Rinko KUBOTA estas japana esperantisto loĝanta en Ĉinio

Rinko Kubota
Portreto de esperantolingva verkistino Rinko Kubota
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco japano
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Rinko KUBOTA estas verkistino, konata per noveloj kaj bildlibroj en la japana kaj en esperanto.

De licea tempo ŝi aktivis kaj en muzik-grupo kaj en solo kiel komponisto, verkisto de kantopoemoj, kaj kiel programisto. En universitato ŝi studis pri filozofio kaj religioj. Ĝis en 1999 ŝi ĉesis muzikumi, ŝi komponis muzikon. Intertempe ŝi prenis verkadon de noveloj.

Por 2 jaroj ŝi ne fiksis loĝejon kaj translokiĝis en ainan vilaĝon en Hokkajdo, kie ŝi okupiĝis pri agrikulturo kaj en Nagojon, kie ŝi laboris en turka restoracio.

Ŝia unua novelo Hane no shushi en la japana eldoniĝis en 2001. Ĝi estis verkita baze de la sperto en Vatikano.

En 2004 ŝi eklernis esperanton en la privata kurso de lingvisto KIRIKAE Hideo en Sapporo.

Okaze de la 92a UK en 2007 ŝia originala prozo Feliĉo de unu talanto prezentiĝis kiel teatraĵo. Ekde tiam ŝi komencis verki originalajn bildolibrojn ankaŭ en esperanto.

En 2008 ŝi ekverkis kamiŝibajon en la japana kaj prezentis ĝin neatendite en lokaj festivaloj kaj en infanaj ĝardenoj en Okinavo. Ŝia agado estis traktita de loka radioprogramo.

En 2009 ŝia originala prozo Feliĉo de unu talanto aperis en Beletra Almanako.

En 2012 ŝia esperanta kamiŝibajo premieris en germanio.

En 2012 ŝi translokiĝis en Tokion. Unu jaron poste ŝi revenis al sia hejmurbo Sapporo.

De 2016 ŝi instruas la japanan en la fakultato pri fremdaj lingvoj kaj en la fakultato pri vojaĝo de Zaozhuang-a Universitato.

Verkoj redakti

Prozo en Esperanto redakti

Prozo en la japana redakti

  • Hane no shushi (Bungeisha, 2002)

Bildlibroj en Esperanto redakti

  • La Plej Malproksima kaj la Plej Proksima Loko en la Mondo(2007)
  • Universo en la manoj(2008)
  • Kio estas tio?(2012)
  • Soleca Suno(2012)

Kamiŝibajo en Esperanto redakti

  • Kio estas tio? (2012)
  • La Mirinda Ovo de sinjorino Ovoblanka (2012)
  • Kian Formon Vi Havas? (2013)
  • Kio simila estas? (2015)

Aliaj redakti

Rinko KUBOTA kontribuis al BA4.

Ŝi estas membro de Kamishibaism.