Dizelpunko estas parto de sciencfikcio inspirita de vaporpunko, sed bazita sur uzado de dizelmotoro (dum vaporpunko uzas vapormaŝinon). Tiu stilo estis multe uzata por sciencfikciaj rakontoj dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj por reprezenti estonton bazita sur tiutempa teknologio.

noir image.
Ekzemplo de dizelpunka arto. Bildo de Stefan Prohaczka.

La arta stilo dizelpunko estas numtempe komprenata kiel inspirata de la stetiko kiu estis populara dum la periodo inter la Unua mondmilito (tra la Dua mondmilito) ĝis komence de la 1950-aj jaroj (tial la muziko de dizelpunko rilatas al ĵazo, kiu estis ege populara dum tiu epoko). La vorto "dizelpunko" estis uzata unuavice de Lewis Pollak por priskribi sian vaporpunkan ludon Children of the Sun je la jaro 2001, ties difino kreskis dum la lastaj jaroj aldonante karakterojn de la videbla arto, muziko, fikcio kaj teknologio de la mondmilitaj tempoj, finfine uzebla nuntempe por difini tiutempajn romanojn, nigrajn filmojn kaj aliajn.

Ekzistas dizelpunka variaĵo, la Dekopunko, ĝi populariĝis je la jaro 2008, ties nomo venas de "deco", angla formo por nomi la movado art déco. Dekopunko estas inspirita en la periodo inter la jaroj 1920 kaj 1950, kaj estas laŭ Sara M. Harvey (vaporpunka artisto dum intervjuo por la retpaĝo CoyoteCon): "... Pli brila ol dizelpunko, kiel dekopunko. Kaj dizelpunko estas malpura (gritty) versio de vaporpunko... Dekopunko estas la versio malpli peza kaj art déco; sama periodo, sed tute kromiita".

La Bildliteraturo Rocketeer kaj la filmo Captain Sky and the World of Tomorrow estas ekzemploj de la dizelpunka arto.