Preĝejo Sankta Johano (Hochheim)

Preĝejo Sankta Johano (germane: Johanneskirche) troviĝas sur Angerberg-monto (adreso: Am Angerberg 33d) en Hochheim, kvartalo de Erfurto, Germanujo. Apartenas la komunumo al la komunumaro Hochheim-Schmira en la erfurta grupo de la Evangelia eklezio en Meza Germanujo.[1]

protestantisma Johano-kirko en Hochhheim

Priskribo redakti

Faritis la tuto el rimedoj de Gustav-Adolf-Werk por ĵus estiĝinta protestantisma komunumo en vilaĝo tute katolika. Konsekriĝo sukcesis en la 22.11.1883. La ŝtonvida konstruaĵo staras sur elstara pinto. La novgotika halokirko kreitis fare de Karl Weise. Estas en ĝi rektangula ĥorejo kaj okcidente troviĝas la kirkoturo kun portalo. La maltransepto kun tri aksoj kaj la altarejo apogatas de kontraŭforto kaj havas selotegmenton kun ardeza kovro.

La spajro estas okangula. Ĉe tri flankoj pendas galerioj. Ĝi konserviĝis laŭ originala stato krom la la altarejo kiu ĝuis restaŭradon en la 1977-a jaro.

La orgeno kun 12 registroj sur du klavaroj kaj pedalo konstruitis en 1883 de Friedrich Ladegast; ĝin novigitis en 1977 Friedrich Löbling.[2]

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

50.95493110.996478