La falo de la besto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La falo de la besto (germane Des Tieres Fall) estas malutopia romano de Fritz Reck-Malleczewen. Malsamaj versioj estis eldonitaj en 1920, 1926, kaj 1931. Ĝi mallaŭde rakontas la vivon de usona negocisto, Elihu Grant, kiu konstruigas elektroproduktajn projektegojn tra la mondo, kaj de liaj subuloj, kritikante la modernan teknologian socion el konservativa kristana starpunkto. La intrigo disvolviĝas plejparte en Italujo.

La falo de la besto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo redakti

La rakonto estas kunmetita el pluraj nekontinuaj sekcioj, kies eventoj okazas en periodo de pli ol ses jaroj:

  • En Nov-Jorko, Elihu Grant, famega estro de la firmao Unitrust, kaj lia ĉefinĝeniero Lawson diskutas planatajn elektrocentralojn, kiuj liveros senprecedencan abundon da elektro. Grant suferas malsanon, pri kiu lia kuracisto prognozas, ke li blindiĝos kaj perdos la kapablon piediri en malmultaj jaroj. Li preskaŭ mortigas sin, sed decidas progresigi sian projekton ĝis la venko.
  • Unitrust aĉetas tutan italan vilaĝon, uzante perforton kiam iuj rezistas.
  • Unitrust detruas la vilaĝon kaj elfosas krateron por konstrui grandan geoterman elektrejon. Terkolapsa akcidento estas rakontita de la vidpunkto de Ilja Gontscharow, laboristo kiu mortas pro ĝi, kaj de John "Silk-Jonny" Palmer, kiu mortas provante savi lin.
  • Grant kaj Lawson riskas siajn vivojn por eviti, ke sabotita bolejo eksplodu. Ili forbruligas arbaron por elmontri la povon de la elektro, kiun la kratera elektrejo produktas.
  • Lawson vizitas alian sian elektran projekton konstruatan en Sumatro. Tie li spionas kunvenon de malkontentaj laboristoj. Dum halto en la reiro por ripari la aviadilon, Lawson renkontas sinekzilintajn rusojn, kiuj provas instrui lin pri moralo.
  • La itala elektrejo estas preskaŭ finita. Grant estas perdinta la kapablojn vidi kaj piediri. Eksplodego en la lasta ŝakto, profetita de la nigrulino Biskra, mortigas 1100 laboristojn, inklude multajn kiujn Lawson senkompate enfermas en la brulanta ŝakto por malhelpi ke la fajro disvastiĝu. Juna monaĥo Joannes faras malesperan paroladon pri la mortinteco de Dio. La laboristoj ribelas kaj mortigas Lawson. Joannes vizitas Grant kaj intencas murdi lin, sed ne aŭdacas. Grant kaj liaj fideluloj atendas ĝis la malesperantaj ribeluloj mortigas Joannes kaj vundas Biskra, kiu restis fidela al li, kaj revenas al Unitrusttown. Unitrust restas afliktata de strikoj, skandaloj, kaj politika krizo inter Usono kaj Japanujo. Grant ne plu zorgas pri la sukceso de Unitrust, sed devigas Biskra loĝi en lia palaco, lasi ke li tuŝu ŝin per la manoj, kaj rakonti al li pri sia paradiza hejmlando. Dum grandskala ribelo de laboristoj, kiun la subuloj de Grant kontraŭbatalas solaj dum li estas enŝlosinta sin kun Biskra, ŝi murdas lin en profeta ekstazo.

Temoj redakti

La falo de la besto priskribas realiĝon de modernisma utopio, prezentante ĝin kontraŭmodernisme kiel malutopion. Ĝia ĉefa kritiko estas ke modernisma progreso senigas la homojn je la religia naturo, kiu donis sencon al ilia vivo. Ĝi faras rektajn aludojn al la kristana apokalipso kaj prezentas la industriiston Grant kiel Antikriston. La romano estis inspirita de la malfido de la aŭtoro al la grandaj industriistoj, kiuj laŭ li mastris Germanujon, kaj de lia horora impreso pri usonaj metalurgiaj laboristoj, kiujn li spektis dum vizito al tiu lando antaŭ la Unua Mondmilito.[1]

Eldona historio redakti

La unue publikigita versio de la ideo estis dramo, Johannes, kies intrigo fariĝis la dua duono de la romano, de la granda akcidento ĝis la fino. La romano estis publikigita en 1926 kiel Die Siedlung Unitrusttown (La setlejo Unitrusttown) kaj fine en 1931, kun malgrandaj revizioj, kiel Des Tieres Fall.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Imhoff, Gérard. 1990. "Utopie et modernité". Cahiers d'études germaniques 19. 192-193.

Vidu ankaŭ redakti