Brava Nova Mondo

(Alidirektita el Brave New World)

Brava Nova Mondo (angle Brave New World) estas romano verkita de la brita verkisto Aldous Huxley. Ĝi estas verkita en 1931 kaj eldoniĝis en la sekvanta jaro. Hodiaŭ la verko estas konata kiel unu el la plej potencaj kaj famaj ekzemploj de la malutopia ĝenro, post 1984 de George Orwell. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Brave New World
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aldous Huxley
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1932
Ĝenro parodio • politika fikcio • sciencfikcio • filozofia fikcio • malutopia fikcio
Loko de rakonto Londono
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

La titolo devenas el citaĵo de la Ŝekspira teatraĵo La Tempesto:

Ho, brava nova mondo, ke ĝi havas
en si tielan genton![1]

La eldonejo Modern Library (Moderna biblioteko) konsideras la romanon la kvina plej bona anglalingva verko de la 20-a jarcento.

Referencoj redakti

  1. Vortoj de Miranda en La Tempesto, tradukita de Kalocsay, 1970, p. 81

Eksteraj ligiloj redakti