Endre Dudich

hungara geologo, geokemiisto, sciencisto kaj esperantisto

Endre DUDICH, (pron. dudiĉ) naskiĝis la 27-an de januaro 1934 en Budapeŝto, mortis 3-an de novembro 2016 en Budapeŝto, li estis hungara geologo, geokemiisto, sciencisto, esperantisto.

Endre Dudich
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1934 (1934-01-27)
en Budapeŝto
Morto 3-an de novembro 2016 (2016-11-03) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Endre Dudich
Patrino Mária Vendl
Okupo
Okupo geologoesperantisto
vdr

Lia patro estis universitata profesoro pri Zoologio. Lia patro estis Endre Dudich (zoologo), lia patrino estis mezlerneja instruistino de la hungara kaj franca lingvoj. Lia edzino mortis la 28-an de oktobro 2016.

Scienca agado redakti

Studoj redakti

Klasika gimnazio en Sopron kaj Budapest (1944-1952); naturscienca fakultato de ELTE (Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd), 1952-1961

Diplomoj redakti

Geologo (1956), biologio kaj kemio (1961), ELTE (Universitato Eötös Loránd), Budapeŝto

Titoloj redakti

Laborlokoj kaj postenoj redakti

  • Asistento en la Instituto pri Paleontologio de ELTE, 1956-1961
  • Geologo, poste laboratoriestro de Hungara Baŭksitesplora Entrepreno (BKV), 1961-1968
  • Grupestro, poste sekciestro (Dokumentado) de Hungara Geologia Instituto (MÁFI), 1968-1975
  • Konsilanto pri geologio de GEOMINCO S.A., 1970-972
  • Grupestro (Organika geokemio) de la Laboratorio pri Geokemio de Hungara Akademio de Sciencoj, kaj sindikata sekretario 1976-1980
  • Ĉefsekretario de INHIGEO, 1984-1989
  • Sekretario de IGCP (Internacia Programo pri Geologia Korelacio) de UNESKO kaj IUGS (Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj) en Parizo, Francio, 1986-1992
  • Oficejestro pri Eksteraj rilatoj de Hungara Geologia Instituto, 1992-1994
  • Invitita ekstera preleganto pri geologio de Okcidenthungaria Universitato Sopron, 1994-2004
  • Vicprezidanto de Hungaria Geologia Societo (MFT), 2000-2006

Sciencaj interesiĝoj kaj agadkampoj redakti

Distingoj redakti

  • honorinsigno de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio)
  • honora membro de Hungaria Geologia Societo,
  • honora membro de Hungara Societo pri Speleologio,
  • honora membro de Serba Geologia Societo,
  • honora membro de HUNGEOTOP (Pro Geologia Asocio de Seklerlando)
  • korespondanto de Aŭstria Geologia Instituto
  • eksterlanda vicprezidanto de Geologia Societo de Francio (1993)
  • prezidanto de AEGS (Asocio de Eŭropaj Geologiaj Societoj), 1993-1995
  • prezidanto de la Subkomisiono pri Geonomio de Hungara Akademio de Sciencoj. 1999-2005
  • Klebelsberg Medalo, 2003
  • medalo “Por la baŭitminado”, 2004
  • Honora prezidanto de la Geohistoria Sekcio de Hungara Geologia Societo 2005
  • Honora prezidanto de la Subkomisiono pri Geonomio de Hungara Scienca Akademio, 2005
  • Honora prezidanto de la Filozofia Diskutrondo, 2006
  • Ora diplomo de la budapeŝta universitato ELTE, 2007

Eksterlandaj esplorlaboroj[1] redakti

  • Irano (1972)
  • Kubo (1973, 1976, 1978)
  • Malio (1977)
  • Kanado (1981)
  • Vizitis entute 71 landojn sur 4 kontinentoj.

Lingvoj (krom la denaska hungara) redakti

Li okupiĝis pri entute 28 lingvoj:

  • angle, esperante, france, germane, hispane, itale, ruse : verkante, parolante kaj legante
  • bulgare, latine, pole, rumane : legante kaj parolante
  • 16 aliaj lingvoj (pli-malpli bone, helpe de vortaroj) nur pasive

Esperantista agado redakti

S-ro Endre Dudich esperantiĝis en 1962.

Esperantiaj funkcioj kaj distingoj redakti

  • vicprezidanto de la klubo Konkordo en Budapeŝto (dum la 1970-aj jaroj)
  • membro de la Geologia sekcio de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE)
  • membro de la Komisiono pri Scienca kaj faka aplikado de HEA, 1985
  • estrarano de HEA, 1986-1998
  • membro de ka komisiono pri Scienca kaj faka aplikado de UEA, 1987
  • kunlaboranto en la preparo de la Hungara-Esperanta Mezvortaro (pri la fakoj geologio, minado)
  • vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, 1994-1998
  • reprezentanto de HEA en la Civila Parlamento, 1998
  • organizinto de la Dua Danuba Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF-2) en Budapeŝto, 1998
  • vicprezidanto de HEA, 2004-2006
  • honora prezidanto de HEA, 2006
  • honora membro de UEA (Universala Esperanto Asocio), 2007
  • Zamenhof-memormedalo de la Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo (2008)

Verkoj redakti

Volumoj redakti

Artikoloj redakti

 
Kovrilpaĝo de Sciencaj Komunukaĵoj; 1985 marto
  1. Paleogeografio kaj paleobiologio de la ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto en la supra eoceno kaj malsupra oligoceno. - Scienca kaj Teknika Rondo 4, 51-54. Montevideo 1964
  2. Sulfurhavaj baŭksitoj de Hungario. Studo de la Darvastó kuŝejo (kun SIKLÓSI Lajosné.) - Kemio Internacia 1(2), 97-104. Montevideo 1965
  3. Geokemia priskribo kaj komparo de tri baŭksitkuŝejoj de Hungario laŭ mikro-elementoj ĉeestaj: Halimba-Szőc, Iszkaszentgyörgy, Fenyőfő. (Kun SIKLÓSI Lajosné.) - Kemio Internacia 3(3), 201-212. Montevideo 1967
  4. Apliko de la principo de biologia aktualismo al fosiliaj briozooj. - Geologio Internacia 1, 45-63. Prago 1968
  5. Paleogeografiaj kaj tektonikaj aspektoj de la aĝo de hungariaj baŭksitoj. (Kun KOMLÓSSY György) - Geologio Internacia 2, 29-43. Prago 1972
  6. Paleogeografiaj problemoj de la hungaria eoceno. - Geologio Internacia 3, 77-85. Varsovio 1976
  7. Baŭksito, la dua el la subteraj riĉaĵoj de Hungario.- Sciencaj Komunikaĵoj, 51-54. Budapest, julio 1976.
  8. Pri organika geokemio. - Sciencaj Komunikaĵoj, 61-62. Budapest, 1978 július
  9. Sediment-geologio de la eoceno en Bakony-montaro. - Sciencaj Komunikaĵoj, 29-32. Budapest, julio 1979
  10. Maroj en la Danuba baseno. - Prelegoj de la 18-a Somera Esperanto Universitato, 28-31. Gyula (Hungario) 1980
  11. La energio-krizo kiel stimulo de la scienca-teknika progreso. - SAEST, 5-13. České Budějovice 1982
  12. Geokemia karakterizo de la eocenaj formacioj de Bakony-montaro. - Geologio Internacia 4, 83-100. Varsovio 1982
  13. Kion faras Hungara Geologia Instituto? - Geologio Internacia, 5, 7-12. Budapest 1984
  14. Petrografiaj kaj geokemiaj studoj pri kelkaj suprakretaceaj kaj paleogenaj formacio de la fliŝo en Nord-orienta Hungario -Geologio Internacia 5, 107-127. Budapest 1984
  15. Antaŭparolo - Sciencaj Komunikaĵoj (tersciencoj), 1-2. Budapest, junio 1985
  16. Supereco" (Esperantigo de scienc-fikcia novelo de Arthur C. Clarke.) - Hungara Vivo 1986/3, 58-61. Budapest, 1986
  17. Fabeloj kaj faktoj pri tertremoj. - Hungara Vivo 1986/3, 104-107. Budapest 1986
  18. Geologia mapado komence de la spac-epoko. - Geologio Internacia 6, 61-63. Duŝanbo 1987
  19. La Internacia Programo pri Geologia Korelacio. - Geologio Internacia 8, 11-14. Pekino 1990
  20. Tersciencoj - ĉu krizo, aŭ novaj perspektivoj? - Scienca Revuo 170 (48/1), 29-33. Eschwege 1997
  21. La multlingveco en Eŭropo. - Debrecena Bulteno 102, 30-33. Debrecen 1997
  22. Tero sub akvo - akvo sub la tero en Hungario. - Scienca Revuo 2002/2, 57-64. Eschwege 2002
  23. La plej feliĉa tago de mia vivo. - Bazaro, E-lingva revuo, VIII/3 (30), 9, Kluĵo, Rumanio, aŭtuno 2004
  24. Ĉu la estonto estas en niaj manoj? - Hungara Fervojista Mondo, 484/4, 56-58, Budapest 2004
  25. Dek argumentoj kontraŭ kaj por esperanto. - Bazaro, IX/2 (33), 10-11, Kluĵo, Rumanio, 2005 somero
  26. 144 jaroj da espero. - Bazaro, IX/1 (33), 9, Kluĵo, Rumanio, 2005 somero
  27. Rekomendo al la esperanta-hungara traduko de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. - p. 5, Budapeŝto 2005
  28. Kantiko de la kreitaro. - Bazaro, IX/3 (34), 8, Kluĵo, Rumanio, 2005
  29. Tri ekzemploj de komuna danuba esplorprogramo de pluraj landoj. - Timişoara, 2005 nov.
  30. Anstataŭ antaŭparolo. - Nordhungaria Informo, Miskolc marto 2006
  31. Sklavoj, aŭ idoj de Tero ni estas? I-II-III. Nordhungaria Informo, Miskolc, aprilo, majo kaj junio de 2006 Miskolc
  32. ISAE festis sian centjariĝon en Tavoleto, Italio. - Nova Espero, Szolnok, septembro 2006
  33. Neebla lando, partoj I-IV. - Nordhungaria Informo, Miskolc, nov. 2006-febr. 2007
  34. Tago de kolero (8 strofoj) - Bazaro, XX/4 (39) 8, vintro 2006, Kluĵo, kaj Dia Regno, n-ro 2 (863), Podebrady
  35. Pri la katastrofa cunamo okazinta en Hinda oceano. - Geologio Internacia-10, Scienca Revuo vol. 58, Centjariĝa Festkajero de ISAE, 1/2007, 15-21, Eschwege, marto 2007
  36. Juĝo pri jogo. - Nordhungaria Informo, Miskolc, aprilo 2007
  37. La kvin Eŭropoj kaj ni. - Scienca Revuo 58/3 (n-ro 210), 201-209, Eschwege
  38. Intervjuo kun la nova hungara Honora Membro de UEA, d-ro Endre Dudich. - Hungara Fervojista Mondo 51/3, 48. Budapestxo septembro 2007
  39. Kongreso en la lando de la Trikapa monto (EEU-7, Maribor, Slovenio). - Nordhungaria Informo, Miskolc, septembro 2007
  40. Historio de Gaia - ĉu gaja historio? - Scienca Revuo 591, n-ro 212, 4-14, Eschwege 2008
  41. La multaspekta jaro 2008. - Scienca Revuo, 59, 3/2008, 118. Eschwege 2008
  42. Ĉu la estonto estas en niaj manoj? - Nehaltigebla evoluo kaj subtenebla disvolvo. - Scienca Revuo 59, 3/2008, 119-125, Eschwege 2008
  43. Himno al reĝo Sankta Ladislao. (hung. kaj. esp., trad. el la latina). - Nordhungaria Informo, Miskolc, aprilo 2008
  44. La plej feliĉa tago de mia vivo. (Kompilis kaj redaktis 'Sigmond Julia), p. 95., - Editura Triade, Oradea 2008
  45. Eksa kuracisto - komandanto de revolucio: Ernesto "Che" Guevara. - Bazaro XII, (47), 4-11. Cluj, vintro 2008
  46. La lando de la merlo. Kosovo - eksplikoj emociaj kaj ekonomiaj. - Scienca Revuo 60, 2/2009, 117-118. Eschwege, 2009
  47. Verda lando. Parafrazo al la versaĵo "Nigra lando" de Mihály Babits. - Heroldo de Esperanto 2/85, 22 jan. - 11 febr. 2009
  48. Neebla lando. - 12 p., Esperanto Societo Flamo, Toruń, aprilo 2009ksteraj ligiloj

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Forpaso Endre Dudich (1934-2016), Esperanto 1310 (2) februaro 2017, p. 43, Universala Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ redakti

Poligloto