Roter Berg estas urbokvartalo en la nordo de Erfurto. Ĝi nomiĝas laŭ la apuda samnoma monteto kaj apartenas al la Erfurta Nordo.

La situo ene de Erfurto estas markita.
Novaj loĝdomblokoj ĉe Roter Berg, foto el la jaro 1981-a.

Loĝdomblokzono redakti

Same kiel la aliaj tri partoj de la Erfurta Nordo ĝi estas artefarita kvartalo. La tuto konsistas el 4 partoj kun po ringforme starigitaj turdomegoj. Sudokcidente estas la Karl-Reimann-ringostrato, nordokcidente la Julius-Leber-ringostrato, nordoriente la Jakob-Kaiser-ringostrato kaj sudoriente la Alfred-Delp-ringostrato. Simila domaro estas la Erfurta Sudoriento .

Situo redakti

La kvartalo limas: norde la monteton Roter Berg (kie estas la bela Zooparko kaj kie troviĝis la unua flugkampo de Erfurto); oriente la Roter-Berg-setlejon (apartenantan al Hohenwinden); sude kaj okcidente metiajn/industriajn zonojn apartenantajn al Hohenwinden kaj Gispersleben.

Oni komencis la konstruon de la kompleksoj (por 15000 loĝantoj) en 1977. Nur en 1992 venis konekso al la publika trafiko tramvoje (unue la linio 6, nuntempe la linio 5 rekte ĝis la Stacidomo de Erfurto).

Hodiaŭ estas en la 0,77 km² granda areo ankoraŭ 3909 loĝejoj en sume 234 konstruaĵoj. Kelkaj blokoj jam estis plimalgrandigitaj aŭ malkonstruitaj pro la en la tuta urbo ĝis 2010 observebla malkresko da loĝantoj.

Por allogi novajn homojn oni iniciatis socialajn projektojn. En 2008 la urbo havis la ideon instali ĝardenon de diversaj generacioj tie: en la ejo de la infanĝardeno kaj la poroldula klubo (Jakob-Kaiser-ringstrato) iĝu renkontiĝejo transgeneracia.

Demografia evoluo kaj regresanta naskokvanto redakti

La nombro de la loĝantoj ĉe Roter Berg ŝrumpas. La averaĝa aĝo de 46,9 jaroj estas super la tuturba meznombra aĝo; la mortokvoto estas trioble pli alta ol la naskokvanto. En la kvartalo estas de 1978 la Heinrich-Hertz-gimnazio.

Datumoj de la urba administrado de Erfurt (ĉiun jaron je la 31-a de decembro).

Jaro Loĝantaro Evoluo
(1990 = 100 %)
Evoluo en Erfurto
(1990 = 100 %)
1990 13.093 100,0 100,0
1995 12.114 92,5 93,4
1996 11.580 88,4 91,9
1997 10.810 82,6 90,6
1998 9.839 75,1 89,3
1999 9.056 69,2 88,0
2000 8.619 65,8 87,6
2001 8.021 61,3 87,4
2002 7.424 56,7 87,2
2003 7.192 54,9 88,0
2004 6.802 52,0 88,4
2005 6.663 50,9 88,5
2006 6.345 48,5 88,4
2007 5.883 44,9 88,5
2008 5.648 43,1 88,5
2009 5.532 42,3 88,8
2010 5.661 43,2 89,2
2011 5.695 43,5 89,8
2012 5.691 43,5 90,4

Elektoj redakti

Partio Urba konsilantaro 2009 Landa parlamento 2009 Federacia parlamento 2013 Eŭropa parlamento 2009
Partopreno en la balotadoj 30,9 42,1 48,7 30,9
CDU 16,6 19,8 27,2 19,8
La Maldekstro 31,3 42,4 36,4 38,2
SPD 34,9 17,9 18,0 18,8
Verduloj 3,3 4,9 3,4 4,0
FDP 3,8 4,4 1,4 4,1

Literaturo redakti

Steffen Raßloff: Das Neubaugebiet Roter Berg. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 37 (2008), p. 16.

Eksteraj ligiloj redakti