Trimurtio

la triopo de la tri hinduaj dioj Brahmao, Viŝnuo, kaj Ŝivo, kiuj personigas la kosmaj procezoj de kreado, konservado, kaj detruado; estiĝis je la post-Veda epoko kiel sintezo de ortodoksa brahmoismo kun Ŝivismo, Viŝnuismo, ktp.

Trimurtio (sanskrite त्रिमूर्ति, Trimūrti, tri formojtri korpoj) estas koncepto en la hinduisma mitologio, kiu priskribas la tri ĉefajn diajn principojn[1][2][3][4] en la formo de la dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao, nome la tri dioj plej gravaj de la hinduisma mitologio, kiuj kunmetite reprezentas la Brahman, kiu esprimas la plej altan estadon. Ĉi tiuj dioj reprezentas personige respektive la ciklojn de la kreado, la konservado kaj la detruado de la kosmo.[5][6] En kelkaj prezentadoj la roloj povas esti dividite alimaniere. Tamen la normala distribuo estas la jena:

  • Brahmao, la kvarkapa dio kiu zorgas pri la kreado de la universo. Ne konfuzenda kun Brahman (nome nepersona dieco).
  • Viŝnuo, la kvarbraka dio, kiu konservas la universon.
  • Ŝivao, la sovaĝa dio, kiu detruas la universon en la fino de la mondo.
Trimurtio
Trimurti1940s.jpg
Informoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Trimurti de la tri dioj de hinduismo. De dekstre maldekstren: Ŝivao, Viŝnu kaj Bramo en la Alora-Kavernoj
Ŝivao kaj Parvatio, Viŝnu kaj Lakŝmi kaj Bramo kaj Sarasvati sidas sur Lotuso (1770)
La Hindua Triunuo - Bramo, Sivao, Vishnu - Hoysaleswara templo

Tamen en la nuntempa Barato oni ne atribuas trascendecon al tiuj tri dioj kiel triopo. La majoritato de hinduistoj adoras la diojn komponitan de Ramo, Kriŝno aŭ Devi.

Nomo en sanskritoRedakti

  • trimūrti, en la sistemo IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo).
  • त्रिमूर्ति, en la skribmaniero devanagari de sanskrito.
  • Prononco:
    • /trímurti/ en sanskrito[7]
    • /trimúrti/ en kelkaj nuntempmaj lingvoj de Barato (kiel la bengala, la hindia, la marata aŭ la palia).
  • Etimologio: ‘tri korpoj’, estante tri: ‘tri’, kaj murti: ‘solida korpo, korpigaĵo korpigo, manifestado, enkarnigo, personigo’.[7]

DevenoRedakti

En la veda mitologio (antaŭa al la hinduisma) la tri dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao aŭ tute ne ekzistis aŭ ne havis gravon: en la Rigvedo (nome unua skribaĵo de Hindio, de la mezo de la 2-a jarmilo a.n.e.) oni mencias alian trion de ĉefaj dioj, sed ili ne ricevis la nomon de «trimurti»:

 
Templo de Brahmao en Puŝkar.
  • Indro (heroa reĝo de la devaoj),
  • Agnio (fajrodio), kaj
  • Soma (dio de la Luno kaj de la droga trinkaĵo somo).

Alimaniere en la hinduisma fako Nirukta (Vedanga) de la gramatikisto Iaska, oni prezentas alian triopon de gravaj dioj de la Rigvedo nome la jenaj:

La unuaj aperoj de la vorto trimurtio troviĝas en Kumara-sambhava (2.4) de Kalidaso (ĉirkaŭ la jaro 500 d.n.e.), en caturvarga-cintāmaṇi (11.547) de Hemadri (1210-1274), kaj en la komentario rāmatāpanīya-upaniṣad (16) de la 11a al 16a jarcentoj).

La trimurtio konata aktuale (tiu de Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao) estas la purana, tiel nomita ĉar la prezentitaj dioj aperis por la unua fojo en la Puranoj (nome tekstoj verkitaj laŭlonge de la 1-a jarmilo d.n.e.). Fakte la individuaj nomigoj povas varii el partikularaj konsideroj. La legenda jogisto Datatreja estas ofte traktita ne nur kiel unu el la 24 avataroj de Viŝnuo, sed ankaŭ de Ŝivao kaj Brahmao same kiel en unusola trj-kapa korpo.[8]

Pro nekonataj tialoj, la koncepto de la trimurtio (kiel tri ĉefaj dioj) sukcesis inter la britaj orientalistoj (kiuj unue amplekse kontaktis ĝenerale kun la hindia kulturo) kaj pro tio ankaŭ en Okcidento, sed en Barato tiu tripo apenaŭ gravas. Fakte oni diras, ke la dio Brahmao mem havas nur unu templon en la tuta Barato, nome en Puŝkar.[9]

Trimurtiaj templojRedakti

 
La ĉefaj tri turoj de la templo de la 9a jarcento nome Prambanano, la plej granda Hinduisma temploloko en Indonezio.

Temploj dediĉitaj al la variaj versioj de Trimurtio povas esti vidataj tiom frue kiel ĝis la 6a jarcento a.n.e., kaj estas ankoraŭ kelkaj temploj en kiuj nuntempe Trimurtio estas aktive adorata.

Vidpunktoj ene de HinduismoRedakti

Ĝenerale oni povas diri, ke trimurtio havas malpli gravan rolon en la Hinduismo de ĵusaj jarcentoj ol en antikva Hindio.

Kristana influo, en kiu la diaĵo dividiĝas en sankta Triunuo, helpis al simila koncepto pri supozeble egala Triunuo ankaŭ en Hinduismo.

ŜivismoRedakti

 
Dancanta Ŝivao.

Ŝivaistoj subtenas, ke laŭ la Ŝivaisma Agama, Ŝivao plenumas kvin agojn - kreado, konservado, dissolvado, grackaŝado, kaj gracmontrado. Respektive, tiuj unuaj tri agoj estas asociaj kun Ŝivao kiel Sadĝojata (alinome Brahmao), Vamadeva (alinome Viŝnuo) kaj Aghora (Viŝnuo Rudra). Tiel, Brahmao, Viŝnuo kaj Rudra estas nur diaĵoj diferencaj el Ŝivao, sed anstataŭe formoj de Ŝivao. Kiel Brahmao/Sadĝojata, Ŝivao kreas. Kiel Viŝnuo/Vamadeva, Ŝivao konservas. Kiel Rudra/Aghora, li dissolvas. Tio stanras kontraste al la ideo ke Ŝivao estas la "Dio de detruado". Por Ŝivaistoj, Ŝivao estas Dio kaj plenumas ĉiujn agojn, el kiuj detruado estas nur unu el ili. Tiel, Trimurtio estas formo de Ŝivao mem por Ŝivaistoj. Ŝivaistoj kredas, ke Sinjoro Ŝivao estas la Supremo, kiu akceptas variajn kritikajn rolojn kaj ricevas proprajn nomojn kaj formojn, kaj ankaŭ staras transcende al tiuj.[10] Elstara klara ekzemplo de versio de Ŝivaistoj pri Trimurtio estas la skulptaĵo Trimurtia Sadaŝiva en la Elefantaj Kavoj en la insulo Garapuri.

ŜaktismoRedakti

La in-centrita Ŝaktidharma nomigo atribuas la gravajn rolojn de la tri formoj (Trimurtio) de la Suprema Diaĵo ne al virecaj dioj sed anstataŭe al virinaj diinoj: Mahasarasvati (kreintino), Mahalakŝmio (konservintino), kaj Mahakali (detruintino). Tiu ina versio de Trimurtio estas nomata Tridevi ("tri diinoj"). La viraj dioj (Brahmao, Viŝnuo, Ŝivao) estas tiel limigitaj al helpaj agentoj de la suprema ina Tridevi.

SmartismoRedakti

Smartismo estas nomigo de Hinduismo kiu metas emfazon al grupo de kvin dioj pli ol al ĝuste nur unusola dio.[11] La sistemo de "adorado al kvin formoj" (pañcāyatana pūjā), kiu estis popularigita de la filozofo de la 9a jarcento Śankarācārya inter ortodoksaj Brahminoj de la Smārta tradicio, alvokas la kvin diojn Ganeŝa, Viŝnuo, Brahmao, Devi kaj Ŝivao.[12][13] Śankarācārya poste aldonis Kartikeja al tiuj kvin, kio faras totalon de ses. Tiu reformita sistemo estis subtenita de Śankarācārya ĉefe por unuigi la ĉefajn diojn de la ses ĉefaj sektoj je egala statuso.[14] La monisma filozofio predikita de Śankarācārya ebligis elekti unu el tiuj kiel preferata ĉefa dio kaj samtemoe adori la aliajn kvar diaĵojn kiel diferencaj formoj de la sama ĉio-pova ĉie-esta Brahmo.

VaiŝnavismoRedakti

 
Murtio de Viŝnuo, la ĉefa dio adorata en Angkor Ŭat, Kamboĝo.

Spite la fakton ke Viŝnua Purana priskribas ke Viŝnuo manifestiĝas kiel Brahmao por krei kaj kiel Rudra (Ŝivao) por detrui,[15] Viŝnuvismo ĝenerale ne agnoskas la Trimurtian koncepton; anstataŭe, ili kredas, ke en la avataroj de Viŝnuo kiel Budho, Rama, Kriŝna, ktp. Ili kredas ankaŭ, ke kaj Ŝivao kaj Brahmao estas formoj de Viŝnuo. Por ekzemplo, la skolo Dvaita asertas, ke Viŝnuo sola estas la suprema Dio, kun Ŝivao kiel subulo, kaj interpretas la Puranojn diference. Por ekzemplo, Vijaĝindra Tîrtha, nome fakulo de Dvaita interpretas la 18 Puranojn diference. Li interpretas la Puranojn de la Viŝnuistoj kiel satva kaj la Puranojn de la Ŝivaistoj kiel tamasa kaj ke nur satvaj puranoj estas konsiderataj aŭtoritataj.[16]

SauramRedakti

La sekto Sauram kiu adoras Surja kiel la suprema personigo de la ĉefa dio kaj saguna brahman ne akceptas la Trimurtion ĉar ili kredas, ke Surja estas Dio. Pli fruaj formoj de Trimurtio foje inkludas Surja anstataŭ Brahmaon, aŭ kiel kvara adorendaĵo super la Trimurtio, el kiu la aliaj tri estas manifestaĵoj; Surja estas Brahmao en la mateno, Viŝnuo posttagmeze kaj Ŝivao vespere. Surja estas ankaŭ membro de la origina Veda Trimurtio, kiu inkludis Varunon kaj Vaĝu. Kelkaj Sauramanoj adoras ĉu Viŝnuon ĉu Brahmaon ĉu Ŝivaon kiel manifestaĵoj de Surja, aliaj adoras la Trimurtion kiel manifestaĵo de Surja, kaj aliaj ekskluzive adoras nur Surja.

NotojRedakti

  1. Grimes, John A. (1995). Ganapati: Song of the Self. SUNY Series in Religious Studies. Albany: State University of New York Press. ISBN 0-7914-2440-5.
  2. Jansen, Eva Rudy (2003). The Book of Hindu Imagery. Havelte, Holland: Binkey Kok Publications BV. ISBN 90-74597-07-6.
  3. Radhakrishnan, Sarvepalli (Eldonejo Chairman) (1956). The Cultural Heritage of India. Calcutta: The Ramakrishna Mission Institute of Culture.
  4. Winternitz, Maurice (1972). History of Indian Literature. New Delhi: Oriental Books Reprint Corporation.
  5. Por citaĵoj kaj difinoj de trimurti vidu Matchett, Freda. I real all the three deities are avatar of Shiva. The Brahma is "Swetamber" (one who wears white clothes), Maha Vishnu is "Pitamber" (one who wears yellow/red/orange clothes) and the Shiva is "Digamber/Vaagamber" (one who doesn't wears any cloth, only the skin of tiger). "The Purāṇas", en: Flood (2003), p. 139.
  6. Por Trimurtia sistemo havante Brahmao kiel kreanto, Viŝnuo kiel konservanto, kaj Ŝivao kiel detruanto. vidu Zimmer (1972) p. 124.
  7. 7,0 7,1 7,2 Vidu radikon –mūrti, kiu troviĝas en la linio 22a de la unua kolumno de la p. 460 Arkivigite je 2020-04-11 per la retarkivo Wayback Machine en la vortaro Sanskrit-English Dictionary de la brita sanskritologo Monier Monier-Williams (1819-1899).
  8. Mhatre, Sandeep. "Datta Sampradaay and Their Vital Role". Swami Samarth temple. Arkivita el la originalo la 4an de marto 2016. Alirita la 11an de aprilo 2020.
  9. «Temple Profile: Mandir Shri Brahma Ji». Rajasthan Devasthan (en angla). Konsultita la 11an de aprilo 2020.
  10. "How can the god of destruction be the Supreme?". Shaivam. Arkivita el la originalo la 26an de septembro 2006. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  11. Flood (1996), p. 17.
  12. Datigo de pañcāyatana pūjā kaj ties konekto kun Smārta Brahminoj estas el Courtright, p. 163.
  13. Por adorado de la kvin formoj kiel centra por Smarta praktiko vidu: Flood (1996), p. 113.
  14. Grimes, p. 162.
  15. Flood, Gavin, An Introduction to Hinduism, Cambridge University Press, p. 111, (ISBN 0-521-43878-0), https://archive.org/details/introductiontohi0000floo/page/111 
  16. Sharma, B. N. Krishnamurti. (2000) A history of the Dvaita school of Vedānta and its literature: from the earliest beginnings to our own times. Motilal Banarsidass Publishers, p. 412. ISBN 81-208-1575-0.

BibliografioRedakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trimurti en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trimurti en la angla Vikipedio.