Uma Thurman

Uma Karuna THURMAN ([[[Helpo:Prononcindiko|]]]; Esperantigite Uma Karuna Turman) (naskiĝis la 29-an de aprilo, 1970) estas usona aktorino.

Uma Thurman
Uma Thurman Cannes 2017 (cropped).jpg
Persona informo
Uma Thurman
Naskonomo Uma Karuna Thurman
Naskiĝo 29-an de aprilo 1970 (1970-04-29) (52-jara)
en Bostono
Religio budhismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Northfield Mount Hermon School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Professional Children's School • American Embassy School [#]
Familio
Patro Robert Thurman [#]
Patrino Nena von Schlebrügge [#]
Edz(in)o Gary OldmanEthan Hawke [#]
Amkunulo Arpad Busson [#]
Infanoj Maya Hawke [#]
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • filmaktoro • modeloscenaristo • televida produktoro • televida aktoro • voĉaktoro • partoprenanto de internacia forumo [#]
Aktiva en Usono [#]
Aktiva dum 1985– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Uma Thurman en Cannes

Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la nomo de la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.

En la aĝo de 15 jaroj Uma Thurman forlasis la lernejon por komenci aktoran karieron en Novjorko. En la jaro 1990 ŝi edziniĝis al la aktoro Gary Oldman, sed la paro disiĝis en 1992. Duan fojon ŝi edziniĝis en 1998: al Ethan Hawke, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Gattaca. Ili havas unu filinon Maya Ray(1998) kaj filon (2002). Ili divorcis en 2004.

Uzoj de nomoRedakti

"Uma Turman" estas ankaŭ nomo de tre populara rusia rokbando, nomita omaĝe al Uma THURMAN. Kredeble pro eventualaj juraj problemoj oni ĉiam skribas la nomon de la bando sur afiŝoj kiel "Uma2rman" aŭ ankoraŭ iel por ne ŝajnigi, ke temas pri koncerto de la usona aktorino. Vidu apartan artikolon pri la rusia rokbando: Uma Turman.

FilmaroRedakti