde la komenco de la esperantlingva literaturo estis interesoj kaj por traduki verkojn de diversaj lingvoj ĉu sciencfikciajn ĉu priajn kaj por produkti originalajn verkojn kiaj el Nova Sento de Hyams (1915) aŭ Landoj de l'fantazio de Teo Jung (1927) Vojaĝo al Kazohinio (1941) aŭ Maŝinmondo (1964) de Sándor Szathmári kaj multaj aliaj. En 1979 oni kreis la serion Sferoj dediĉita al kolektiva publikigo de diversaj tekstoj en ĉiu numero el 10, fakte ĝis 60 tradukitaj noveloj plus 43 originalaĵoj. Grava verko kiu estas ne nur sciencfikcio sed ĉefe poemo eposa estas Poemo de Utnoa de la kataluna verkisto Abel Montagut. En 2009 Beletra Almanako dediĉis specialan numeron al scienfikcio, nome la numero 4; en ĝi publikiĝis tekstoj de Bernard Golden nome Kosma rubaĵo, de Bjørn A. Bojesen nome Kornon kontraŭ krud’, de István Ertl nome Arnim, de Higinio García nome Rifuzita memuaro, de Rinko Kubota nome Feliĉo de unu talanto, kaj de Liven Dek nome Ne ekzistas verdaj steloj; Godabuk; Infano kaj fiŝo kaj Mineplu´, el kiuj la ĉefa tendenco estas sciencfikcia sed ne nur. En la sama numero estas ankaŭ aliaj tekstoj, nome eseoj aŭ recenzoj pri sciencfikcio.[1]
En 2018 "Literatura Foiro", (n-ro 292, 49-a jarkolekto) dediĉas atenton al Aleksandr Grin kaj lia sciencfikciaĵo "Esperanto" (elrusigita fare de Miĥaelo Bronŝtejn).
SubĝenrojRedakti
- Utopifikcio
- Dizelpunko
- Kosma opero
Famaj verkistojRedakti
- Douglas Adams
- Brian W. Aldiss
- Kingsley Amis
- Poul Anderson
- Jean-Pierre Andrevon
- Georges-Jean Arnaud
- Catherine Asaro
- Neal Asher
- Isaac Asimov
- Margaret Atwood
- Ayerdhal
- James G. Ballard
- Iain Banks
- René Barjavel
- Greg Bear
- Gregory Benford
- Cyrano de Bergerac
- Alfred Bester
- James Blish
- Ray Bradbury
- Marion Zimmer Bradley
- David Brin
- Fredric Brown
- John Brunner
- B.R. Bruss
- Serge Brussolo
- Lois McMaster Bujold
- Miĥail Bulgakov
- Kir Buliĉov
- Anthony Burgess
- Edgar Rice Burroughs
- Octavia E. Butler
- Karel Čapek
- Orson Scott Card
- Francis Carsac
- C. J. Cherryh
- Konstantin Ciolkovskij
- Liu Cixin
- Arthur C. Clarke
- Hal Clement
- L. Sprague De Camp
- Edmund Cooper
- Richard Cowper
- Michael Crichton
- Philippe Curval
- Avram Davidson
- Charlemagne Ischir Defontenay
- Samuel R. Delany
- Arthur Conan Doyle
- Michel Demuth
- Yves Dermèze
- Philip K. Dick
- Thomas M. Disch
- Hans Dominik
- Françoise d'Eaubonne
- Greg Egan
- Suzette Haden Elgin
- Harlan Ellison
- Philip José Farmer
- Hugo Gernsback
- David Gerrold
- William Gibson
- Ron Goulard
- Christian Grenier
- Aleksandro Grin
- Léon Groc
- Jimmy Guieu
- James E. Gunn
- Isidore Haiblum
- Joe Haldeman
- Edmond Hamilton
- Harry Harrison
- Robert A. Heinlein
- Frank Herbert
- Albert Higon
- Fred Hoyle
- Aldous Huxley
- Paul d'Ivoi
- Ivan Jefremov
- Michel Jeury
- Gérad Klein
- Damon Knight
- Cyril M. Kornbluth
- Henry Kuttner
- Nancy KRESS
- Jean de La Hire
- Xavier de Langlais
- Kurd Lasswitz
- Keith J. Laumer
- Thanit Lee
- Ursula K. Le Guin
- Fritz R. Leiber
- Muray Leinster
- Stanisław Lem
- Jonas Lenn
- Christian Léourier
- George R. R. Martin
- Maureen F. McHugh
- Anne McCaffrey
- Vonda McIntire
- Barry Malzberg
- Richard Mathesson
- Georges Méliès
- Robert Merle
- Catherine L. Moore
- George Orwell
- Bob Ottum
- Lewis Padgett
- Terry Pratchett
- Alastair Reynolds
- Kim Stanley Robinson
- Carl Sagan
- Pamela Sargent
- Robert J. Sawyer
- Clifford D. Simak
- Pamela Simpson
- Dan Simmons
- Kurt Siodmak
- Cordwainer Smith
- Edward Elmer Smith
- Evelyne E. Smith
- George Oliver Smith
- Jerry Solh
- George Soria
- Somtow Sucharitkul
- Norman Spinrad
- Jacques Spitz
- Brian M. Stableford
- Olaf Stapledon
- Neal Stephenson
- Bruce Sterling
- Jacques Sternberg
- Robert Louis Stevenson
- John E. Stith
- Pierre Stoltze
- Joseph Michael Straczynski
- Arkadij kaj Boris Strugackij
- Theodore Sturgeon
- Sándor Szathmári, hungara esperantisto
- Leo Szilard
- William Tenn
- Sheri S. Tepper
- Walter Tevis
- Louis Thirion
- James Tiptree, Jr (Kaŝnomo de Alice SHELDON)
- Edwin Charles Tubb
- Francis Valéry
- Jacques Vallée
- Gust Van Brussel
- Jack Vance (Kaŝnomo de John Holbrook VANCE)
- Jean-Gaston Vandel
- Alfred Elton van Vogt
- Julia Verlanger
- John Varley
- Jules Verne
- Henri Vernes
- Pierre Versin
- Bernard Villaret
- Joan D. Vinge
- Vernor Vinge
- Élisabeth Vonarburg
- Kurt Vonnegut Jr
- Roland C. Wagner
- Daniel Walter
- David Weber
- H. G. Wells
- Walter Jon Williams
- Jack Williamson
- Connie Willis
- Joëlle Wintrebert
- Bernard Wolfe
- Gene Wolfe
- Donald A. Wollheim
- Stephan Wul
- John Wyndham
- Roger Zelazny
Famaj verkojRedakti
Originala Esperanta sciencfikcioRedakti
Filmo: La Verda Stelulo - VHS-formato - 30 minutoj - ĉefrolulo: 'Rolfo' - eldonejo "NANDIR" en Svisio. (CP 1258, CH-1001 Lausanne).
Romano: La lumo nutranta de Endre Dudich, Budapeŝto 2003
Artikolo: Ĉu vere? (kio okazis en 2049?) Hans Welling, en Monato 7/1999
Sciencfikciaj serioj kaj eldonejojRedakti
Kategorio:Sciencfikciaj filmojRedakti
2001: A Space Odyssey - Aelita - Alien - Blade Runner - Gattaca - Incubus - Metropolis - Star Trek - Battlestar Galactica
Origine en Esperanto: La verda stelulo - VHS-filmo en 30 minutoj, ĉefrolulo: 'Rolfo', eldonejo "NANDIR" en Svisio. (CP 1258, CH-1001 Lausanne).
Sciencfikciaj konceptojRedakti
alternativa historio - eksterteranoj - kosmoŝipo - nifo - mortoradio - roboto - superheroo - tempovojaĝo - teroformigo
Sciencfikciaj aranĝojRedakti
Sciencfikciaj PremiojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, 139 paĝoj.
Eksteraj ligilojRedakti
- nooSFere : plurlingva retenciklopedio pri sciencfikcio, esperante havebla.
- Tradukoj de scienca fikcio kaj fantasto de Jack Vance.
- 美国科幻奇幻作家网
- Sferoj (en OLE).
- Se barbaroj iam (unu el la kvar rakontoj de Jorge Camacho en Sferoj 10)
- Meti limon (rakonto de Sten Johansson en Sferoj 10)
- [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/sciencfikcio-angla-eo.epub Sciencfikcio] - angla-esperanta sciencfikcia glosaro kaj frazaro