Kazuo Ishiguro

brita aŭtoro

Kazuo Ishiguro (en la japana: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro] aŭ 石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo]); naskiĝis la 8-an de novembro 1954) estas brita verkisto de japana deveno.

Kazuo Ishiguro
Nobel-premiito
Kazuo Ishiguro
Kazuo Ishiguro
Persona informo
Naskonomo japane: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro, aŭ
石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo]
Naskiĝo 8-an de novembro 1954 (1954-11-08) (69-jaraĝa)
en Nagasako
Lingvoj anglajapana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Japanio vd
Alma mater Universitato de Kentuniversitato de orienta Anglio • Woking County Grammar School for Boys vd
Familio
Patro Shizuo Ishiguro vd
Patrino Shizuko Ishiguro vd
Edz(in)o Lorna MacDougall vd
Infanoj Naomi Ishiguro vd
Profesio
Okupo romanisto • verkistoscenaristoaŭtoro • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • kantoverkisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj The Remains of the Day ("La resto de la tago")
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ishiguro naskiĝis en Nagasako (Japanio). Li kaj lia familio transloĝiĝis al Britio en 1960. Li ricevis de la Universitato de Kent la titolon de licenciulo pri Angla Filologio kaj Filozofio en 1978 kaj finis postgradon pri Krea Skribo en la Universitato de East-Anglia en 1980.

En 1982 li akiris la britan civitanecon, kiu estas la sola, kiun li posedas nuntempe, ĉar la japanaj leĝoj ne antaŭvidas la duoblan civitanecon.

Kazuo Ishiguro estis kvarfoje kandidato al la Premio Booker kaj gajnis ĝin en 1989 por The Remains of the Day ("La resto de la tago"). La ĵurnalo The Times inkludis lin en liston de la 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945. En 2017, li ricevis la Nobel-premion pri literaturo pro "romanoj plenaj de emocia potenco, kie li malkaŝas la abismon, kiu kuŝas sub la distordita ligo, per kiu niaj sentoj perceptas la mondon.

Stilo redakti

Liaj verkoj estas kutime priskribitaj en la unua persono kaj traktas personajn fiaskojn. Ilia celo estas igi la leganton samtempe senti empation al la rakontanto kune kun neevitebla sento de kontinua fiasko kondukanta al nesolvebla problemo. La fino, plejparte, ne kondukas al solvo de la problemo, ia ellasigo aŭ signifa memkompreno de la rakontanto.

La plejparto de liaj verkoj okazas en la estinteco. Escepto de tio estas la romano "Never Let Me Go" (Neniam Lasu Min Iri), kiu okazas en la estonteco (relative al la tempo de verkado), kaj estas sciencfikcia romano, kvankam ĝia ĉefa temo ne estas estontaj teknologiaj evoluoj.

Verkoj redakti

Mallongaj romanoj redakti

  • A Pale View of Hills (1982)[1]
  • An Artist of the Floating World (1986)[1]
  • The Remains of the Day (1989)[1]
  • The Unconsoled (1995)[1]
  • When We Were Orphans (2000)[1]
  • Never Let Me Go (2005)[1]
  • The Buried Giant (2015)[1][2]
  • Klara and the Sun (2021)[3]

Kolektoj de mallongaj rakontoj redakti

  • Nocturnes: Five Stories of Music and Nightfall (2009)[1]

Scenejaĵoj redakti

  • A Profile of Arthur J. Mason (television film por Channel 4)[4] (1984)
  • The Gourmet (television film for Channel 4) (1987)
  • The Saddest Music in the World (2003)[1]
  • The White Countess (2005)[1]
  • Living (TBD)

Mallongaj fikcioj redakti

  • "A Strange and Sometimes Sadness", "Waiting for J" and "Getting Poisoned" (in Introduction 7: Stories by New Writers, 1981)[1]
  • "A Family Supper" (in Firebird 2: Writing Today, 1983)[1]
  • "Summer After the War" (in Granta 7, 1983)[1][5]
  • "October 1948" (in Granta 17, 1985)[1][6]
  • "A Village After Dark" (in The New Yorker, May 21, 2001)[1][7]

Lirikoj redakti

  • "The Ice Hotel"; "I Wish I Could Go Travelling Again"; "Breakfast on the Morning Tram", and "So Romantic"; Jim Tomlinson / Kazuo Ishiguro, on Stacey Kent's 2007 Grammy-nominated album, Breakfast on the Morning Tram.[8]
  • "Postcard Lovers"; Tomlinson / Ishiguro, on Kent's album Dreamer in Concert (2011).
  • "The Summer We Crossed Europe in the Rain"; "Waiter, Oh Waiter", and "The Changing Lights"; Tomlinson / Ishiguro, on Kent's album The Changing Lights (2013).[9]
  • "Bullet Train"; "The Changing Lights", and "The Ice Hotel"; Tomlinson / Ishiguro, on Kent's album I Know I Dream: The Orchestral Sessions (2017).
  • "The Ice Hotel"; Tomlinson / Ishiguro – Quatuor Ébène, featuring Stacey Kent, on the album Brazil (2013).

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Ŝablono:Nobelprize
  2. Furness, Hannah, "Kazuo Ishiguro: My wife thought first draft of The Buried Giant was rubbish", 4 October 2014.
  3. Flood, Alison, "Kazuo Ishiguro announces new novel, Klara and the Sun", 16 June 2020.
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj NWroe; $2
  5. Ishiguro, Kazuo, "Summer after the War", Granta Magazine, 1983-03-01. (en-US)
  6. Ishiguro, Kazuo, "October, 1948", Granta Magazine, 1985-09-01. (en-US)
  7. Ishiguro, Kazuo, "A Village After Dark", The New Yorker, 2001-05-14. (angle)
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj AllmusicBreakfast; $2
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj AllmusicLights; $2