Malfermi la ĉefan menuon
Enirejo al la iama prizono, nuntempe memorigloko; maldekstre videblas eta parto de la tribunalo (konstruita en 1879; antaŭe tie ĉi estas la Louisental-parko).
Foto farita la 4-an de decembro en la arkivo sekretpolica, kiam oni savis multajn aktojn de forbruligo.
Tabulo ĉe la enirejo al la policejo.

La Memorigloko Andreas-strato (germane: Bildungs- und Gedenkstätte in der ehemaligen Stasi-U-Haft Andreasstraße) estas iama malliberejo i.a. de la orientgermana sekreta servo kaj troviĝas en la centro de Erfurto (Andreasstraße nr. 37a). Ĝis la fino de la 19-a jarcento tiu ĉi areo estis la libertemppasiga parko Louisental.

Historio de la konstruaĵo ĝis 1952Redakti

En 1874/79 estis konstruita tribunala malliberejo rekte malantaŭ la juĝejo. Ĝi estas laŭ monumentprotektadaj kriterioj la plej grava konstruo de prizono en Turingio kaj servis kiel modelo por multaj similaj aliloke. Ankaŭ post 1933 kontinuis surloke la sama funkcio; tamen la pro politikaj kialoj arestitaj civitanoj ne troviĝis tie ĉi, sed en la malliberejoj de la Gestapo (Erfurt, Weimar)

Kiam en aprilo 1945 la usonanoj nuligis la germanan justican sistemon, la ejo perdis sian funkcion. Dum 1945-48 la soveta komandantejo uzis la ejon kiel deponejon. Kelkaj germanaj militkaptitoj estis dungitaj por fari la necesajn helplaborojn.

Meze de 1948 la domo denove ekuzitis fare de la erfurta justico post ĝia malnaziigo. Ĝi instalis tie ĉi du malsamajn alojn: unu por kondamnitoj je mallongaj punoj kaj la alian por arestitoj pro esploro. La rajtoj de la arestitoj estis strikte observitaj tiutempe kaj la situacio priskribitis esti "humana, sed ne amika".

Nova funkcio malbonaŭguraRedakti

Post la fondo de GDR en 1949 la plenumo de punoj estis komplete transdonata en la manojn de la polico, kiu (kontraŭe al la justico) jam estis obeema al la partio SED.

La sekreta servo baldaŭ planis establi tie ĉi centran prizonon por tuta Turingio. La printempon de 1952 alvenis la sekretpolicistoj sub la gvidado de s-ro Koch. Pro la nova teritoria parceligo de la landoj en distriktojn (kio okazis mallonge poste), ĝi fariĝis finfine ne landa sed distrikta malliberejo. Entute ekzistis 17 similaj institucioj en la tuta Respubliko kaj pli ol 5.000 homoj restis en la erfurta filio pro politikaj kaŭzoj.

En apuda nova konstruaĵo rezidis la distrikta administrado de la Stasi. La iama Bechtheimer-strato (kondukanta de Lauentor-strato al Weber-strateto) estis fermita kaj jam ne alireblis por normalaj personoj. Ĝia norda parto neinterrompite unuigis la karceron kaj la administradejon.

Fifamega estis la ejo en Andreas-strato, kaj la okcidenta parto de la strato kun kortumejo, prizono kaj sekretpolicejo estis densigita manifestado de la potenco de la komunisma partio. Pro tio la normala piediranto preferis la trotuaron je la alia flanko de la strato.

Okupado en 1989Redakti

Krom la demisio de la lokaj politikestroj post la falo de la Berlina muro la laboro de la sekreta polico daŭris sen demokratia kontrolo. La okupado de la ejoj fare de engaĝiĝantaj civitanoj je la 4-a de decembro 1989, estis la unua siaspece en GDR kaj sekve signalo por la resto de la Respubliko (kie tiaj agadoj estis imitataj). Densaj rubandoj de fumoj leviĝantaj el la kamentuboj de la sekretpolica sidejo indikis la forbruligon de la aktoj. Alarmite fare de la civitana grupo "Virinoj favoraj al transformiĝoj" (Frauen für Veränderung), centoj da erfurtanoj ebligis aliron al si kaj malhelpis la neniigon da la restinta pruvmaterialo. La kuraĝaj virinoj Kerstin Schön kaj Almuth Falcke estis farintaj la komencon.

Memorig- kaj klerigadlokoRedakti

En la 4-a de decembroj 1991 oni estis muntinta modestan memorigtabulon ĉe la dekstra flanko de la enirejo al la policejo. Planoj en 2002/03 malkonstrui la ejojn por krei novajn parkejojn por policaj aŭtoj povis esti forigitaj. Ekde 2005 eblis de tempo al tempo viziti la eksan prizonon, en 2012 finfine estis malfermita moderna memorig- kaj klerigadloko kun samtempa konservado de la originala stato de la ĉeloj. Jam de multaj jaroj troviĝas sur la monteto Petersberg, al kies piedo troviĝas la eksa malliberejo, la erfurta filio de la Jahn-instanco por la dosieroj de la sekreta servo de GDR.

I.a. la societoj Freiheit e.V., Vereinigung der Opfer des Stalinismus kaj Gesellschaft für Zeitgeschichte kunlaboris dum jaroj por nova uzokoncepto. La 3-an de decembro 2012 estis inaŭgurita moderna memorigloko. Hodiaŭ responsas pri la tuto la fondaĵo Stiftung Ettersberg Europäische Diktaturerforschung – Aufarbeitung der SED-Diktatur – Gedenkstätte Andreasstraße.

LiteraturoRedakti

  • Andrea Herz kaj Wolfgang Fiege: Die Erfurter Untersuchungs-Haftanstalt der DDR-Staatssicherheit 1952 bis 1989, TLStU, Erfurt, 2007 Elŝutebleco ĉi tie.
  • Andrea Herz kaj Wolfgang Fiege: Haft und politische Polizei in Thüringen 1945 bis 1952, TLStU, Erfurt, 2002 Elŝutota ĉi tie.
  • Andrea Herz (eld.): Nicht - im Namen des Volkes. Politisches Strafrecht in der DDR 1949-1961, LZT, Erfurt 2008 (=Quellen zur Geschichte Thüringens; 28) Deŝutebleco tie ĉi.

Eksteraj ligilojRedakti