Kresoparko (germane Kressepark) estas belega, verda naturero en Erfurto, Germanio, kun akvokreso-kultivejo kaj restoracio, kie dum jarcentoj floris la iam tre lukra komerco per nasturcio. Hodiaŭ ĝi estis ripozumloko tre ŝatata. Ĝi troviĝas en la urbokvartalo Hochheim.

Kresoparko de Erfurto

Historio redakti

 
Ŝildo kresoparka

Konate jam ĉe la antikvaj grekoj kaj romianoj (sed ĉe ili la planto kreskis nature de si!) putokreso ekde la jaro 1650 en Germanujo ekzistas danke al Nicolaus Meißner. La erfurtano ĝardenpionira Reichert elpensis specialan, efikan kultiv sistemon en akvofosaĵetoj por la Dreienbrunnen-areo erfurta. La tuta areo tie ĝuas ankaŭ varmajn fontojn. La tirano Napoleono Bonaparte kunprenis el Erfurto ĝardeniston kun si al Franclando por hejmigi tiun ĉi hortikulturarton en Versailles kaj fakte jam en 1810 en la Nonette-valo inter Senlis kaj Chantilly aranĝitis tipaj porkresaj fosaĵoj. Sed eĉ en 1909 la demando pariza je kreso ne povis esti plene kontentigita. Inter 1929 kaj 1932 ĉirkaŭ Erfurto okupiĝis pri kresumado kvin familiaj entreprenoj daŭre plibonigonte la kultivadsistemon; ekspresvagonare la vitaminoza oro liveritis en multajn grandurbojn germanajn kaj ĝis Francujo, Svislando kaj Benelukso. Pro kreskanta malabundo da puraj supraĵoj lagetaj la kultivado ŝrumpis ĝenerale en la 20a jarcento antaŭ renesanco en la 1990aj jaroj kiam forgesitaj kultivejoj refunkciigitis. En Svisujo ekzistis ĝis 1991 ankoraŭ kreskigareon da 1,2 hektaroj en la Kantono Berno. En 2001 oni provis usone oferti diverskolorajn krestipojn en kombino kun manĝeblaj floroj. La ununura entrepreno svisuja produktanta eĉ hodiaŭ apartenas al la Motzet-oj en Wynau sur areo da 0,6 hektaroj kaj kun ĉiujara rikolto da 20 tunoj.

Erfurtaĵoj kresrilataj redakti

La renomita erfurta hortikulturpioniro Christian Reichart unue havis la ideon kultivi la bongustan kaj vitaminriĉan kreskaĵon en Erfurto. Ekde 1769 Johann Heinrich Haage kaj ties idoj zorgas prie, ĝis niaj tagoj.

Kiam la franca imperiestro Napoleono Bonaparte vizitis Erfurton en la jaro 1808-a li tiom entuziasmiĝis pri tiu tre utila planto, ke li sendis du erfurtajn ĝardenistojn al la Kastelo de Versailles por aranĝi similajn plantejojn en la reĝaj ĝardenoj. La familio Haage laboregis ĝis la 1950-aj jaroj kiam ekiĝis ŝtatigo pro la komunisma ideologiaĉo sub la nomo Ĝardena produktadkooperativo (Gärtnerische Produktionsgenossenschaft). Ĝi funkciis nur ĝis 1976. Poste la tuta teritorio sovaĝiĝis kaj restis neutiligata.

Nur post la Turniĝo, meze de la 1990-aj jaroj reekiĝis la tradicioj akvokreskultivadaj. Aranĝitis tute nova zono por vizitantoj, kiuj dumvizite ne nur informiĝu pri tiu ĉi malnova tradicio sed ankaŭ trovu ripozon surloke. Memkompreneble vendeblas tie nasturcio kaj aliaj sanigaj aĵoj; plantejoj laŭ historiaj modeloj refaritis ankaŭ. Krome zorgatas pri la tiea loĝigo de maloftaj birdospecoj kaj pri la kultivo de maloftaj plantospecoj.

Literaturo redakti

  • H. Settegast: Illustriertes Handbuch des Gartenbaues. Verlag von J.J. Arnd, 1909, p. 666–667.
  • E. Czekalla, M. Krumbein: "Die Brunnenkresse – Eine alte Erfurter Spezialität". Che: Taspo Magazin. Nr. 11, 2001, p. 20–22.
  • "Bunte Brunnenkresse". el HortScience, februaro 2002. Che: Gemüse. Vol 38, Nr. 6, 2002, p. 20.

Eksteraj ligiloj redakti