Sanktaj nomoj de dio estas tre grava parto de la kredosistemo en la diversaj viŝnuismaj au vajŝnavaj kredosistemoj.

En la gaudija vajŝanavismo la nomoj por Kriŝno estas la plej gravaj. Grava esenco de tiu kredo estas jena fama eldiraĵo kiu devenas el unu de la hinduaj puranoj :

" harer nama harer nama harer nama eva kevalam kalau nastyeva nastyeva nastyeva gatir anyatah"

" la nomoj de hari, la nomoj de hari, la nomoj de hari, certe nur ili en tiu tempo ne estas certe ne estas certe ne estas certe celo alia "

En la moderna okcidenta ISKCON-a gaudija vajŝnavismo oni propagandis

" chant Hare Krishna and be happy " " ripetu Hare Kriŝno kaj estu feliĉa"


kun gluaĵoj kiuj havis la ridantan vizaĝon de Ĵagannath.

La nomoj de Kriŝnoj estas multaj kaj mi pensas ke la plej multe uzata estas pli ol cent. Oni faris Kirtan-on sole per ripetado de tiuj nomoj kaj ĉefe la nomoj indikas specialan ludon aŭ okazon en la vivo de Kriŝno.

kelkaj ekzemploj estas : Kanha infaneca simpligado de Kriŝno;Giridhari...portanto de la monto ; ankaŭ nomo de fama bharatia esperantisto Radha Raman...plezuriganto de Ŝrimati Radhika;tiu indikas la Ram en la mahamantro;Nanda nandana ... filo aŭ ĝojo de lia patro Nanda ;Jadav ... ano de la jadu-a dinastio Madan Mohan...konfuziganto de la dio de amo;Navanita Ĉor...ŝtelanto de la butero;Ras Bihari... Ludanto en la Ras-Lila;Gopiĵana Vastra Hari...ŝtelanto de la vestaĵoj de la gopi-oj