Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Georgo (Erfurto)

(Alidirektita el Preĝejo Sankta Georgo (Erfurt))
Der Georgsturm

La Preĝejo Sankta Georgo estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto (strateto Georgsgasse).

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de la komunumo estis en 1066. En 1132 Widelo, legato donacema de la majenca ĉefepiskopo Adalbert la 1-a de Saarbrücken pagis la konstruon de preĝejo. La turon oni starigis inter 1380 kaj 1426. Riparoj de la turo faritis en 1620 kaj en 1987.

ReformacioRedakti

Post la Reformacio en 1525 la preĝejo protestantiĝis kaj estis uzita ekskluzive por funebraj diservoj. En 1619 ĝi estis sekularigita kaj iĝis lernejo. En 1632 oni malkonstruis ĝin uzante la brikojn por la Citadelo Petersberg. Hodiaŭ videblas ankoraŭ la sonorila turo.

Eksteraj ligilojRedakti