Malfermi la ĉefan menuon
Emblemo de la entrepreno

La Erfurter Bahn S.R.L. (EB) estas fervoja entrepreno, kiun posedis je 100 % la urbo Erfurto.

HistorioRedakti

La entrepreno fonditis la 1-an de majo 1990 kiel Erfurter Industriebahn (EIB). Sed jam ekde la jaro 1912 la urbo Erfurto kondukis en la nordoriento de la urbo propran industrian fervojon. Ĝi povis konservi sian memstaron eĉ dum GDR-tempo. Post la Turniĝo la urbo klopodis kontinuigi ties funkcion. La 20-an de septembro 1995 EIB estis agnoskita kiel la unua nepublika nefederacia fervojo en la Novaj Federaciaj Landoj.

Tamen oni ne kredis ke vartransporto sole povu sekurigi la futuron de la liniaro. Tial ekis engaĝiĝo en la persontrafiko regiona. Por tio estis ricevita la permeso la 10-an de aprilo 1997 kaj jam la 15-an de septembro samjare la unua kontrakto faritis kun la Liberŝtato Turingio. En la 3-a de marto oni alinomis sin: Erfurter Industriebahn fariĝis Erfurter Bahn por manifesti la novan fokuson pri persontrafikado.

En la jaro 1999-a la respondeculoj fondis kune kun la entrepreno Hessische Landesbahn la entreprenon Süd-Thüringen-Bahn kun sidejo en Meiningen: ĝi prizorgas hodiaŭ ekskluzive la regionan liniaron en suda Turingio (krome sur la linio inter Erfurt-Würzburg respektive Erfurt-Meiningen, kie cirkulas ankoraŭ kelkaj vagonaroj de Deutsche Bahn).

LiniaroRedakti

  • Erfurter Bahn 46: Linio Erfurt-Ilmenau (ekde la 14-a de decembro 2002)

Pendol-trajnoj en Malsupra FrankonioRedakti

Pluse ekde de decembro 2004 Erfurter Bahn priservis etan liniaron de Kissinger Stern inter suda Turingio kaj norda Malsupra Frankonio.

  • Erfurter Bahn 40: Linio Meiningen – Mellrichstadt Bahnhof – Ebenhausen – Schweinfurt
  • Erfurter Bahn 50: Linio Gemünden (Main) – Bad Kissingen – Ebenhausen – Schweinfurt

La trajnoj ne finis ĉe la ĉefa stacidomo de Schweinfurt sed veturis ĝis la pli centre situantan haltejo Schweinfurt Stadt.

Regiono Elster-SaaleRedakti

La finon de aŭgusto 2010 Erfurter Bahn ricevis la permeson priservi la t.n. orientgermanan dizelreton. En la 10-a de junio 2012 la veturadoj komenciĝis por la daŭro de 12 jaroj kaj duona por 4,6 milionoj da trajnkilometroj pojare. La liniaro konsistas el jenaj partoj [1]:

  • Erfurter Bahn 12|22: Linio Leipzig – Zeitz – Gera – Weida – Pößneck (ob Bf) – Saalfeld
  • Erfurter Bahn 13: Linio Gera – Weida – Zeulenroda – Mehltheuer – Hof
  • Erfurter Bahn 21: Linio Weimar – Jena – Gera (kun kelkaj plusaj trajnoj de Deutsche Bahn)
  • Erfurter Bahn 23|47: Linio Erfurt – Arnstadt – Rottenbach – Saalfeld
  • Erfurter Bahn 26: Linio Weimar – Bad Berka – Kranichfeld (= Ilmtalbahn)
  • Erfurter Bahn 28: Linio Jena Saalbahnhof – Kahla – Orlamünde – Pößneck unterer Bahnhof (= Ohrlabahn)
  • Erfurter Bahn 32: Linio Saalfeld – Leutenberg – Wurzbach – Bad Lobenstein – Blankenstein (= Sormitztalbahn)
  • Plusaj trajnoj navedaj por laborpostenen vojaĝantoj inter Erfurt, Weimar kaj Apolda

Iamaj liniojRedakti

  • Erfurter Bahn 1: Linio Erfurt Hbf – Bad Langensalza - Kassel
  • Erfurter Bahn 2: Linio Gotha – Bad Langensalza

SubnotojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Frehner Consulting GmbH (eld.): Erfurter Bahn, Kommt gut an - In Tradition und Leistung seit 1912, (broŝuro informa de 2007)
  • Burkhard Beyer: Thüringer fahren bald in Bayern. Erfurter Industriebahn expandiert. En: LOK MAGAZIN. Nr. 261/jarkolekto 42/2003. GeraNova Zeitschriftenverlag GmbH München, ISSN 0458-1822, p. 18.

Eksteraj ligilojRedakti