Gene WOLFE [ĝin ŭolf] (naskiĝis la 7-an de majo 1931 - mortis la 14-a de aprilo 2019 en Peoria (Ilinojso)) estas usona verkisto de sciencfikcio. Li estas fama pro sia densa, aludoriĉa prozo kaj ankaŭ pro la forta influo de katolikismo, kiun li adoptis edziĝante kun katolikanino. Li estas prolifika verkisto ne nur de romanoj, sed ankaŭ de noveloj, kaj jam estis nomumita multfoje por la Premio Hugo ("Hugo Award"), Premio Nebulozo ("Nebula Award"), kaj Premio Monda Fantasto ("World Fantasy Award").

Gene Wolfe
Persona informo
Gene Wolfe
Naskonomo Gene Rodman Wolfe
Naskiĝo 7-an de majo 1931 (1931-05-07)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Morto 14-an de aprilo 2019 (2019-04-14) (87-jaraĝa)
en Peoria, Ilinojso
Mortis per kormalsano vd
Tombo St. Mary's Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Loĝloko BroklinoHouston • Barrington • Peoria vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Teksasa A&M-UniversitatoUniversitato de Houston • Lamar High School vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • maŝinkonstrua inĝeniero • redaktisto • militinĝeniero vd
Laborkampo sciencfikcio • sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum 1966– vd
Verkado
Verkoj The Book of the New Sun vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfe batalis en la Korea Milito kaj post reveno al Usono fariĝis industria inĝeniero. Li redaktis dum multaj jaroj usonan revuon pri fabrikeja inĝenierumado "Plant Engineering" antaŭ ol li emeritiĝis kaj komencis plu verki. (Unu malvaste konata inĝeniera atingo de Wolfe estas ke li estas kuninventinto de maŝino uzata por fari la terpomajn ĉipsojn Pringles).

La Suna Ciklo redakti

La plej konata kaj plej alte taksita verko de Wolfe estas la kvarlibra The Book of the New Sun ("La Libro de la Nova Suno"), verko lokigita en Tero de fora estonteco kiu priskribas la vivon de Severian, plenkreskulo kaj lernanto en bando de torturistoj, dum li fine fariĝas mesio. La verko konsistas el la romanoj The Shadow of the Torturer ("La ombro de la torturisto"), The Claw of the Conciliator ("La ungego de la akordiganto"), The Sword of the Lictor ("La glavo de la liktoro"), kaj The Citadel of the Autarch ("La citadelo de la Aŭtarko"). Sekva romano, The Urth of the New Sun ("La Tero de la Nova Suno") klarigis iujn aferojn lasitajn neklaraj, sed estas ĝenerale konsiderata kiel aparta verko.

En la 1990-aj jaroj, Wolfe verkis du pliajn romanarojn en la sama universo kiel La Libro de la Nova Suno. La unua, La Libro de la Longa Suno (The Book of the Long Sun), konsistas el la romanoj Noktflanke de la longa suno (Nightside the Long Sun, 1993), Lago de la longa suno (Lake of the Long Sun, 1994), Politikestro de la longa suno (Calde of the Long Sun, 1994), kaj Eliro de la longa suno (Exodus From the Long Sun, 1996). Ĉi tiu verko temas pri politika intrigo kaj revolucio en generacia kosmoŝipo sendita de la Tero por koloniigi malproksiman planedon. Wolfe sekve verkis La Libro de la Mallonga Suno (The Book of the Short Sun), kiun komponas Sur la akvoj de Bluo (On Blue's Waters, 1999), En la ĝangaloj de Verdo (In Green's Jungles, 2000) kaj Reiro al la Whorl (Return to the Whorl, 2001), kaj temas pri la koloniistoj kiuj estas nun alvenintaj ĉe la planedoj Bluo kaj Verdo. Ĉi tiuj tri verkoj, La Libro de la Nova Suno, La Libro de la Longa Suno, kaj La Libro de la Mallonga Suno estas kune verkaro ofte nomata la "Suna Ciklo."

Kvankam ne amasvenda verkisto, Wolfe estas alte taksita de kritikoj kaj kolegaj verkistoj, kaj estas konsiderata de multaj homoj unu el la plej bonaj scienc-fikciaj verkistoj nun vivantaj. Fanatikuloj de Wolfe montras grandan sindediĉon al liaj verkoj; unu retpoŝta forumo jam amasigis ses jarojn kaj milojn da paĝoj da diskutoj kaj klarigoj. La verkistoj Neil Gaiman kaj Patrick O'Leary ambaŭ trovis inspiron en la verkoj de Wolfe.

Listo de verkoj redakti

Romanoj redakti

  • The Fifth Head of Cerberus ("La Kvina kapo de Cebero", 1973)
  • Peace ("Paco", 1975)
  • The Devil in a Forest ("La diablo en arbaro", 1976)
  • The Book of the New Sun ("La Libro de la Nova Suno")
    • The Shadow of the Torturer ("La ombro de la torturisto", 1980)
    • The Claw of the Conciliator ("La ungego de la Akordiganto", 1981)
    • The Sword of the Lictor ("La glavo de la Lictor", 1982)
    • The Citadel of the Autarch ("La citadelo de la Aŭtarko", 1983)
  • Free Live Free (1984)
  • The Urth of the New Sun ("La Tero de la Nova Suno", 1987)
  • La Soldato serio
    • Soldier of the Mist ("Soldato de la nebulo", 1986)
    • Soldier of Arete ("Soldato de Arete", 1989)
  • There Are Doors ("Estas pordoj", 1988)
  • Castleview ("Kastelovido", 1990)
  • Pandora, By Holly Hollander" (1990)
  • The Book of the Long Sun ("La Libro de la Longa Suno")
    • Nightside the Long Sun ("Noktflanke de la longa suno", 1993)
    • Lake of the Long Sun ("Lago de la longa suno", 1994)
    • Calde of the Long Sun ("Politikestro de la longa suno", 1994)
    • Exodus From the Long Sun ("Eliro de la longa suno", 1996)
  • The Book of the Short Sun ("La Libro de la Mallonga Suno")
    • On Blue's Waters ("Sur la akvoj de Bluo", 1999)
    • In Green's Jungles ("En la ĝangaloj de Verdo", 2000)
    • Return to the Whorl ("Reiro al la Whorl", 2001)
  • The Wizard Knight ("La Sorĉisto-Kavaliro")
    • The Knight ("La kavaliro", eldoniĝos en januaro de 2004)
    • The Wizard ("La sorĉisto", eldondato estas anoncota)

Novelkolektoj redakti

  • The Island of Doctor Death and Other Stories and Other Stories ("La Insulo de D-ro Morto kaj aliaj rakontoj kaj aliaj rakontoj" 1980)
  • Gene Wolfe's Book of Days (1981)
  • The Wolfe Archipelago (1983)
  • Plan[e]t Engineering (1984)
  • Storeys From the Old Hotel ("Etaĝoj de la malnova hotelo", 1988)
  • Endangered Species ("Endangerigitaj bestospecoj", 1989)
  • Castle of Days ("Kastelo de tagoj", 1992)
  • Strange Travelers ("Strangaj vojaĝantoj", 2000)

En Esperanto aperis redakti

  • "La rakonto pri la urbo kiu forgesis Faŭnan" (el La Tero de la Nova Suno), trad. Christopher CULVER, Fonto, 2002.

Eksteraj ligiloj redakti