Tebesa aŭ Tébessa (Berbere: Tbessa aŭ Tibesti, arabe تبسة), estas la ĉefurbo de la Provinco Tebesa, en la regiono Ŝaŭi de Alĝerio, 20 kilometrojn okcidente el la landlimo kun Tunizio. Proksime estas ankaŭ minejo el fosfato. La urbo estas fama pro la tradiciaj alĝeriaj tapiŝoj en la regiono, kaj estas hejmo de ĉirkaŭ 634,332 personoj (en 2007). Proksime estas la arkeologia loko de Bir el Ater.
- Arko de Karakalo, romia triumfarko (214 p.K.).
- Romia teatro.
- Templo de Minerva (komenco de 3a jarcento p.K.),kun muroj ornamitaj per mozaikoj.
- Amfiteatro (4a jarcento p.K.)
- Restaĵoj de baziliko de Sankta Krispino (4a jarcento p.K.), unu el la plej grandaj en Afriko. Ĝi havas kapelojn, baptujon, katakombojn kaj ĝardenojn.
- Bizancaj muregoj (6a jarcento), populare konataj kiel "Muregoj de Salomono" kaj flankigitaj de dektri kvadrataj turoj.
- Arkeologia muzeo.
- Stein (M.) (eld.) Manichaica Latina 3.1. Codex Thevestinus (Papyrologica Coloniensia volume 27/3.1.) Paderborn, Munich, Vienna and Zurich: Ferdinand Schöningh, 2004, Pp. xx + 328; Stein (M.) (ed.) Manichaica Latina 3.2. Codex Thevestinus (Papyrologica Coloniensia volume 27/3.2.) Paderborn, Munich, Vienna and Zurich: Ferdinand Schöningh, 2006, Pp. vi + 81, ills.