Malutopio

Malutopiodistopio estas malbona, malfeliĉa utopio. Dum utopio havas filozofian aŭ literaturan vizion de iu estonta ideala socio, malutopio atentigas pri eventuala terura kaj malespera mondo.

Plejofte, tia kontraŭ-utopio estas sciencfikcia verko. La kontraŭ-utopian ĝenron famigis la romanoj La plej bona el la mondoj de Aldous Huxley, 1984 de George Orwell kaj Ni de Jevgenij Zamjatin.

Kvankam malutopioj okazas ĉu en proksima futuro, ĉu en malproksima futuro, ili ofte baziĝas sur tiama sciencfikcia ŝanĝiĝo: pensantaj robotoj, eksterteranoj, homa klonado, telepatio, sed tiuj ŝanĝiĝoj ofte estas postsekvoj de politikaj ŝanĝiĝoj: En 1984 la totalisma ŝtato uzas "tele-ekranojn" por kontroli la homojn. En La Plej bona el la mondoj oni uzas klonadon por fari "perfektajn" homojn.

Romanoj redakti

  • Ni (ruse: Мы) en 1920: En egalisma socio homoj loĝas en vitraj domoj.
  • La falo de la besto (germane: Des Tieres Fall) en 1931: Usona negocisto konstruigas senspiritajn industriejojn tra la mondo.
  • La plej bona el la mondoj (angle: Brave New World) en 1932: Ekonomio superas ĉion kaj scienco estas rimedo por kontroli la homaron.
  • 1984 en 1948: En Britio post atombomba mondmilito en totalisma ŝtato kun trajtoj de stalinismo kaj naziismo, Granda Frato (angle: Big Brother) kontrolas ĉiun.
  • Atlaso Ŝultrolevis (angle: Atlas Shrugged) en 1957: Usono kie multaj el la plej elstaraj kaj sukcesaj industriistoj forlasas siajn laborojn kaj la nacion.
  • Tiu Perfekta Tago (angle: This Perfect Day) de Ira Levin en 1970: En ĝia socio, feliĉo estas deviga. La centra komputilo ĉiam zorgas pri la vivo de la homoj; por ĉiu, ĝi elektas laboron, edz(in)on ktp.
  • Submetiĝo (france: Soumission) de Michel Houellebecq en 2015: Pri la tuja estonteco de Francujo, kiam estos elektita prezidento de la Respubliko el islama politika partio en 2022.
  • Timo (angle: Fear) de Bob Woodward en 2018: Pri koŝmara mondo, kie islamofobio kaj ksenofobio kondukas al la elekto de malprudenta kaj nekompetenta diktatoro en Usono, kies neraciaj politikoj estas entuziasme aplaŭdataj de ĉiuj el liaj sampartianoj.

Filmoj redakti

Referencoj kaj notoj redakti