Hans Walther (1888-1961)

Hans Walther (naskiĝinta la 28-an de majo 1888 en Apolda, mortinta la 4-an de novembro 1961 en Erfurto) estis germana skulptisto.

Hans Walther
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1888 (1888-05-28)
en Apolda
Morto 4-an de novembro 1961 (1961-11-04) (73-jaraĝa)
en Erfurto
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
La monumentoj por la falintaj soldatoj en Straußfurt.

Vivo redakti

Hans estis la filo de ŝtontajlisto en Apolda, kies ateliero troviĝis en Friedhofstraße (hodiaŭ: Lessingstraße). Tie li laŭkomisie fabrikis tomboŝtonojn.

En 1896 la familio transloĝiĝis al Erfurto, kie malfermiĝis nova ateliero kun same granda sukceso (en la Schulze-Delitzsch-Straße). Post la abiturienta ekzameno Hans ekstudis en Vajmaro ĉe profesoro Adolf Brütt. Baldaŭ poste li iris Berlinon por membriĝi al la trejnitaro de Hugo Lederer. Serĉante propran stilon Hans Walther inspiriĝis per la Berlina secesio kaj per la ekspresionismo de Herwarth Walden. Dum restado en Parizo li renkontis Auguste Rodin. En 1910 li estis akceptita kiel membro en la Asocio de germanaj artistoj (Deutscher Künstlerbund). De tiam li postlasis multajn spurojn, precipe en Erfurto.

Militaj spertoj kaj nekompreno de lia arto redakti

Traŭmatoj travivitaj dum la Unua Mondmilito ege influis lian kreivan agadon. Al liaj multnombraj monumentoj por falintoj mankas ĉiu ajn karaktero de ŝovinismo kaj glorado de perforto. Kelkaj provokis negativajn reagojn: la en 1924 farita memorigilo por la erfurta Jäger-Regiment zu Pferde Nr. 6 antaŭ la preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj kun senvestaj figuroj eĉ estis forigita en 1939 pro insisto de la nazia urbestro Walther Kießling. La monumento en Straußfurt bonŝance restis.

La figuroj memorigas la stilon de Ernst Barlach. Multaj de li skulptitaj tomboŝtonoj de sur la ĉeftombejo erfurta ankaŭ estis damaĝitaj. Kurioze ne estis tuŝitaj liaj ekspresionismaj kristalformaj artaĵoj de sur la juda tombejo nek kripto por ĉefĝardenisto de 1920.

 
Tomboŝtono sur la Nova juda tombejo de Erfurto.
 
Frisoj ĉe la Universitato de Erfurto, kune kun Helmut Braun, 1954

Novaj taskoj redakti

Ekde 1934 oni malkovris la rolon de artaĵoj konkretigi la funkcion de konstruaĵoj publikaj (baugebundene Kunst). Por Walther estis tio granda ŝanco montri sian talenton. En Erfurto videblas fasadaranĝoj i.a. ĉe la du ejoj de la Ŝparkaso kaj de la Asekurkompanio AOK.

En 1935 financis Julie Siegfried kaj la fondaĵo "Wilhelm-Siegfried" ankaŭ du bronzajn figurojn en la parko Brühler Garten[1].

La en 1922 konstruita kaj en 1924 pligrandigita ateliero (arĥitekto: Karl Meinhardt) en la Gartenstraße kiel ankaŭ la du loĝdomoj de Walther estis detruita en 1945. Ĉio tiu jam ne ekzistas hodiaŭ.

Post 1945 redakti

Post la liberigo Walther dediĉis sin al la kreado de ŝtonaj portretoj de ŝatataj personoj. En 1947 li projektis mortodancon por la viktimoj de la bombardoj en Erfurto. Ĝi troviĝis hodiaŭ ĉe la ege detruita franciskana preĝejo.

Post la morto li estis enterigita en tombo sur la ĉefa tombejo, kies tomboŝtonon ornamis virina figuro projektita de li mem.

Verkoj redakti

En Erfurto redakti

Alie redakti

Literaturo redakti

  • Eberhard Menzel: Der Bildhauer Hans Walther (1881-1961), en: Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte des Kreises Apolda 1995, S. 16ff.
  • Peter Franz: Martialische Idole. Die Sprache der Kriegerdenkmäler in Thüringen. Eine landesweite Darstellung des Bestands und eine kritische Analyse ihrer ikonografischen und verbalen Botschaften, eldonis la fondaĵo Rosa Luxemburg, Jena 2001, p. 92 sekv., ISBN 3-935850-04-2

Subnotoj redakti

  1. Ruth und Eberhard Menzel:Knabe mit Springseil blieb die einzige Spur. Thüringische Landeszeitung, 18-a de septembro 2010