Horaĥti
egipta dio
Horaĥti aŭ Hor-Aĥti, "Horuso de la Du Horizontoj", estis la personigo de la matena suno en la egipta mitologio[1].
Horaĥti | ||||
---|---|---|---|---|
egipta dio | ||||
Karakterizaĵoj | ||||
Sekso | vira | |||
En hieroglifoj |
| |||
Transskribo | Ḥrw-3ḫtj | |||
Kulto | ||||
Horaĥti estis reprezentita kiel falko kronita kun la sundisko kaj kun kobro ĉe la frunto (Uaĝet)[2]. En la mitologio, li estis Reo Hor-Aĥti, "Sinjoro de Dendero", kvankam poste li perdis la superecon favore al Hatoro. Komence li respondecis pri la Kampoj de Junkoj de la Duato, kiuj poste dependis de Oziriso. Li estis la filo de Serket[3].