La suna dio reprezentas la Sunon aŭ karakterizojn de ĝi, kiel povas esti la sunradioj. En la mitologio de multaj kulturoj la suno estis diaĵo; ĝi estis kultata laŭlonge de la Historio en multaj civilizoj, kiaj la egipta, la meksika, la inkaa, la ĉina, la japana, la greka aŭ en religioj kiaj hinduismo. Estas konsiderate ke la kultado al la suno povis esti la origino de la henoteismo kaj poste de la unudiismo.

La reĝino Nefertari kun Horuso, unu el la sunaj dioj en egipta mitologio.
Reo en sia sunŝipo.
En la centro la suna dio Helio, veturante ĉaron tiratan de kvar ĉevaloj kaj ĉirkaŭita de la zodiako. De mozaika planko en sinagogo en Beit Alfa, Israelo.

Laŭ la sekso atribuita al la propra di(in)o, la suno mem ricevas la saman gramatikan genron, kiel socia sekso. Foje en la sama lingvokulturo, la ĉiela objekto havas diversajn kaj malsamajn nomojn, ies gramatika genro estas masklaj kaj alies ina.

Ekzemple, en la hebrea la gramatika genro de la nomo suno, Ŝemeŝ, estas kaj maskla kaj ina. Tiu estas unu el la malmultaj ekzemploj de ambaŭsekseco en la lingvo.

Suna ŝipo

redakti

Suna ŝipo estas mitologia reprezento de la suno stiranta ŝipon.

  • En la Neolitiko la petroglifoj elmontras en kelkaj kazoj, eblajn sunŝipojn.
  • La petroglifoj nordiaj de la Bronzepoko inkluzivas ŝipojn en malsamaj konstelacioj.
  • La ŝipo de Ĥufu (Keopso) el 43,6 metroj longe, estis malkovrita en la komplekso de la Granda Piramido de Gizo kaj oni kredas ke ĝi estis konstruita je la jaro 2500 a. K., ekzemplo pri la simbolismo kaj graveco de la sunŝipo por transiro al la postmorto.
  • Multaj egiptaj gedioj estas konsiderataj sunaj dioj, kiaj Reo kaj Horuso, kiuj estas bildigitaj stirante sunŝipon.
  • La ĉiela disko de Nebra ankaŭ povus montri sunŝipon.[1]

Suna ĉaro

redakti
 
La suna ĉaro de Trundholm estas grava parto de la nordia mitologio.

La suna ĉaro estas alia reprezentaĵo mitologia, kiel la suna ŝipo, sed pli ĵusa, ĉar ĝia origino eble venas ekde la hindeŭropa ekspansiiĝo, post inventado de la ĉaro en la dua jarmilo a.K.

  • La sunĉaro de Trundholm, nordia dio.
  • En Grekio, Helios stiras ĉaron[2] kaj ankaŭ Faetono.[3]
  • La Sol Invictus estis reprezentita en kvadrigo en la reverso de romia monero.[4]
  • Elija supreniras ĉielen per fajroĉaro.[5]
  • Surjo estas veda dio kiu reprezentas la sunon en la hinduisma diaro kaj estas bildigata starante ĉaron kun sep ĉevaloj.

Apolono iĝis identigita kun la dio Helios, kvankam Helio estis titano kaj Apolono apartenis al la Olimpanoj. La plej frua mencio de tiu identigo aperas en la restoj de la teatraĵo de Eŭripido, Faetono, en parolado ĉe la fino en kiu la patrino de Faetono lamentas ke Helio detruis ŝian infanon, kaj ke viroj prave nomas lin Apollon ("detruanto"). Malgraŭ tiu identigo, Apolono neniam estis fakte priskribita de grekaj poetoj kiel drivanto de la ĉaro de la suno, kvankam ĝi estis ofta praktiko inter latinaj poetoj. Tial, Helio daŭre estas konata kiel la "Dio de la Suno" - tiu kiu propulsas la ĉaron de la suno trans la ĉielon ĉiutage.

Elstaraj ekzemploj

redakti

Afriko

redakti

Ameriko

redakti
  • Inti (aŭ Intio) - laŭ la inkaa mitologio estis en la mitologio de la Inkaoj la Dio de la suno kaj de la ĉielarkoj. Ĝi estis prezentita kiel ora disko kun homa vizaĝo. La regantaj inkaoj estis taksataj kiel vivantaj reenkarniĝoj de Inti.
  • Malina - laŭ la inuita mitologio
  • Virakoĉa - estas anda dio de kreado, kiu estis adorita de ĉiuj popoloj de la andaj kulturoj antaŭ la alveno de la hispanoj. Ofte oni kunfandas ĝin kun la mondkreinto Paĉamkamak (Pachacámac) kaj nomas ĝin Paĉakamak Virakoĉa, sed tion ne faris la inkaoj. Unu legendo rakontas, ke kun sia edzino Mama Kuĉa (marpatrino) li havis filon, Inti (suno), kaj filinon, Mama Kila (luno).

Okcidenta Azio

redakti
  • Mihr - estas la diaĵo de la ĉiela lumo kaj la dio de Vero en antikva armena mitologio.
  • Mitrao - estas genio en la mazdaismo, iĝinta ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. la dio de misterreligio, kiu forte rivalis kun kristanismo. Mitrao estis kultita kiel la plejalta dio de la antikva irana panteono, laŭ la persa mitologio figuro interligita kun la suna kulto. Pri lia kulto en la misterreligio vidu Mitraismo
  • Moloĥo - estas nomo jen de dio jen de aparta tipo de ofero historie asociita la la fajro. Moloĥo estis historie asociita kun kulturoj de la tuta Proksima Oriento, inter kiuj Hebreoj, Kanaananoj, Fenicoj kaj aliaj najbaraj proksimaj kulturoj.
  • Siduri - estas rolulo en la Epopeo pri Gilgameŝ. Ŝi estas "distilino", nome saĝa diino asocia kun fermentado. Ŝia hejmo estas la suno.
  • Vahagn - estis dio adorita de antaŭ-kristanaj armenoj. Iom da tempo dum lia ekzisto, li formis triunuon kun Aramazd kaj Anahit. Vahagno estis identigita kun la greka dio Heraklo. Li ankaŭ estis sundio, rivalo de Baal-ŝamino kaj Miro.
  • Ŝamaŝ - (Utu por la sumeranoj kaj Tamuzi por la babilonanoj) estis la dio de la suno kaj la justeco en la mezopotamia mitologio. Lia ĉefa kultejo troviĝis en la urbo Sippar. Li estis loka dio babilona (sub aliaj nomoj Marduk aŭ Merodak) estis altigita je supera dio [6]. Li estis reprezentita per sundisko okpinta aŭ per vira bildo el kies ŝultroj fontis flamoj. Nergalo estas konsiderata kiel la malbona aspekto de la sundio Utu.
  • Ŝepeŝ - laŭ la kanaana mitologio
  • La Jezidoj preĝas alfrontante la sunon, ĉar ili kredas sunlumon esti emanaĵo de Dio kaj ke la mondo estis kreita per lumo.

Orienta Azio

redakti

Antikva Egipto

redakti
  • Amon-Reo - laŭ la egipta mitologio, Du dioj, kunigitaj al unueco pro identigo de la loka teba dieco Amono kun la dio de suno Reo. Amon-Reo estis la plej grandega dio de la epoko de Nova Reĝolando.
  • Atono - estas dio de antikva Egiptio. La dio Atono estas la ronda disko de la suno, la viviga forto de la suno.
  • Atumo - estas grava diaĵo en la egipta mitologio, kies kulto centriĝis en la urbo Heliopolo. En la Nova Regno, la mito de Atumo intermiksiĝis kun tiu de la dio Reo (Ra), kiu ankaŭ konsideriĝis suna dio, kaj la du identecoj miksiĝis en diaĵo nomata Atum-Ra (Atumo-Reo). Sed Reo konsideriĝis esti la suno entute, dum Atumo ricevis la rolon simboligi la vesperan sunon ĉe sunsubiro (kaj do bildiĝis kiel maljuna viro, apogiĝanta sur bastono), kaj la plia diaĵo Ĥepera vidiĝis la suno ĉe sunleviĝo [7]
  • Bastet - en la egipta mitologio, estas la diino de la muziko, de la ĝojo kaj la patrineco.
  • Horaĥti - "Horuso de la Du Horizontoj", estis la personigo de la matena suno en la egipta mitologio [8]
  • Horuso - estas la greka nomo de dio de la egipta mitologio. Li estis filo de Iziso kaj Oziriso. reprezentita ikonografie kun kapo de aglo kronita per la sundisko. La Malnovaj Egiptoj kultis Horuson kiel la dio kun luna okulo kaj suna okulo.
  • Montu - estas suna kaj milita dio en la egipta mitologio konata greklingve kiel Month kaj asociita pro sinkretismo al la helena dio Apolo [9]. Komence temis pri suna dio, sed pli malfrue, dum la epoko de la Meza Imperio de Egiptio, estis konsiderata dio de la milito kaj tiu, kiu donis protekton al la faraono dum la bataloj.
  • Nefertumo - Laŭ la egipta mitologio, ĉar Atumo estis sola diaĵo, Nefertumo reprezentis la matenan sunleviĝon. Inter la titoloj de Nefertumo estis "Li kiu estas bela" kaj "Nimfeo de la suno"
  • Ptaho - estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio. Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorata kiel lia enkarniĝo. La dio Ptah povis korespondi kun la sundiaĵoj Reo aŭ Aton dum la Amarna periodo, kie li enkarnigis la dian esencon per kiu la sundio estis nutrita por ekesti.
  • Reo - estis dio de la suno. Li rulis sunon trans la ĉielo, tiel kiel skarabo rodas kuglon de sterko. Reo renaskiĝis tagiĝe, maturiĝis dum mezo de la tago kaj mortis nokte. Li estis identigata kun Amono kaj nominata Amon-Reo [10] [11]

Heleno-Romio

redakti

Norda Eŭropo

redakti

Referencoj

redakti
  1. Disco de Nebra. Arkivita el la originalo je 2006-02-11. Alirita 2015-09-15 .
  2. Helios, theoi.com
  3. Helios & Phaethon, thanasis.com
  4. Monero
  5. Biblio, Reĝoj 2:1-17
  6. Historia Universal 2. La Antigüedad: Egipto y Oriente Medio ISBN 9972-752-72-0 pág. 129
  7. Dictionary of Deities and Demons in the Bible 2nd edition, 1999, p. 123 angle
  8. W. Helck, E. Otto: Kleines Lexikon der Ägyptologie. Wiesbaden 1999, S. 116. germane
  9. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8
  10. Merriam-Webster's Collegiate Dictionary, Eleventh Edition. Merriam-Webster, 2007. p. 1023
  11. The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, George Hart ISBN 0-415-34495-6