Malfermi la ĉefan menuon
Interno de la kirko.
La preĝejo fotita de sur la Anger-placo.
Puto antaŭ la preĝejo.

La Preĝejo Sankta Laŭrenco estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.

HistorioRedakti

Krom la katedralo ĝi estas la unua memstara paroĥa preĝejo en Erfurto. La plej malnova dokumento el la 1140-a jaro raportas, ke la majenca administranto (vicedominus) Gilberto estis fondinto kaj konstruiginto de la preĝejo. La konsekro efektiviĝis fare de la posta ĉefepiskopo Adalberto la 2-a (1138-1141). La dokumento krome atestas sendependecon de la katedralo kaj direktan submeton al la majencanoj (ekz. rajto enoficigi la pastrajn moŝtojn).

Ĉefepiskopo Peter von Mainz enkorpigis la preĝejon al la malriĉiĝinta komunumo de la preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj, kio finiĝis post la protestantiĝo tie ekde 1523. La pastroj de la Laŭrenco-kirko ĉiam restis fidelaj al la katolika kredo kaj ilia preĝejo nur mallonge estis fermita dum la kamparana ribelo de 1525.

La konstruaĵoRedakti

De la romanika konstruaĵo ne restis spuroj; la plej malnovaj partoj estis la kvadrata turo kaj parto de la okcidenta muro de la komenco de la 14-a jarcento. Konsekrado de du altaroj en 1316 povus rilati al tiu gotika alikonstruo.

Dum incendio en 1413 forbrulis plejparte ankaŭ la Laŭrenco-kirko. La nun komencantaj laboroj fari trian konstruaĵon je la unua duono de la 15-a jarcento estigis la alkonstruon de norda flanka navo kaj la renovigon de la suda muro (ĉe la Anger-placon). Ĝi fariĝis la invitanta belaspekta flanko de la preĝejo. Oni altigis la fenestrojn super la tegmentan kornicon kaj aldonis orielojn, tekniko unika por Erfurto en la 15-a jarcento.

De 1888 ĝis 1893 grandparta restaŭrado okazis, kiam oni trarompis la orientan muron kaj alkonstruis multangulan absidon. En 1925 estis aldonita sakristio. Lastpasintaj renoviĝoj estis en 1996.

La komunumoRedakti

Apartenas al la komunumo paroĥa de Sankta Laŭrenco ankaŭ la anoj de la preĝejo de la Skotoj kaj de la preĝejo Sankta Georgo. Kun ne tute 3400 membroj ĝi estas unu el la pli grandaj erfurtaj urbokernaj komunumoj.

Religio kaj politikoRedakti

Ĉi tie estis la unua preĝejo en GDR kie okazas - jam ekde 1978 - ekumenaj preĝoj por la paco. De tie ĉi la oktobron 1989 ekmoviĝis la una manifestacia marŝado al la preĝejo Sankta Andreo kontraŭe al la loka sidejo de la sekreta servo. Tio estis la komenciĝo de la t.n. jaŭdaj manifestacioj.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Evi Baumeister: Gang der Betroffenen. Wie die Friedensgebete in der Erfurter Lorenzkirche den 89ern Kraft gaben en: Thüringische Landeszeitung, de la 11-a de julio 2009