Domo sur larĝa grundo

La Domo sur larĝa grundo (germane: Haus zum Breiten Herd) estas unu el la belaj konstruaĵoj de sur la Fiŝbazar-placo en la urbocentro de Erfurto (Fischmarkt nr. 13).

Das Haus zum Breiten Herd, Juli 2010
Fasada detalo: Gustus.
Fasada detalo: Auditus.

Historio kaj funkcio de la domo redakti

La plej impona renesancstila domo estis finkonstruita en 1584 laŭ ordono de la urba vokto Heinrich von Dennstedt. En la kuro de la historio la domo estis i.a. bierbieno kaj vendejo de tukoj kaj izatido.

Priskribo de la fasado redakti

Sur la frontono estas kirasita viro, pli sube kapo de gapantoj fikse rigardas la preterpasantojn.

Friso de kvin inaj figuroj montras la kvin sensojn:

  • vidado (spegulo/aglo)
  • aŭdado (liuto/cervo)
  • flarado (bukedo/hundo)
  • gustumado (vinglaso/fruktopelvo/simio)
  • tuŝado (kolombo sidanta sur mano/testudo retiriĝanta en karapacon ĉe minacanta danĝero).

Literaturo redakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti