Ayerdhal

franca verkisto

AYERDHAL (naskiĝis en 1959 en Liono, mortis la 27-an de oktobro 2015 en Bruselo; vera nomo Marc Soulier) estis franca verkisto.

Ayerdhal
Persona informo
Ayerdhal
Naskonomo Marc Rémy Nicolas Soulier
Naskiĝo 26-an de januaro 1959 (1959-01-26)
en 3-a Arondismento de Liono
Morto 27-an de oktobro 2015 (2015-10-27) (56-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la Liona ĉirkaŭurbo, estis futbalisto, sociokultura animatoro kaj monitoro pri skiado.

Li komencis en 1990 verki romanojn de sciencfikcio por la kolekto "Anticipation Fleuve Noir".

Li ricevis dufoje la premion Grand Prix de l'Imaginaire: en 1993 por sia romano de sciencfikcio "Demain une oasis" (Morgaŭ, oazo) kaj en 2005 por sia krimfikcio "Transparences" (Travideblecoj).

Li ricevis la premion Ozone en 1997 por "Parleur ou les Chroniques d'un rêve enclavé" (Parlanto, aŭ la kronikoj pri enklavita sonĝo), kaj en 2000 por "Étoiles mourantes" (Mortantaj steloj), verko ankaŭ premiita de la premio Tour Eiffel pri sciencfikcio.

Li sin diras tre influata de Frank Herbert.

Verkoj redakti

  • La Bohème et l'ivraie, 1990
  • Mytale, 1991
  • Demain, une oasis, 1992
  • Le Chant du drille, 1992
  • Cybione, 1992
  • L'Histrion, 1993,
  • Sexomorphoses, 1994
  • Polytan (Cybione-2), 1994
  • Balade choreïale, 1994
  • Parleur ou les Chroniques d'un rêve enclavé, 1997
  • Consciences virtuelles, 1998
  • Genèses, 1999
  • Étoiles mourantes, 1999 (kunverkita kun Jean-Claude Dunyach)
  • Jessie, le Retour, 1999
  • L'Homme aux semelles de foudre, 2000
  • Keelsom, Jahnaïc (Cybione-3), 2001
  • La Logique des essaims, 2001
  • L'Œil du spad (Cybione-4), 2003
  • La Logique des essaims, 2004
  • Transparences, 2004

Eksteraj ligiloj redakti