Domo ĉe la leono nigra (Erfurt)

La Domo ĉe la leono nigra (germane: Haus Zum Schwarzen Löwen) estas unu el la multo da historiaj domoj en la urbokerno de Erfurto (Anger-placo 11).

La Domo ĉe la leono nigra, 2009; la Domo ĉe la leono blanka estus maldekstre.

Historio redakti

La trietaĝa renesancstila loĝdomo kun granda portalo estis konstruita en 1577 de Hermann Worm. Li estis komercisto de izatido kaj rajtis krome fari kaj vendi bieron. Meze de la pordegarko estas liaj inicialoj H.W. kaj supre la sentenco: Christ allein ist mein Eckstein! (tradukite: Kristo sole estas mia fundamento.)

La portalo dekstra estas de 1632. La sveda reĝino Maria Eleonora de Brandenburgo ricevis en la domo la novaĵon pri la morto de sia edzo Gustavo Adolfo falinta en la batalo de Lützen. Memorigtabulo pri tio troviĝas dekstre de enmura biertruo. Ene de la domo estas altvaloraj stukaĵoj.

Ekde 1885 estis librovendejo en la domo, kiu funkciis ĝis 1992. Poste venis kiosko, florvendejo kaj (ekde 2007) filio de restoracia ĉeno.

La domo apude (Anger-placo nr. 10) redakti

La apuda Domo ĉe la leono blanka finkonstruitis laŭ la planoj de la arkitekto Friedrich Granhold en 1896. Krom la jardato videblas sur la gablo ankaŭ simbolo de framasona loĝio.

La konstruaĵon, kiu estis antaŭe surloke, servis kiel guberniestrejo sveda de 1631-35 kaj de 1635-36.