Kill Bill (Mortigu Vilĉjon) estas usona filmo de Quentin Tarantino partita en du epizodoj pro sia longeco (3:47). Kill Bill : Volume 1 aperis kine en Usono la 10-a de oktobro 2003 kaj Kill Bill : Volume 2 en la 16-a de aprilo 2004.

Kill Bill
film duology
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro luktosporta filmo
Kameraado Robert Richardson
Reĝisoro(j) Quentin Tarantino
Produktisto(j) Lawrence Bender
Scenaro Quentin Tarantino • Uma Thurman
Filmita en Honkongo • Japanio
Muziko de RZA
Rolantoj Uma Thurman • David Carradine • Lucy Liu • Vivica A. Fox • Michael Madsen • Daryl Hannah • Gordon Liu • Julie Dreyfus • Ambrosia Kelley • Sonny Chiba
Produktinta firmao Miramax
IMDb
vdr

La intrigo rakontas la venĝadon de la Junedzino kontraŭ kvin membroj de la Deadly Viper Assassination Squad (en kiu ŝi estis ano) kiuj amasbuĉis ĉiujn ĉeestantojn en provfaro de sia geedziĝofesto en izolita kapelo apud El Paso 4 jarojn antaŭe. Sed pli ol la intrigon, estas la tipa filmmaniero de Tarantino, siaj multaj referencoj al aroj de filmĝenroj kaj la montrado de sangverŝo kiuj faris la sukceson de tiu violenta epopeo. Sed, pro la samaj kialoj, la filmo estis kritikita pro kuraĝigo al perforto kaj senmorala rakonto.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Origina nomo : Kill Bill, Volume 1 & 2
  • Esperantigo : Mortigu Vilĉjon, Volumo 1 & 2
  • Filmadaj lingvoj : Angla, Japana, Ĉina
  • Produkta lando : Usono
  • Daŭro : 3h47 (N-ro 1 : 1h51 ; N-ro 2: 2h16)
  • Aperdato : 2003, 2004

Filmuloj redakti

Ĉefroloj redakti

Aktoroj Fikciuloj Fikciuloj alinome
Uma Thurman Beatrix Kiddo La Novedzino, Nigra Mambo, Arlene Machiavelli, Panjo
David Carradine Bill Serpentfascinisto
Vivica A. Fox Vernita Green Kuprakapo
Lucy Liu O-Ren Ishii Kotonbuŝo
Michael Madsen Budd Flankvento
Daryl Hannah Elle Driver Kalifornio Montarserpento
Sonny Chiba Hattori Hanzo
Chiaki Kuriyama Gogo Yubari
Julie Dreyfus Sophie Fatale
Gordon Liu Johnny Mo / Pai Mei
Michael Parks Ŝerifo Earl McGraw / Esteban Vihaio
Perla Haney-Jardin B.B.
Helen KIM Karen Kim
Bo Svenson Pastorulo
Samuel L. Jackson Orgenisto
Michael Bowen Buck
Michael Jai White Alburt
LaTanya Richardson L.F. O'Boyle

Eksteraj ligiloj redakti