Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj (Erfurto)

(Alidirektita el Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj (Erfurt))
La unua preĝejo, kiun vidas vizitantoj de Erfurto alvenintaj per trajno.
La interno
Korto kontempliga malantaŭ la kirko.

La Preĝejo de la regulitaj aŭgustenanoj (germane: Reglerkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto (Bahnhof-strato nr. 7).

Enhavo

HistorioRedakti

La kirko - trinava baziliko - estis finkonstruita en 1135. Ties okcidenta portalo kaj suda turo ĝis hodiaŭ videblas. Lulilo de la fratio tamen estis la Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj, kie estis hospitalo por malriĉuloj. Ilin flegis fratio kunvivanta monaĥe laŭ la reguloj de Sankta Aŭgusteno.

Verŝajne ĉirkaŭ 1200 iĝis la transloko de la konvento kaj de la malsanulejo en novan urbokvartalon inter Anger-placo kaj la hodiaŭa Juri-Gagarin-ringostrato. Tie estis la Aŭgusto-urbopordego kaj la Aŭgusto-ponto, elirpunkto por komercaj vojoj suden.

Post incendio de 1291 oni novkonstruis je la komenco de la 14-a jarcento la ĥorejon kaj en 1743 la nordan turon. En 1857-60 kiel ankaŭ en 1960-73 oni faris restaŭradon de la interno. La preĝejo samtempe estis monaĥeja kaj paroĥa preĝejo. La agado de la fratio havis grandan renomon en la tuta urbo, ĉar ili ne nur vartis malsanulojn kaj pilgrimantojn sed ankaŭ posedis lernejojn kaj responsis pri animzorgado en multaj aliaj komunumoj.

Superrigardo pri gravaj datojRedakti

  • Ĉirkaŭ 1130: komenco de la konstruo
  • 1238: finkonstruo
  • 1291: malkonstruo per fajrego
  • 1525: pro la Reformacio la preĝejo protestantiĝas kaj rompas la kontaktojn kun la komunumo de la preĝejo de Sankta Laŭrenco
  • 1595: la Societo de Jesuo ekrajtis uzi iamajn konventajn ejojn por sia kolegio
  • 1660: urba incendio; malkonstruo de la konstruaĵoj escepte de la suda klostro
  • 1729: malkonstruo de la kaduka norda turo kaj novkonstruo en 1743 barokstile
  • ekde 1813: plurfoje la ejo estis konfiskita fare de diversaj armeoj kaj misuzata kiel deponejo, kio plirapidigis la malfloron de la preĝejo
  • 1845: fermo de la kirko
  • 1857-1860: kompleta restaŭro
  • 1901: nova farbado en historisma stilo
  • 1939: forigo de monumento por falintoj de la Unua Mondmilito troviĝinta antaŭ la preĝejo, kiun faris Hans Walther
  • 1945: tegmenta trabaro suferas damaĝon pro bombardo
  • 1965-1973: ĝenerala restaŭrado kaj farbado
  • 1970-1978: restaŭrado de la gotika triptiko
  • 1990: farbado
  • 1993: stabiligo de la suda turo
  • 2001: restaŭrado de la ĉirkaŭkorta klostro
  • 2009: novkonstruo de la sonorila trabaro

Artobjektoj en la internoRedakti

  • Ĉefaltaro (ĥorejo): triptiko, la plej altkvalita kaj plej bone konservita en tuta Turingio. Fermite ĝi montras en la predelo pentritajn virinajn duonfigurojn, ekstere apostolojn, martirojn kaj sanktulojn. Supre tronas Maria kiel reĝino de la ĉielo. Sur kvar bildoj ni vidas du scenojn el la pasiono de Kristo (dornokronado kaj skurĝado) kaj du scenojn de lia glorado (ĉieliro kaj pentekosto). Dum malfermo aperas 13 reliefoj en koloroj blua kaj ora, kiuj prezentas la ĝojojn kaj la dolorojn de la Dipatrino kun ŝia koronado meze. La predelo montras sur kvin reliefoj scenojn el la vivo de Sankta Katarino en kunteksto kun la imitado de Kristo.
  • Krucifikso el ligno de elstara kvalito (ĉirkaŭ 1400), super la baptokuvo
  • Epitafo sabloŝtona (1417) de Heinrich von Frymar, ekstere ĉe la suda flanka navo
  • Muraj pentraĵoj de la suferanta Jesuo kun la instrumentoj de torturado (ĉirkaŭ 1400), kolono sude
  • Epitafo de Kristo dolorplena el sabloŝtono, kolorŝmirita (ĉirkaŭ 1480), sur la norda ĥoreja muro
  • Kalikoj por Sankta Manĝo el orumita arĝento (15-a ĝis 17-a jc)
  • Baptujo kun figuroj de profetoj el la ateliero de Hans Fridemann la juna (norde antaŭ la ĥorejo), donacita de la civitano Hans Steinmetz
  • Ambono kun la kvar evangeliistoj (frubaroka stilo) el la monaĥeja preĝejo de Hamersleben
  • Epitafo de la gepatroj de Christian Reichhart (post 1727), pioniro hortikultura en Erfurto
  • Orgeno (1972-1983) de la erfurta firmao Löbling (tri klavaroj, 37 registroj, 2407 fajfiloj)

LiteraturoRedakti

  • Gerhard Kaiser, Roland Möller: Die Reglerkirche zu Erfurt. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 1998, ISBN 3-7954-6109-X.
  • Karl-Heinz Meißner: Die Reglerkirche in Erfurt und ihr Altar. Lukas Verlag, Berlin 2011, ISBN 978-3-86732-107-5.* Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligilojRedakti