Liu Cixin

ĉina verkisto de sciencfikcio

Liu Cixin (ĉine 刘慈欣劉慈欣, pinjine: Liú Cíxīn, Esperante: Lju Ciŝin; naskiĝita 1963) estas ĉina verkisto de sciencfikcio.[1] Li estis naŭfoja ricevanto de la premio Galaksio, la plej prestiĝa ĉina premio de literatura sciencfikcio, kaj ricevinto de la Premio Hugo.[2] Lian verkaron oni konsideras kiel specon de malmola sciencfikcio. En tradukoj de liaj verkoj, oni ofte prezentis lian nomon en la formo Cixin Liu.

Liu Cixin
Persona informo
刘慈欣
Naskiĝo 23-an de junio 1963 (1963-06-23) (60-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater North China University of Water Resources and Electric Power vd
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto • inĝenieroverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj La tri-korpa problemo (libro) ❦
The Dark Forest ❦
Death's End vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Liu Cixin naskiĝis la 23-an de Junio 1963 en Yangquan de provinco Ŝanŝio. Liaj gepatroj laboris en minejo en Ŝanŝio. Pro la tumulto de Kultura Revolucio, li estis sendita por loĝi en hejmo de siaj prauloj en kantono Luoshan de provinco Henan.[3] Liu estis edukita pri inĝenierio en Universitato de Akva Rimedo kaj Energio de Norda Ĉinio, kaj diplomiĝis en 1998. Li laboris kiel inĝeniero de komputilo en centralo en Yangquan, Ŝanŝio.

Verkoj redakti

La plej konata verko de Liu, La Tri-Korpa Problemo estis eldonita en 2007. Ĝi estis tradukita en la anglan de Ken Liu kaj eldonita de Tor Books en Novembro 2014, kaj ricevis la premion Hugo pri Plej Bona Romano[4]. Li estis la unua azia verkisto, kiu ricevis la premion pri "Plej Bona Romano"[5]. Poste la romano estis tradukita en en dekoj da lingvoj kaj estis venditaj milionoj da ekzempleroj[6]. Ĉina sciencfikcio "havas la plej novajn sciencajn sciojn kaj unikajn ĉinajn kulturon kaj historion, kiuj helpas produkti unikan specon de sciencfikcio, kiun neniu alia lando havas[6].

Filma adaptaĵo de La Tri-Korpa Problemo laŭplane estos publikigita en 2017[7].

Filma adaptaĵo de La Vaganta Tero estis publikigita en 2019 dum la ĉina novjaro [8].

Bibliografio redakti

Romanoj redakti

  • La Briketoj de Diablo (魔鬼积木) (2002)
  • La Erao de Supernovao (超新星纪元) (2003)
  • Globa Fulmo (球状闪电) (2004)
  • La trilogio Rememoro de Tera Pasinteco (eldonita en la angla de Tor Books ekde 2014):

Noveloj redakti

  • La Plej Longa Falado (地球大炮) (1998)
  • La Mikroerao (微纪元) (1998)
  • Balena Kanto (鲸歌) (1999)
  • Kun Ŝiaj Okuloj (带上她的眼睛) (1999; reeldonita 2004)
  • Infero (地火) (2000)
  • La Vaganta Tero (流浪地球) (2000)
  • La Vilaĝa Instruisto (乡村教师) (2001)
  • Tutspektra Ŝtopĵamado (全频带阻塞干扰) (2001)
  • Voranto (吞食者) (2002)
  • La Gloro kaj la Revo (光荣与梦想) (2003)
  • Pastinaĵoj de Kretaceo (白垩纪往事) (2003)
  • Vivteno de Homaro (赡养人类) (2005)
  • Monto (山) (2006)
  • Migrado trans Tempo (时间移民) (2014)
  • 2018 (2014)
  • Maro de Sonĝoj(梦之海) (2015)

Premioj redakti

  • Naŭfoja ricevinto de premio Yinhe (Galaksio) premiita de Kehuan Shijie ["Sciencfikcia Mondo"] : 1999–2006, 2010.
  • Premio Xingyun (Nebulozo) pri plej bona verkisto premiita de Tutmonda Ĉina Sciencfikcia Asocio: 2010.
  • Premio Hugo pri Plej Bona Verkisto de 2015, por angla versio de La Tri-Korpa Problemo
  • Premio Xingyun pri Plej Alta Atingo[9]

Referencoj redakti

  1. Basu, Chitralekha kaj Guo Shuhan. "What lies beyond", China Daily, 2010-12-17, paĝo 19. (angle)
  2. Xinhua (2010-08-09) Fang Yang: Awards for Chinese-language science fictions announced. www.gov.cn. Arkivita el la originalo je 2017-10-19. Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2017-03-10.
  3. Tri-Korpa Problemo: Verkista postskribo al la usona eldono
  4. 2015 Hugo Awards (angle). The Hugo Awards.
  5. Chen, Andrea, "Out of this world: Chinese sci-fi author Liu Cixin is Asia's first writer to win Hugo award for best novel", South China Morning Post, 2015-08-24. Kontrolita 2015-08-27. (angle)
  6. 6,0 6,1 Xinhua (2019-07-30). Liangyu: Spotlight: Chinese sci-fi wows readers, critics in Japan (angle). Xinhuanet. Arkivita el la originalo je 2019-12-17. Alirita 2019-11-25.
  7. CaixinOnline (2016-06-23). Premiere of Film based on Acclaimed Sci-fi Novel 'The Three-Body Problem' Pushed Back until 2017. EntGroup. Arkivita el la originalo je 2019-04-17. Alirita 2015-06-24.
  8. Liu Lang Di Qiu (2019) (angle). IMDb (2019-02-05). Alirita 2019-02-14.
  9. Cixin Liu Wins Xingyun Award (angle). Locus Online. Alirita 2015-10-20.