Georg Christoph Petri von Hartenfels

Georg Christoph Petri VON HARTENFELS (naskiĝinta en la 13-a de februaro 1633 en Erfurto, mortinta samloke la 6-an de decembro 1718) estis germana kuracisto, naturscienculo kaj profesoro universitata.

Georg Christoph Petri von Hartenfels
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1633 (1633-02-13)
en Erfurto
Morto 6-an de decembro 1718 (1718-12-06) (85-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

La filo de komercisto frekventis la Konsilantargimnazion kaj studis en Erfurto, Jena, Groningen kaj Leipzig. Post servoj ĉe la grafo Henriko la 5-a de Reuß en Greiz (1655 kiel privata Ĉefinstruisto, 1657 kiel grafa kuracisto) li iĝis garnizona kuracisto en Erfurto. Ekde 1666 li faris karieron ene la urba medicina servo kaj la urba konsilio, ekde 1692 li estis eĉ urbestro.

Estante ekde 1663 universitata profesoro, li estis de 1689 ĝis 1692 rektoro ĉe la Universitato de Erfurto. Li loĝis en la domo Chrestensenhof. Fare de imperiestro Leopoldo la 1-a li nobeligitis en la 1689-a jaro.

Latinlingvaĵoj redakti

Inter liaj - plejofte latinlingvaj - skribitaĵoj aparte menciindas verkoj kontraŭ la pesto kaj la t.n. Elephantographia Curiosa (1715)[1].

Literaturo redakti

  • Just Christoph Motschmanns Facultat. Philosoph. Assessor Extr. & Prof. Publ. Erfordia Literata oder Gelehrtes Erffurth: Worinnen so wohl Von der Beschaffenheit und Einrichtung der Erffurthischen Universität Als auch Von denen Gelehrten Leuten, ... ausführliche Nachricht ertheilet wird; Fünffte Sammlung, 1731. p. 731 sekvv. (HAAB Weimar Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon, vol. 3, 1751. kolumnoj 1441-42 (books.google.com)
  • Friedrich Karl Gottlob Hirsching: Historisch-literarisches Handbuch berühmter und denkwürdiger Personen, welche in dem 18. Jahrhundert gestorben sind. vol. 7, 2. 1805. p. 49–56. (books.google.de)
  • Johannes Biereye: Erfurt in seinen berühmten Persönlichkeiten: eine Gesamtschau. Erfurt: Stenger, 1937.

Subnotoj redakti

  1. Pri la signifo de tiu verko kp. Roman Ofer-Marĉetti: Ikonographische Beispiele aus der "Elephantographia Curiosa" des Georg Christoph Petri von Hartenfels. En: Wolfgang Stein (eld.): Mensch und Elefant. Museum für Völkerkunde, München 1994, ISBN 3-927270-09-1, p. 81–85.

Eksteraj ligiloj redakti