Daryl Christine HANNAH (3a de Decembro, 1960)[1] estas usona aktorino kaj aktivulino por la medio. Ŝi faris sian kinan debuton en la supernatura hororfilmo de Brian De Palma nome The Fury (1978). Ŝi stelulis en variaj filmoj laŭlonge de la jaroj, kiel ĉe la roloj de Pris Stratton en scienc-fikcia agadfilmo de Ridley Scott nome Blade Runner (1982) kaj de Cathy Featherstone en la amafera komedio de Randal Kleiser nome Summer Lovers (1982), kiel la sireno Madison en la fantazia amafera komedio de Ron Howard nome Splash (1984), kiel Roxanne Kowalski en la amafera komedio Roxanne (1987), kiel Darien Taylor en la dramo de Oliver Stone nome Wall Street (1987), kaj kiel Annelle Dupuy Desoto en la komedi-drama Steel Magnolias (1989). En 2004, Hannah ricevis premion Saturn pro sia rolo kiel Elle Driver nome unuokula murdisto en la duparta agadfilmo pri batalartoj de Quentin Tarantino nome Kill Bill. En 2015, ŝi aperis en la serio de Netflix nome Sense8 kiel Angelica Turing.

Daryl Hannah
Persona informo
Daryl Hannah
Naskonomo Daryl Christine Hannah
Naskiĝo 3-an de decembro 1960 (1960-12-03) (63-jaraĝa)
en Ĉikago, Ilinojso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Francis W. Parker School vd
Familio
Patrino Susan Metzger vd
Gefratoj Page Hannah vd
Edz(in)o Neil Young vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoromodelo • televida aktoro • scenaristofilmproduktoro • mediprotektulo • reĝisoro • produktoro • televida produktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En sia privata vivo ŝi havis sinsekve rilatojn kun John F. Kennedy Jr. kaj la muzikistoj Jackson Browne kaj Neil Young.

Filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Daryl Hannah". British Film Institute. Alirita la 28an de Januaro, 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Daryl Hannah en la angla Vikipedio.