Robert Merle

Robert MERLE (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1908, mortis la 28-an de marto 2004) estis franca verkisto.

Robert Merle
Robert Merle (1964).JPG
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1908 (1908-08-29)
en Tebesa, Flag of France (1794–1815, 1830–1958).svg Franca Alĝerio
Morto 27-an de marto 2004 (2004-03-27) (95-jara)
en Grosrouvre, Yvelines, Flag of France.svg Francio
Mortis pro korinfarkto [#]
Etno Francoj [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand [#]
Familio
Infanoj Pierre Merle [#]
Profesio
Okupo tradukisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto • biografo • dramaturgoinstruisto [#]
Aktiva dum 1949– [#]
Verkado
Verkoj Week-end at Zuydcoote [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Merle naskiĝis en Tébessa, Alĝerio. Li studis anglistikon kaj filozofion, laboris en Alĝerio, Francio kaj Usono.

Literaturan famon li atingis pro sia romano Week-end à Zuydcoote, kiu en la jaro 1949 gajnis la renoman Prix Goncourt. Li ĉefe estas konata por la serio Fortune de France, kiu enkalkulas dektri volumojn. Krome tiuj historiaj romanoj, lian verkaron karakterizas sciencfikcio, ofte kun socikritika fono.

Robert Merle mortis en sia domo apud Parizo.

Listo de verkojRedakti

  • Week-end à Zuydcoote (Semajnfino en Zuydcoote, romano, 1949)
  • La mort est mon métier (Morto estas mia metio, romano, 1952)
  • L'Île (La insulo, romano, 1962)
  • Un animal doué de raison (Besto dotita de racio, romano, 1967)
  • Derrière la vitre (Malantaŭ la vitro, romano, 1970)
  • Malevil (Malevil, romano, 1972, eksterordinara sperto post atombomba milito detruiĝinte preskaŭ ĉiun vivon)
  • Les Hommes protégés (La protektataj viroj, romano, 1974)
  • Madrapour (Madrapur, romano, 1976, metafizika simbolo de la homa kondiĉo kaj vivo)

En la serio Fortune de FranceRedakti

  • Fortune de France (1977)
  • En nos vertes années (1979)
  • Paris ma bonne ville (1980)
  • Le Prince que voilà (1982)
  • La Violente amour (1983)
  • La Pique du jour (1985)
  • La Volte des vertugadins (1991)
  • L'Enfant-Roi (1993)
  • Les Roses de la vie (1995)
  • Le Lys et la Pourpre (1997)
  • La Gloire et les Périls (1999)
  • Complots et cabales (2001)
  • Le Glaive et les Amours (2003)

Eksteraj ligilojRedakti