Dendero

vilaĝo en Egiptio

Dendero, malgranda urbo en Egiptio, troviĝas 60 km norde de Luksoro ĉe la okcidenta bordo de Nilo kontraŭ la provincia urbeto Kena. Tie vizitantoj trovos la Templon de Hathoro, neniam finitan, sed bone konservitan[1][2][3].

Dendero
arkeologia lokoEgipta templovilaĝo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 53 109  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 9′ N, 32° 40′ O (mapo)26.14219432.669722Koordinatoj: 26° 9′ N, 32° 40′ O (mapo) [+]
Alto 81 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dendero (Egiptio)
Dendero (Egiptio)
DEC
Dendero
Dendero
Situo de Dendero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dendera [+]
vdr

Orientita al Nilo, la Templo de Hathoro sekvas tipan planon de aliaj temploj el la grek-romia periodo. Ĝi estas dediĉita al la diino Hathoro kaj ŝia mitologio pri ŝia edzo, Horuso de Edfo. La konstruo de la aktuala templo komenciĝis antaŭ la regnado de Ptolemeo la 8-a Eŭergeto la 2-a, kies nomo troviĝas en la kriptoj, daŭris dum la ptolemeaj reĝoj kaj estis kompletigita dum romiaj tempoj.

La enirejo de la templa komplekso estas enorma romia pordego. Interne de ĝi estas malgranda sed komplika reliefa cizelaĵo de Beso, la malbela eta duondio. La irvojo al la templo estas inter du romiaj fontanoj kaj finiĝis ĉe la enorma enira pordego. La enfermaj muroj estas el kot-brikoj kaj datiĝas de la romia epoko. Interne de la muroj estas la templo, du naskejoj, kopta baziliko, kuracejo, sakrala lago, kaj templo al Izisa.

La ĉefa templo havas imponan fasadon, konstruitan kiel malalta ŝirmmuro, dividitan per ses masivaj Hathor-kapaj kolumnoj kaj enorma kurba kornico kun flugila sundisko super la enirejo. La plafono de la unua hipostilo estas speciale interesa, dividita en sep bendojn de bone konservitaj astronomiaj figuroj, prezentantaj la diinon Nuto, grifojn, flugilajn sundiskojn, kaj la romiajn zodiakajn signojn.

Sur la tegmento estas ĉambraro, konata kiel la ozirisa ĉambraro. La muroj de la unua ĉambro prezentas vidaĵojn de la entombaĵoj de Oziriso, inkluzive liaj kanopoj. Kaj ĉe la plafono Nuto estas denove prezentata kun aliaj astronomiaj figuroj. Ĉe la alia duono de la plafono estas gipsa kopio de la fama Dendera Zodiako, kies originalo nun estas en la Luvro en Parizo.

Dekstre estas du naskejoj kaj inter ili estas la restaĵoj de kopta baziliko, kiu datiĝas de la kvina jarcento p.K. Apud la ruiniĝinta preĝejo estas la kotbrika restaĵo de kuracejo. Ĝi havis benkojn ĉe siaj flankoj, kie la malsanuloj ripozadis, atendante ke la pastroj faru kuracojn. Ortangula sakrala lago estas ĉe la sud-okcidenta angulo de la templa korto. Malantaŭ la templo estas Izisejo, malgranda templo dediĉita al la diino Izisa. La ekstera malantaŭa muro de la Hathora templo estas rimarkinda. Reliefoj prezentas la reĝajn figurojn de Kleopatra la 7-a kun ŝia filo Ptolemeo la 15-a.

Referencoj redakti