Kriŝno

hindua dio; avataro de Viŝnuo
(Alidirektita el Kriŝna)

Kriŝno (sanskrite कृष्ण, Kṛṣṇa) estas, laŭ hinduismo, unu el la avataroj de la dio Viŝnuo.

Kriŝno
hindua dio • legenda figuro • character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Religio hinduismo
Ekipita per hairstyle accessory, Dhoti
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Okupo cattle rancher • muzikinstrumentisto • filozofo • religiestro
Patro Vasudeva
Patrino Devaki
Gefratoj Subhadra • Balarama
Edzo/Edzino Rukmini • Rohini • Kalindi • Mitravinda • Nagnajiti • Bhadra • Lakshmana • Satyabhama • Jambavati • Lalita
Infanoj Pradyumna • Samba
vdr
Kriŝno ludanta fluton.

La Vorto kṛṣṇa signifas "la malhela", tial li estas ĉiam bildigita teorie malhelblua, kiel vespera ĉielo; sed ĉar en Hindio rasisma antaŭjuĝo favora al blankhaŭtuloj daŭre trapenetras, tiu "malhelbluo" ofte estas tre pala. La fluto estas tiu, per kiu Li ravas la animojn per mistika ravemo de universala Dio.

Vivo de Kriŝno redakti

Laŭ la tradicio Kriŝno naskiĝis Mathura kaj lia patro Vasudevo portis lin tuj post lia naskiĝo al Vrindavan, nuntempa prononco de tiu loko sonas kiel Brindaban. La meza 'a' estas apenaŭ aŭdebla.

  • Anekdotoj de lia infaneco:
  • La gepatroj de Kriŝno

Kriŝno naskiĝis kiel filo de Devakio, sed ĉar Devakio sciis pri la dieco de li, ĝi ne havis tute patrinajn sentojn por li. Do post la portado de Vasudevo de Kriŝno al la domo de Nanda Maharaĝo kaj Jasoda, Kriŝno pasigis preskaŭ sian tutan junecon kun ili. Do Nanda kaj Jasoda havas sole gepatrajn sentojn por Kriŝno kaj ne povis akcepti lian diecon, ankaŭ ne post ili rigardas la miregajn ludojn Lila de li kaj ankaŭ ne Udavo povis persvadi ilin ke li ja vere estas la superanimo en ĉio kaj ĉiu.

  • La gefratoj de Kriŝno

Kriŝno estis la oka filo de Devakio kiel antaŭdirita de voĉo el la ĉielo en la ĉeesto de lia onklo Kanso. Kanso mortigis la sep verajn pliaĝajn fratojn de Kriŝno plejofte post la naskiĝo. BalaramoBalramo estas rigardata kiel frato de Kriŝno kvankam lia patrino estas Rohini. Subadra estis la fratino de Kriŝno kaj ŝi edziĝis kun Arĝuno al kiu Kriŝno parolis la Bagavadgito.

  • La edzinoj de Kriŝno

Li edziĝis kun dek ses mil inoj en unu muhurto (ĉirkaŭ kvar aŭ tri horoj).

  • La idoj de Kriŝno

De ĉiuj edzinoj ili havis dek filojn kaj unu filino. Preskaŭ ĉiuj mortis ĉar ili estis malbenitaj de sanktuloj kaj komencis batali kontraŭ la propraj familianoj.

  • La sanktaj nomoj de Kriŝno
  • Liaj amoj kun la bovinpaŝtistinoj aŭ Gopio kaj kun Radao. La plej grava nepre estas la Ras-Lila ,

la nokto de la plena lumo en kiu li vokis la gopioj kun sia fluto kaj pasis la nokton kun ili. la signifo de ras estas suko kaj post tro longa pensado tiu vekas pornografiajn asociojn. Tamen oni notu ke je tiu tempo li eĉ ne estis dek jaraĝa.

Dieca aspekto de Kriŝno kaj kulto:

Aspektoj de Kriŝno estas:

  • Kriŝno la bov-paŝtisto, nomata ankaŭ Gopal

(signifas gvidanto de la bovoj/sentoj) , Govind (ĝojo de la bovoj/sentoj).

  • Oni notu ke nun unu el la plej fama de

la novaj temploj en Vrindavan estas la Kriŝno-Balarama Templo de ISKCON, konstruita je la vivtempo de Lia Dia Graco 108 Ŝri Ŝrimad Bhakti Vedanta Svami Ĉefhindreĝo plej bone konata sub la nomo Prabhupad.

  • Kriŝno kiel centro de dediĉo (Hari), ĉiel alloga, la flutisto.

La eco ĉiel alloga estas enhavo de la vorto (Kriŝno). (Hari) signifas forprenanto.

  • Kriŝno infana, nomata GopaalGopaala; multaj barataj fabeloj rakontas pri lia infanaĝo en arbaro.
  • Enkarniĝo lia kiel dia instruanto, guruo.

En "okcidentaj" regionoj tempe populariĝis Kriŝna movado, precipe en la jaroj ĉirkaŭ 1968, kiu celis disvastigi la filozofion de Ĉajtanjo Mahaprabuo. Tre konata ĝi iĝis per la kanto My sweet Lord (mia dolĉa sinjoro) de George Harrison, regata de la rekantaĵo "Hare Kriŝna".

Kriŝnismo redakti

Bala Kriŝno (sanskrito: बाल-कृष्ण bālakṛṣṇa, laŭvorte "infano Kriŝno") foje tradukita al "Dia Infano Kriŝno", historie estas unu el la fruaj kultadaj formoj en Kriŝnismo kaj elemento de la historio de Kriŝna adorado en antikva tempo.

Vidu ankaŭ redakti