Malfermi la ĉefan menuon

Hochheim (Erfurto)

Katolika kirko Sankta Bonifaco en Hochheim

Hochheim estas urboparto de Erfurto, Germanio.

GeografioRedakti

La vilaĝo troviĝas ĉe Gera-rivero, sudokcidente de la urbokerno, inter Citadelo Cyriaksburg (nordokcidento) kaj Steiger-arbaro. Limo inter Hochheim kaj la tradicia kerno de Erfurto hodiaŭ ne plu senteblas. Norde de Hochheim estas ankaŭ la ejoj de la Foiro de Erfurto kaj la plejparto de Erfurta Ĝardenekspozicio. Urbokvartaloj najabaraj estas Brühlervorstadt (nordoriente), Schmira (okcidente) kaj Bischleben (sude). Centre de Hochheim estas la placo Hochheimer Platz, kiun ĉirkaŭas farmbienoj. Ĉirkaŭ la jaro 1900-a la vilaĝo plietendiĝis ĝis la fervoja linio kaj ĉe Post-strato estiĝis, dum la t.n. periodo de spekulanto-kompanioj, loĝdomblokoj. En la 20-a jarcento fariĝis domoj laŭlonge de Wartburg-strato. La loĝejoj tiuj nombriĝas hodiaŭ inter la plej karaj de tuta Erfurto.

HistorioRedakti

Je unu kilometro sude de Hochheim, ĉe la uesta rando de Steigerwald-arbaro, troviĝis remparburgo. Elfositaĵoj pruvis ke surloka setlado okazis de Hallstatt-epoko ĝis La-Tène-epoko.[1]

La unua endokumenta mencio estis en 1779. En 1526 okazis proceso pro ŝajna sorĉisto. Paroĥestro Johann Christoph Wendt akuzitis esti posedanto de magia libro.[2] Dum la Tridekjara milito la vilaĝo perdis la memstarecon kaj submetitis inter 1632 kaj 1635 al la urbo Erfurto. Tumultego estis en 1634, kiam la katolikismemaj farmistoj de Hochheim rifuzis konvertiĝon al protestantismo. Ili kontinuigis la katolikecon. La konsilantaro de Erfurto sekve planis malkonstrui pro tioma aŭdacemo kaj la vilaĝon kaj la preĝejon - sed tiu plano neniam realigitis. Finfine oni akceptis la alikonfesiecon de la hochheim-anoj. En 1682/1683 pesto kaj malsato terure furiozis. La mizero mildiĝis iomete danke al nutraĵdonacoj de farmistoj el Bischleben. Dum fajrego en la jaro 1710 kvindek domoj detruitis.

La konsekro de la nova preĝejo iĝis en 1731. En 1774 konstruitis ankaŭ la Mario-kapelo en la sudokcidento. En 1802 venis la Prusoj kiel novaj regantoj. Sekve malenkondukitis ankaŭ la oficiala statuso kiel katolika Küchendorf. La Turingia fervojlinio tuŝonta Hochheim - de Halle (Saale) al Bebra - instalitis en 1847. Tamen la vilaĝo ne ricevis propran stacidomon. La plej proksima stacidomoj estas la Ĉefa stacidomo de Erfurto kaj Erfurt-Bischleben (plej okcidente). En 1852 la ĉefa ŝoseo en la direkto de Erfurto finfaritis; ekmalmemstareco estis en la 1938-a jaro. Inter 1951 kaj 1957 cirkulis eĉ trolebuso inter la erfurta stacidomo kaj Hochheim. Iam funkciis ankaŭ kuracbanejo en Hochheim ĉe la rando de Steigerwald-arbaro.

DemografiaĵoRedakti

  • 1843: 505[3]
  • 1910: 2109[4]
  • 1925: 2332[5]
  • 1990: 2590[6]
  • 1995: 2639
  • 2000: 2694
  • 2005: 2704
  • 2010: 2649
  • 2012: 2665[7]

Ekonomio kaj infrastrukturoRedakti

Hodiaŭ Hochheim estas kvazaŭ komplete loĝadzono. Nordoriente de ĝi troviĝas Kresoparko. Ne ekzistas rekta tramlinio, nur buslinioj (nr 51, 60, 70, 170). Surloke estas katolika porjunulara domo nomita Jugendhaus St. Sebastian kiun posedas la diocezo erfurta.

VidindaĵojRedakti

PreĝejojRedakti

Du kirkoj estas en Hochheim: La katolika Kirko Sankta Bonifaco vilaĝokerne. Ĝi konstruitis inter 1729 kaj 1731, 1756 aldonitis la turo. La protestantisma Johano-kirko estas sur Anger-monto en la okcidento. Ĝi konstruitis laŭ novgotika stilo en 1883. Ĝia interno tute datumas de tiam, sen gravaj ŝanĝoj intertempaj.

AliajRedakti

Vidindaj estas ankaŭ la vilaoj en la nordo datumantaj el la malfrua 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento. Ili atestas la procezon kiamaniere Hochheim en la kuro de la tempo iĝis loĝzono de superaj sociaj klasoj.

Memorigaĵo de la gimnastikemularo (Hochheimer Turnerschaft) troviĝas en la okcidento sur la iama Elsterberg-sportejo. Ĝi havas kvar kolonojn kaj portas kvar F-literojn je ĉiu flanko (mallongigo por Frisch-Fromm-Fröhlich-Frei, kiu signifas "freŝe, pie, gaje, libere"). Ĝi funkciis ankaŭ kiel monumento por soldatoj falintaj dum la Unua mondmilito. Konstruo estis en 1932: tiam legeblis iliaj nomoj sur tabulo ĉe la piedo de la soklo.[8] Ne facilias trovi ĝin pro kadukiĝo.

NotojRedakti

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 237.
  2. Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum, Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland, Band 2, Hamburg 2003, p. 251
  3. Handbuch der Provinz Sachsen. Magdeburg, 1843.
  4. gemeindeverzeichnis.de
  5. verwaltungsgeschichte.de
  6. Thüringer Landesamt für Umwelt und Geologie: Umwelt regional.
  7. Nombro de la enloĝantoj laŭ urbokvartaloj
  8. Harald Hübner: Das Denkmal der Turnerschaft Hochheim. In: Stadt und Geschichte, Nr. 42, 2/2009, p. 27

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hochheim (Erfurt) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti