La Chrestensenhof (alia, pli malnova nomo: Haus Zum Güldenen Schwanenring) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbokerno de Erfurto, Markststraße nr. 38.

La florvendejo historia, rigardanta al Markstraße.
La larĝa korto malantaŭ la fasado, dum alikonstruadoj en 2008. En la fono la turo de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj.

Historio redakti

La hodiaŭa konstruaĵo konstruitis je la komenco de la 18-a jarcento. La jardato 1439 sur la fasado referencas la antaŭan konstruaĵon. Tie vivis ekz. profesoro Georg Christoph Petri von Hartenfels, universitata rektoro de 1689 ĝis 1694, kiu ankaŭ profunde reformis la universitaton kaj ties bibliotekon.

En 1873 la domo estis aĉetita fare de Niels Lund Chrestensen kiel firmaa sidejo, kiu ekipis ĝin per du vendejoj por la entrepreno. Ŝajne ĝi estas la plej malnova Fleurop-florvendejo ankoraŭ funkcianta en Germanio.

De 2007 ĝis 2011 la konstruaĵoj de sur la malantaŭa korto restaŭritis, atente alikonstruitis kaj venditis kiel loĝejoj.