Fredric BROWN (la 29-an 1906 - la 11-an de marto 1972) estis usona verkisto de scienca fikcio, suspenso kaj mistero, kies multaj el liaj libroj kaj rakontoj estis adaptitaj por filmo kaj televido [1]. La unua suspenslibro kiun li skribis en 1946, The Fabulous Clipjoint, gajnis la premion Edgar en 1948.

Fredric Brown
Persona informo
Fredric Brown
Naskiĝo 29-an de oktobro 1906 (1906-10-29)
en Cincinnati
Morto 11-an de marto 1972 (1972-03-11) (65-jaraĝa)
en Tucson
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1938– vd
Verkado
Verkoj The Fabulous Clipjoint ❦
Arena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konata pro sia humuro kaj majstreco je mallongaj rakontoj de 1 ĝis 3 paĝoj, ofte kun kuriozaj intrigoj kaj surprizaj finoj. Multaj el liaj romanoj uzas la temon de la supernaturo aŭ okultismo antaŭ la "vera" klarigo ĉe la fino. Ekzemple, Night of the Jabberwock estas komika rakonto de eksterordinara tago en la vivo de redaktisto de malgranda urbeto.

Li komencis verki mallongajn rakontojn al usonaj revuoj 1936. Lia una scencofikcia verko Not Yet the End, publikiĝis 1941 ĉe revuo Captain Future [1][2].

Unu el siaj rakontoj, Arena estis adaptita al samnoma epizodo de televidserio Star Trek: The Original Series.

La romano The Lenient Beast (La Lerta Besto) eksperimentas multajn unuopajn vidpunktojn, inter ili de milda, profunde religia seria murdisto, kaj ekzamenas rasajn streĉiĝojn inter blankuloj kaj latinamerikanoj en la usona ŝtato Arizono.

La unua misterromano de Brown, The Fabulous Clipjoint, gajnis la premion Edgar Award por elstara unua misterromano. Tiu komencis serion, ĉefrolita de Ed kaj Ambrose Hunter, kaj priskribas kiel junulo iom post iom iĝas detektivo per la instruo de sia onklo, emerita privata detektivo.

Adaptaĵoj por filmo kaj televido redakti

Multaj el la romanoj kaj noveloj de Brown estis adaptitaj por filmo kaj televido.

  • La rakonto Madman's Holiday, de 1943, estis adaptita en 1946 en filmon nomitan Crack-Up, ĉefroligante Claire Trevor.
  • La rakonto The Motive Goes Round and Round, ankaŭ de 1943, estis adaptita al televidfilmo en 1953.
  • La rakonto Arena, publikigita en 1944 en la sciencfikcia revuo Astounding, ricevis plurajn televidadaptiĝojn, inkluzive kiel unu el la epizodoj de la unua sezono de Star Trek: The Original Series, ĉefroligante William Shatner, Leonard Nimoy kaj DeForest Kelly. Alia adapto estis farita al ĝi kiel unu el la epizodoj de la serio ĉe la limoj de la mistero, kaj pli. La rakonto eĉ estis adaptita kiel komikso.
  • La rakonto The Dangerous People de 1945 estis adaptita en 1957 kiel epizodo de la televidserio Alfred Hitchcock Presents.
  • La rakonto Miss Darkness (1947) estis adaptita en 1954 en televidan filmon ĉefrolan Peter Graves.
  • La rakonto Knock (1948) estis adaptita en 1951 en la televidfilmon The Last Man on Earth.
  • La rakonto Cry Silence, ankaŭ de 1948, estis adaptita en televidfilmon en 1958.
  • La romano The Screaming Mimi de 1949 estis adaptita dufoje en filmojn, en 1958 (en la angla, ĉefroligante Anita Ekberg ) kaj en 1970 (ne la itala, reĝisorita kaj scenarita fare de Dario Argento).
  • La televida teatraĵo The House Nobody Wanted (1953) estis adaptita en televidfilmon tiun saman jaron ĉefroligante Frederick Brown mem.
  • La rakonto His Name Was Death de 1954 estis adaptita en 1992 en francan filmon.
  • La romano Martians, Go Home de 1955 estis adaptita en 1990 en filmon ĉefrolan Randy Quaid.
  • La rakonto The Lenient Beast de 1956 estis adaptita en 2001 en francan filmon.
  • La televida teatraĵo The Human Interest Story de 1959 estis adaptita dufoje al televida filmo kadre de Alfred Hitchcock Presents, en 1959 kaj en 1985.
  • La rakonto Knock Three-One-Two, ankaŭ de 1959, estis adaptita en 1960 en televidan filmon kaj poste dufoje en francajn filmojn, en 1975 kaj 1998.
  • La rakonto Nightmares and Geezenstacks (1961) estis adaptita en 1987 en televidfilmon.

kaj pli.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 D. J. McReynolds, "The Short Fiction of Fredric Brown" in Frank N. Magill, (ed.) Survey of Science Fiction Literature, Vol. 4. Englewood Cliffs, NJ: Salem Press, 1979. (pp. 1954–1957). (ISBN 9780893561949)
  2. Bibliography page at isfdb.org