Anne McCaffrey

sciencfikcia verkisto

Anne Inez MCCAFFEY (naskiĝis la 1-an de aprilo 1926 en Kembriĝo (Masaĉuseco), mortis la 21-an de novembro 2011 en Dragonhold-Underhill, County Wicklow) estis usona verkisto.

Anne McCaffrey
Persona informo
Anne McCaffrey
Naskonomo Anne Inez McCaffrey
Naskiĝo 1-an de aprilo 1926 (1926-04-01)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Morto 21-an de novembro 2011 (2011-11-21) (85-jaraĝa)
en Newcastle, County Wicklow, Graflando Wicklow
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Wicklow vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoIrlando vd
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard • Stuart Hall School • Montclair High School vd
Familio
Infanoj Todd McCaffrey vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1965– vd
Verkado
Verkoj Restoree ❦
Dragonriders of Pern ❦
The Ship Who Sang ❦
Dragonsdawn vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas konata por ŝia abunda verkaro en sciencfikcio, inter kiu la serio da romanoj: La drakrajdantoj de Pern, verko tutmonde konata.

Vivo redakti

Ŝi lernis la kanton dum 9 jaroj sed ne sukcesis atingi profesian nivelon. Ŝi enskribiĝis en la porvirina universitato Radcliffe College, kaj tie atingis diplomon pri slava lingvaro kaj literaturo en 1947.

En 1950 ŝi edziniĝis kun H. Wright Johnson, kaj naskos tri gefilojn: Alec Antony, (1952), Todd (1956) kaj Georgeanne (1959); ŝi ekkonis la sciencfikcion kaj verkis en 1953 kelkajn novelojn, kiuj ne trafis sukceson.

Krom okaza okupo kiel amatora aktorino, ŝi ŝajnas sin teni je dommastrumado. Tiam, ŝi rekomencas verki. "The ship who sang" (la ŝipo, kiu kantis, 1961) markas la ekon de ŝia sciencfikcia kariero.

En 1970 ŝi eks-edziniĝas kaj iras vivi en Irlando (lando de sia prapatroj) en domo, kiun ŝi nomis "Dragonhold Underhill" (Draka fortikaĵo sub la monteto), kun ŝiaj gefiloj Todd kaj Georgeanne, kaj katoj.

Verko redakti

La verkaro de Anne McCaffrey konsistas el serioj da romanoj:

  • The Brain & Brawn Ship (La ŝipo kun karno kaj cerebro) estas malvolvo de sia novelo "The ship who sang" (1961)
  • Dragonriders of Pern (La drakrajdantoj de Pern), komencita en 1968 restas ŝia ĉefa verko.
  • Doona (1969)
  • Dinosaur Planet (Planedo de la Dinosaŭroj 1978)
  • The Talents universe (La Superdotitaj) kiuj konsistigas el du sub-serioj:
    • To Ride Pegasus kaj sekvo (Rajdi Pegazon 1973)
    • The Tower and Hive (la Turo kaj la Abelujo 1990)
  • The Crystal Singer (La Kristala Kantistino 1982)
  • Planet Pirates (Planedaj piratoj 1990)
  • Acorna (Akorna, la unukornula knabino 1997)

Eksteraj ligiloj redakti