Sciencfikciaj kongresoj

Sciencfikciaj kongresoj estas ne-komercaj kongresoj de fervoraj subtenantoj (fanoj) de sciencfikcio. Anoj de la sciencfikcia-fervorularo organizas ĉi tiajn kunvenojn, ofte ĉiu-jarajn, en multaj landoj. La plej notinda eble estas la ĉiu-jara Monda Sciencfikcia Kongreso.

Kelkaj kongresoj apartenas speciale pri sciencfikcio feminisma, ukronioj, filka muziko, aŭ aliaj subĝenroj de la sciencfikcio.