Greg Egan

aŭstralia verkisto

Greg EGAN (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1961 en Perto) estas aŭstralia verkisto Li estas verkisto de sciencfikcio havante bonegajn sciencajn konojn.

Greg Egan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1961 (1961-08-20) (62-jaraĝa)
en Perto
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Perto vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Aŭstralio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estas diplomita pri matematiko en la Universitato de Okcidenta Aŭstralio; sed rapide deziras fariĝi reĝisoro. Por financi sian unuan filmon, li forlasas siajn studojn por labori kiel lakta liveranto. Sed estos malsukceso: li forlasas la kinarton kaj komencas verki kelkajn romanojn. Lia unua romano An Unusual Angle aperas en 1983.

Samtempe, li trovas postenon de programisto en instituto pri medicina esploro en Sidnejo en kiu li laboras inter 1983 kaj 1987. Tie, li akiras nociojn pri biologio kaj neŭrologio.

Post 1987, li alternas verkadon kaj laboron kiel programisto. En 2002, li portempe forlasas la verkadon por sin dediĉi al la helpo al rifuĝintoj en Australio. Li rekomencas verki en 2008.

Tre diskreta verkisto, li neniam aperas publike dum la sciencfikciaj kunvenoj, ne dediĉas siajn librojn kaj rifuzas lasi aperi sian foton sur la TTT.

Li estas vegetarano.

Verko redakti

Li komencis verki rakontojn de hororo (kiujn li mem rigardas kiel pekojn pro juneco); kaj tre rapide sin turnas al sciencfikcio. Liaj romanoj kaj noveloj temas pri la influo de plej kompleksaj sciencaj teorioj: kvantuma mekaniko, artefarita intelekto, informadika kopio de homa menso, virtualaj mondoj, granda unuigo, evoluismo; aŭ progreso de la biologio, kiuj permesus modifii la homan cerbon, aŭ grefti cerbon de homo al alia.

Li fajne analizas nociojn kiel la liberan volon, la personecon, la emociojn la sentojn kaj eĉ la amon en la kadro de la neŭrologio kaj informadiko.

Romanoj redakti

Noveloj redakti

  • The Infinite Assassin
  • The Hundred Light-Year Diary
  • Eugene
  • The Caress
  • Blood Sisters
  • Axiomatic
  • The Safe-Deposit Box
  • Seeing
  • A Kidnapping
  • Learning to Be Me
  • The Moat
  • The Walk
  • The Cutie
  • Into Darkness
  • Appropriate Love
  • The Moral Virologist
  • Closer
  • Unstable Orbits in the Space of Lies
  • Chaff
  • Beyond the Whistle Test
  • Transition Dreams
  • Our Lady of Chernobyl
  • Mitochondrial Eve
  • Luminous
  • Mister Volition
  • Cocoon
  • Silver Fire
  • Reasons to Be Cheerful
  • The Planck Dive
  • Riding the Crocodile
  • Dark Integers
  • Glory
  • Oceanic
  • Lost Continent
  • Crystal Nights
  • Steve Fever
  • TAP
  • Induction
  • Singleton
  • Oracle
  • Border Guards
  • Hot Rock
  • Only Connect
  • Yeyuka
  • Worthless
  • Mind Vampires
  • Neighbourhood Watch
  • Orphanogenesis
  • Wang's Carpets
  • Reification Highway
  • Dust
  • Before
  • Fidelity
  • The Demon's Passage
  • In Numbers
  • The Vat
  • The Extra
  • Scatter My Ashes
  • Tangled Up
  • The Way She Smiles, The Things She Says
  • Artifact

Eksteraj ligiloj redakti