Straußfurt

komunumo en Turingio, Germanio

Straußfurt [prononco "Ŝtraŭsfurt"] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2094 loĝantojn.

Straußfurt
Blazono
Straußfurt (Germanio)
Straußfurt (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumaro Straußfurt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036376
Poŝtkodo 99634
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068053
Politiko
Komunumestro Egon Hiller
Partio de komunumestro libera ligo de balotantoj
Adreso de la administrejo VG Straußfurt
Bahnhofstraße 13
99634 Straußfurt
Demografio
Loĝantaro 2094 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 10° 59′ O (mapo)51.16666666666710.983055555556Koordinatoj: 51° 10′ N, 10° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 150 m
Areo 14,84 km²
Oficiala retejo https://www.vgstraussfurt.de/verzeichnis/visitenkarte.php?mandat=190705
vdr

La komunumo kune kun sep, najbaraj komunumoj konsistigas la administran "komunumaron Straußfurt".

Historio

redakti

Ĝis 1800

redakti

Apud Straußfurt oni trovis tombojn el la malfrua ŝtonepoko, el la bronza epoko kaj el la tempo de la Turingia Regno. La dokumente unua mencio estis en 744 Stuffefurte en registro de turingiaj donacoj por la Abatejo de Fulda. Laŭ Wolfgang Kahl la unua mencio estis nur inter 780 kaj 802.[1] La nomo (ankaŭ Strusforte) signifas travadejon flankata de arbustoj, trans rivero Unstrut.

En 1080 okazis inter Straußfurt, Vehra kaj Henschleben batalo inter la trupoj de reĝo Henriko la 4-a kaj la kontraŭreĝo Rudolfo de Rheinfelden. Post la malvenko de Rudolfo oni eknomis la areon Mortaj agroj (Mordäcker). Baldaŭ estis en la vilaĝo pluraj nesekularaj grundposedantoj kaj kavalira sidejo de la ministroj de la turingia landgrafo. Oni konas la nomojn de certa kavaliro Eberhardo kaj en 1387 de Konrado de Tannrode. La burgo ĝuis en la malfruta mezepoko alikonstruiĝon je kastela komplekso kun larĝa akvofoso. Dum la kamparanaj ribeloj en 1525, dudek lokuloj aliĝis al la partizanoj de Salzaer Haufen an. Fajrego teruris en 1592 dum kiu detruiĝis 74 domoj. En 1597 mortis 350 vilaĝanoj pro pestepidemio. En 1613 granda diluvo malagrablis kaj dum la Tridekjara milito tri kvaronoj de la enloĝantaro mortis.

En 1706 akiris la senjoroj de Münchhausen kvin bienojn kaj la burgon heredante la familion de Selmnitz. En 1735 la posta hanovra ĉefministro Gerlach Adolph von Münchhausen[2] alikonstruigis la burgon je moderna kastelo kun parkego. En 1723 grafino Katherina Sophia von Münchhausen starigis orfejon el kio naskiĝis eĉ fondaĵo (Waisenhaus-Stiftung) engaĝiĝante ĝenerale por malriĉuloj. En 1747 la Petro-kirko ricevis novan volbon. Novaj gravaj akvegoj de Unstrut venis en la 1752-a jaro.

1800 ĝis 1945

redakti

Ĝis 1815 apartenis Straußfurt al saksia elektoprinclanda Administradujo Weißensee (de Saksio-Weißenfels). En 1815 ĝi prusiiĝis; inter 1816 kaj 1840 Ernst Friedrich Ferdinand von Münchhausen estis la unua landkonsilisto. De 1828 ĝis 1833 oni konstruis ŝoseon disde Erfurto al Kindelbrück tra Straußfurt. En 1863 on enstalis reĝan poŝtejon kaj en 1867 unue kolektiĝis anoj de mova milico. En 1869 malfermiĝis fervojlinio inter Wolkramshausen kaj Erfurto kaj alvenis propra stacidomo, kiu en la kuro de la tempo evoluis je trafiknodo por tri linioj. En 1882 Straußfurt kaj ties ĉirkaŭaĵon minacis kvin inundoj. En 1890 malfermiĝis infanvartejo Kleinkinder-Bewahrungsanstalt el fonduso de Ernst von Münchhausen En 1905 estiĝis la gimnastikklubo laŭ la programo de Jahn kaj en 1911 eklumis la unua elektrika lumigilo.

Dum la Unua mondmilito la kastelo servis en 1915/16 kiel sanantorio por vunditaj soldatoj. En 1917 la kavalirbieno kun kastelo venis en la manojn de grafo Joseph Friedrich von Brühl kaj ankoraŭ en 1944 oni laŭdis la nekadukecon de la ejaro. Post la okupado de Rejnlando fare de francaj trupoj oni akceptis en Straußfurt tridek infanojn de tie. Dum la ŝtatrenverstumuloj en Meza Germanujo en aŭtuno 1923 estiĝis du komunismaj taĉmentoj. En 1925 malfermiĝis agrikultura plukleriglernejo. En 1932 oni inaŭguris modernan gimnastikhalon de la Jahn-adeptoj.

Dum la nacisocialisma tempo konstruiĝis loĝdomblokoj (1936) kaj infanĝardeno (1937). Paroĥestro Johannes Rathmann estis en 1935 akuzita pro disdono de skribaĵoj de Konfesanta Eklezio.[3] Dum la Dua mondmilito laboris ducent fremduloj pune en Straußfurt. Post bataletoj kun Volkssturm anoj de la Usona Armeo liberigis Straußfurt en la 10.4.1045. En julio 1945 venis sovetiaj okupantoj. Venis ankaŭ ne malmultaj disde la eŭropa oriento forpelitaj germanoj.

De 1945

redakti

Ŝtatigo de terenoj de la kavalirbienoj kaj de la Münchhausen-fondaĵo estigis kolĥozo (je du trionoj; unu trionon ricevis novaj vilaĝanoj). La komunistaj barbaroj ordonis detruon de la kastelo kiu finiĝis en 1948; planita uzo de la kastelaj brikoj por konstrui aliajn aferojn evidentiĝis nek senchava nek realigebla. Neniiĝo de la pororfa fondaĵo de la Münchhausen-oj estis en 1951.

En 1952 ekis la konstrulaboroj por baraĵlago apud Unstrut destinate por malebligi estontajn akvegojn; ĝi ekfunkciis en la jaro 1961-a. Kromefekto ĝia estis la ŝprucigado de akvo sur la kultivotaj terenoj. Ripozumloka rolo ĝi ne havis, malgraŭ la multo da nidofarantoj birdoj. Meandroj de Unstrut ankaŭ rektiĝis. Sed ja restis kelkaj biotopoj, kiujn utiligis (-as) fiŝhokantoj. Antaŭe Unstrut-rivero atingis la kastelĝardenojn kies arboj estis dehakitaj post 1945. En la nordokcidenta angulo de la menciita akvobaraĵa ujo troviĝis Kavalirbieno Stödten.

Pligrandigo teritoria

redakti

En la 31.12.2019 la komunumo Henschleben iĝis parto de Straußfurt.[4]

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la loka kirko Sankta Petro
 
la historia urba kastelo en la 1860-aj jaroj

Referencoj

redakti
  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 276
  2. Post lia morto en 1770 li nomiĝis oficialebonfaranto de Straußfurt!
  3. Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Thüringen, eldonis Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes, Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945. Volumo 8, Verlag für akademische Schriften, Frankfurt am Main, 2003, ISBN 3-88864-343-0, p.278
  4. "Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 11/2019 vom 18. Oktober 2019", p. 385 ss.