Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Siro Kingsley William Amis (fakte Kingley Amis, n. 16-an de aprilo 1922 en Londono; m. 22-an de oktobro 1995 samloke) estis angla verkisto kaj poeto.

Kingsley Amis
Persona informo
Kingsley Amis
Naskonomo Kingsley William Amis
Naskiĝo 16-an de aprilo 1922 (1922-04-16)
en Clapham Common
Morto 22-an de oktobro 1995 (1995-10-22) (73-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St John's College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro William Robert Amis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rosa Annie Lucas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elizabeth Jane Howard (en) Traduki (1965–)
Hilary Bardwell (en) Traduki (1948–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Martin Amis
 ( Hilary Bardwell (en) Traduki)
Philip Amis (en) Traduki
 ( Hilary Bardwell (en) Traduki)
Sally Amis (en) Traduki
 ( Hilary Bardwell (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto
verkisto
ĵurnalisto
scenaristo
aŭtobiografo
literaturkritikisto
novelisto
romanisto
poeto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco, prozo kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1947– vd
Verkado
Verkoj Lucky Jim ❦
The Old Devils vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kingsley Amis studis anglistikon en Universitato de Oksfordo kaj post servo en la armeo li instruis ekde 1949 ĝis 1961 en diversaj universitatoj en Anglio, Kimrio, Usono.

Amis estis junaĝe ano de la komunista Partio, apartenis al la t.n. Angry young men.

Lia unua romano estis Lucky Jim (feliĉa Jim, 1954, filmo 1957), kies komika heroo iĝis nocio en la Anglio de la 1950-aj jaroj. La malheroo Jim Dixon reprezentis novan socitavolon, kies membroj aliĝis per stipendioj el la suba-meza aŭ suba socitavolo, sed ili asertis, ke ĉiun komfortan pozicion okupas la nobel-devenuloj.

Kiel poeto, li estis grava ano de la grupo The Movement, kiu aperis en 1956 per la antologio New Lines.

Post la hungara revolucio de 1956, li seniluziiĝis pri stalinismo-komunismo kaj iĝis antikomunisto kaj eĉ konservativo.

Li verkis post la morto de Fleming la serion pri James Bond (1968).

Pliaj verkoj

redakti
  • That Uncertain Feeling (1955) – filmigita sub titolo Only Two Can Play (1962)
  • I Like It Here (1958) - laŭ efiko de vizito en Portugalio
  • One Fat Englishman (1963) - laŭ spertoj de instruado en Usono
  • Take a Girl Like You (1960)
  • The Anti-Death League (1966)
  • I Want It Now (1968)
  • The Green Man (1969)
  • Girl, 20 (1971)
  • Jake's Thing (1979)
  • The Old Devils socikritika romano - li ricevis pro tio en 1986 la premion Booker Prize

Kingsley Amis estis edziĝinta inter 1965 kaj 1983 kun la verkistino Elizabeth Jane Howard. Li estas patro de sukcesa verkisto Martin Amis. Li iĝis siro en 1990.