Gattaca estas 1997-jara sciencfikcia filmo de la reĝisoro/scenaristo Andrew Niccol, kun Ethan Hawke, Uma Thurman, Jude Law, Gore Vidal kaj Alan Arkin.

Gattaca
filmo
Originala titolo Gattaca
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24-a de oktobro 1997
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro sciencfikcia filmo, filma dramo, malutopia filmo, biopunk, arthouse science fiction film
Kameraado Sławomir Idziak
Buĝeto Usona $36.000.000
Reĝisoro(j) Andrew Niccol
Produktisto(j) Danny DeVito • Stacey Sher • Gail Lyon
Scenaro Andrew Niccol
Filmita en Kalifornio, Usono
Muziko de Michael Nyman
Ĉefrolantoj Ethan Hawke
Uma Thurman
Jude Law
Gore Vidal
Loren Dean
Produktinta firmao Columbia Pictures
Distribuo Columbia Pictures (Usono)
Honorigoj Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award
vdr

Ĝi temas pri vido de la futuro en kiu eŭgenika geninĝenierado ŝanĝis la homan genton ĝis ke infanoj koncipitaj seksume estas anoj de subklaso. La filmo temas pri Vincent, ano de la subklaso, kiu provas defii sian ŝajnan genan sorton. Li uzas DNA-spurojn de kripligita ano de la superklaso por ruze eniĝi en la spacan programon.

La nomo de la filmo venas de GATTACA, arbitra DNA bazpara sinsekvo (G=Guanino, A=Adenino, T=Timino, C=Citozino). La lastatempa eldono de la homa genaro rivelas ke GATTACA, kune kun plejparto de aliaj mallongaj bazparaj sinsekvoj, okazas ofte tra la homa genaro.

Por krei strangan etoson de ĉiea fizika perfekteco, la reĝisoro dungis modmodelistojn kiel kromaktorojn. Plia futureca etoso aldoniĝis per uzado de esperantlingvaj laŭtparolilaj anoncoj; la tradukon faris Miko Sloper el la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti